El la hispana "Boletin", n-ro 70 (206),
novembro-decembro 1974
ESENCAJ
KAŬZOJ DE MIA EKSIĜO
Ivo Lapenna
La
3-an de oktobro Prof. D-ro Ivo Lapenna sendis al la redakcio de la revuo
"Esperanto" tekston "Esencaj
kaŭzoj de mia eksiĝo". La 8-an de novembro la redaktoro informis
Prof. Lapenna, ke la redakcio decidis, aŭdinte ankaŭ opiniojn de
aliaj, ne publikigi la menciitan tekston. Ankaŭ la eksiĝa letero de
S-ro Harry Holmes, ĝis la eventoj en Hamburgo Honora Prezidanto de UEA,
kiel ankaŭ la eksiĝaj leteroj de F-ino M. Vermaas, S-ro Jean Thierry
k.a. ĝis nun ne aperis kaj verŝajne neniam aperos.
Ni
publikigas komplete la tekston kaj konsilas al ĉiuj ricevantoj de tiu
ĉi numero de "Boletin” diskonigi ĝin, por ke la vero ne estu
sufokita. Red.
Kiel
jam konate, dum la UK en Hamburgo mi eksiĝis el ĉiuj funkcioj en UEA:
komitatano B, fakdelegito pri juro, honorofica direktoro de CED, membro de la
redakta komitato de LMLP, k.a. Mi ne nur rifuzis la proponitan honoran
prezidantecon, sed sentis min devigita eksiĝi ankaŭ el honora
membreco kaj de UEA kaj de TEJO. Dum la adiaŭa parolado de la 31-a de
julio mi eksplikis al la kongresanoj la ĉefajn principajn kaj personajn
motivojn, kiuj morale-intelekte devigis min al tiu paŝo. Kun la escepto de
2-3 misgvidaj komentoj, pri tio aperis nenio en la oficiala organo de la
Asocio.
Se
persono, kiu dediĉis 46 jarojn de sia vivo al ĉiutaga laboro por
Esperanto kaj 36 jarojn seninterrompe al UEA kiel ĝia estrarano,
decidiĝas eksiĝi el ĉiuj funkcioj kaj rezigni pri ĉiuj
honorigoj, tiam evidente, malantaŭ la decido troviĝas escepte gravaj
kaŭzoj. Mi rigardas kiel mian elementan devon informi pri ili,
almenaŭ koncize, la tutan membraron, precipe la ĉefdelegitojn kaj
delegitojn, kiuj denove ĵus elektis min komitatano B per grandega plimulto
de pli ol 83 % malgraŭ la kontraŭaj nete politikaj instrukcioj de la
funkciuloj en 4 orienteŭropaj landaj asocioj, harmoniigitaj kun la
kampanjo de iliaj politikaj samopiniantoj en la gvidantaro de TEJO.
La
ĉefa principa kaŭzo de la eksiĝo estas la kruda
malobservo de neŭtraleco kiel, formulita en art. 4 de la Statuto kaj
rekonfirmita en art. 13. Siavice, tio estis ligita al aliaj same krudaj
malobservoj de la Statuto, ekzemple rilate la demokratecon de elektoj de komitatanoj
A, oficdaŭron (kazo de polaj komitatanoj A), kondiĉojn por
fariĝi komitatano (komitatano Swistak, nun eĉ estrarano, ne plenumas
la kondiĉojn), anstataŭantojn de komitatanoj A (kazo Vitek), regulojn
pri elekto de komitatanoj C (preskaŭ ĉiuj), ktp.
La
malobservado de neŭtraleco en la postmilita periodo fare de la gvidantoj
de la aliĝintaj landaj asocioj en Ĉeĥoslovakio, Bulgario,
Hungario kaj Pollando havas longan historion. Tri aspektoj estas distingindaj:
(I) malobservadoj interne de la menciitaj LA, kio estis iel akceptebla pro la
politika reĝimo en tiuj landoj, kaj kio ne tuŝis rekte la
neŭtralecon de UEA; (II) malobservadoj tra t.n. Mondpaca Esperanto-Movado
(MEM), kio estis iel tolerebla, ĉar la antaŭaj estraroj de UEA povis ĉiam
pruvi, ke MEM ne estas UEA, kiam ajn MEM per siaj politikaj kunvenoj en la
universalaj kongresoj kaj per siaj politikaj rezolucioj kaŭzis al UEA
malagrablajn ĝenojn interne de la Asocio kaj gravajn malfacilaĵojn
antaŭ la aŭtoritatoj; (III) malobservadoj fare de TEJO, kies maldekstrula
estraro de la lastaj jaroj, "elektita" surbaze de absurde blufaj
membrociferoj, faris grandan nombron da pure politikaj elpaŝoj, establis
intimajn kontaktojn kun ekstreme maldekstraj politikaj organizaĵoj,
eĉ subskribis kontrakton pri kunlaboro kun la Monda Federacio de Demokrata
Junularo (MFDJ), kiun, pro ĝia subversiva agado, la franca registaro
elpelis el Parizo jam antaŭ pluraj jaroj - kaj tio neniel plu estis
tolerebla, ĉar ĝi plej serioze kompromitis la neŭtralecon de
UEA, al kiu TEJO formale apartenas kiel ĝia junulara sekcio. Kompreneble,
tiun tutan kontraŭneŭtralecan agadon mi firme kontraŭstaris ne
nur per paciencaj klarigoj, konsiloj kaj admonoj, sed ankaŭ, en ekstremaj
kazoj, per la utiligo de la eksplicitaj laŭstatutaj rajtoj de la prezidanto.
Tial mi fariĝis la faligenda "bastiono de neŭtraleco" por
uzi ilian propran esprimon.
En
decembro 1973 kaj komence de 1974 mi eksciis el pluraj fidintaj fontoj, ke la
gvidantoj de la menciitaj 4 landaj asocioj, helpataj de pluraj estraranoj kaj
estintaj membroj de TEJO, sekrete planas novan atencon kontraŭ la
neŭtralecon, ĉi-foje rekte kontraŭ la neŭtraleco de UEA
mem. Abunda alarma materialo pruvis tion. En tiaj kondiĉoj mi opiniis kiel
mian devon informi la membraron pri la afero, kaj mi faris tion en la aprila
ĉefartikolo. Ĉio antaŭvidita en la artikolo plene realiĝis
konforme al interkonsentita taktiko, jam bone elprovita en difinita tipo de
politikaj sistemoj: por detrui ian "danĝeran" idearon - en la
kazo de UEA la idearon ligitan al principoj de neŭtraleco, universaleco
kaj demokrateco - ne sufiĉas nur rekte, sisteme atakadi la idearon mem
("mucida neŭtraleco", "kadavro", ktp.) kaj samtempe
praktikadi ĝian malon, sed necesas ankaŭ senskrupule kaj maksimume
nigrigadi ĝiajn ĉefajn protagonistojn, en nia kazo unuavice min mem.
Tial la kampanjo kontraŭ la neŭtralecon estis kaj verŝajne plu
estos nedisigeble ligita al hontindaj atakoj, inkluzive sendadon de krimaj
anonimaj telegramoj, kontraŭ min persone. Aldone, la taktiko postulas
misuzon de ĉiuj homaj malfortoj (ekzemple tro blovitaj ambicioj, envioj
kaj ĵaluzoj), de personaj amikecoj aŭ eĉ de familiaj ligoj en
medioj gajnotaj por atingi la celon. Ĉio-ĉi okazis precize kiel
antaŭvidite en la aprila artikolo. La du ĉefaj centroj de la komploto
- tiu de la 4 orienteŭropaj landaj asocioj, gvidata de komitatano N.
Aleksiev, kaj tiu de la sekreta kunveno en Kassel (interalie U.J. Moritz,
d-rino F. Szabö-Felsö, T. Jansson, Ulla kaj F. Luin) - apogitaj de la
aliancanoj en kelkaj aliaj landaj asocioj, intensigis sian kampanjon de
intrigoj, kalumnioj kaj misprezentoj per pliaj artikoloj en Heroldo (tuta
paĝo en la numero de la 1-a de julio), La Brita Esperantisto (groteskaj
atakoj, inkluzive la plej groteska komparo de mi kun De Beaufront; en la
maja-junia kaj julia-aŭgusta numeroj) kaj 1-2 malpli gravaj
periodaĵoj; per pliaj amasaj cirkuleroj de U.J. Moritz, E.J. Woessink, T.
Boersma, k.a.; per pliaj konfidencaj kunvenoj, el kiuj la lasta okazis en
Orienta Berlino senpere antaŭ la hamburga kongreso. Ampleksa dokumentaro
kun multaj detaloj pri tiu senprecedenca komploto, inkluzive pliajn
aŭtentikajn informojn ricevitajn el Orienta Eŭropo post la kongreso,
baldaŭ aperos kaj estos sendita al ĉiuj neŭtralaj
Esperanto-periodaĵoj. Ĉi tie sufiĉas nur mencii, ke la nova,
tute politika, 40-paĝa Programo de Bulgara Esperantista Asocio aperte
forĵetis la principon de neŭtraleco kaj anstataŭe postulas la
aplikon de t.n. "proleta internaciismo".
Tiun
tutan intelektan-moralan marĉon mi milde nomis "abscesoj sur la
organismo de UEA" kaj senkompromise deklaris, ke mi foriros de ĉio,
se la abscesoj ne estos sanigitaj. En Hamburgo tio ne okazis, kvankam ĝis
la lasta momento mi flegis espereton, ke eble - sub la premo de la plebiscita
aprobo de la ĝishamburga linio, pli ol klare esprimita en la elekto de
komitatanoj B - ordinaraj saĝo kaj prudento tamen venkos. Tial malfermante
la kunsidojn de la Komitato en la salono Hodler mi diris, ke espereble la
spirito de la fondinto de UEA animos la kunsidojn. Vane. Ĝi forestis.
En
tiaj kondiĉoj okazis la elektoj de komitatanoj C fare de la 49
ĉeestintaj komitatanoj A kaj B. La bloko de komitatanoj el la 4
orienteŭropaj landoj (18) kaj de iliaj samopiniantoj el aliaj landoj
(minimume 4) plus kelkaj, kiuj aliĝis al la bloko ne pro politikaj, sed
pro aliaj motivoj, menciitaj supre, havis absolutan plimulton. Komplete
malatentante la principon de art. 25/c de la Statuto kaj la regulojn de art. 29
de la Ĝenerala Regularo, la bloko voĉdonis laŭ antaŭe
faritaj interkonsentoj, kaj laŭplaĉe elektis "siajn
homojn", el kiuj 3 (U. Moritz, F. Luin kaj R. Triolle) estis klare
forĵetitaj en la elektoj de komitatanoj B, almenaŭ 3 pliaj devus esti
eksigitaj el kiu ajn kultura organizaĵo, dum la aliaj, kun 2-3 esceptoj,
apenaŭ havas ian ajn meriton por la Asocio. Aliflanke ne estis elektitaj
valoregaj kandidatoj, inter kiuj H. Holmes (Honora Prezidanto), D-ro P.
Neergaard (mondfama sciencisto), Prof. Fuĵio Egami (alia mondfama
sciencisto), G. Becker (ĝis tiam ĝenerala sekretario de UEA), D-ro M.
Dazzini (ĝenerala sekretario de ILEI), H. Behrmann (la aŭtoro de
Esperanto Programita), D-ro J. Wells (jam mondfama fonetikisto), U. Lins (nia
plej bona juna historiisto), B. Maertens (specialisto pri financoj), E. Lapenna
(multjara ĉefdelegito, komitatano kaj sekretariino de la Belartaj
Konkursoj), k.a. kies "spertoj, scioj kaj laboro" (art. 29 de la
Ĝenerala Regularo) ja estus ne nur utilaj, sed vere necesegaj al UEA por
decide progresigi la lingvon en la nunaj, escepte favoraj eksteraj
kondiĉoj. Siavice, tuta aro da elstare valoraj funkciuloj, inter kiuj
Prof. G. Waringhien, eksiĝis el siaj funkcioj en UEA.
Okazis,
do, ke landaj asocioj kaj unuopuloj, kiuj fakte devus esti eksigitaj el UEA pro
la konsciaj malobservoj de la principo de neŭtraleco kaj pro aliaj
kontraŭstatutaj agoj, efektive ekregis la Komitaton kaj la Asocion. En la
Komitato kreiĝis artefarita plimulto, kiu ne nur ne spegulas, sed rekte
kontraŭas la starpunkton de la grandega plimulto de la membraro, kiel tion
evidente montras la rezultoj de la elektoj de komitatanoj B, la kortuŝaj
manifestacioj okaze de la adiaŭa parolado kaj multnombraj aliaj signoj de
apogo. La fakto, ke la supera organo de UEA ne kondamnis - kaj kun tia plimulto
evidente ne povis kondamni sen kondamni sin mem - la naŭzajn nigrigojn de
mia nomo, estas la persona kaŭzo de la eksiĝo. La postaj
laŭdoj, la formalaj promesoj pri daŭrigo de mia linio, jam dementitaj
per la unuaj decidoj de la nova Estraro, kaj rezolucioj pri neŭtraleco
fare de tiuj, kiuj krude malobservis ĝin, povas, eble, plu blindigadi
naivulojn, sed ne povas ŝanĝi la bedaŭrindan realaĵon.
Mi
tutkore dankas al ĉiuj geamikoj, al centoj da kunlaborantoj kaj al miloj
da apogantoj, kiuj ebligis, ke per komunaj fortostreĉoj ni konstruu la
modernan, prestiĝan kaj fortan ĝishamburgan UEA. Kompreneble,
laŭ miaj eblecoj mi plu laboros por la Internacia Lingvo, ĉar,
malgraŭ ĉio, mi neniel perdis la konvinkon pri la valoro de
Esperanto, nek la fidon je tiu idearo de Humaneca Internaciismo, kiu estas
nedisigeble ligita al ĝi. Sed mi povas kunlabori nur kun tiuj
Esperanto-organizaĵoj kaj plu flegi amikajn rilatojn nur kun tiuj
unuopuloj, kiuj senkompromise kondamnas tiun tutan komploton, laŭte
aŭdigos sian voĉon kaj agos konforme ĉu en la kadro de UEA
ĉu ekster ĝi.
Prof. D-ro Ivo Lapenna