La aŭtoro
El "El Popola Ĉinio", n-ro 6-1987

JUBILEA JARO DE ESPERANTO

INTERNACIECO
DE
ESPERANTO

de IVO LAPENNA*

Ekde sia naskiĝo en 1887 Es­peranto suferis pro diversaj mal­sanoj: ĝin atakis la ido-krizo, la jam kronikaj riproĉoj pro la "ĉapelitaj" literoj, la sterilaj diskutoj, eĉ disputoj, ripetiĝan­taj de tempo al tempo, pri de­mandoj jam delonge solvitaj, ekzemple pri la kristale klaraj pasivaj participoj, k.a. La fak­to, ke la zamenhofa Esperanto bazita sur la Fundamento povis venki tiujn malfacilaĵojn kaj atingi sian centan jaron kiel alte evoluinta kaj socie enradikiĝinta lingvo, montras ĝian internan fortikecon kaj funkcian adekva­tecon. Evidente, ne la lingvo be­zonis kuracilojn, sed la pseŭdo­kuracistoj-reformemuloj erare diagnozis kaj per tiuj falsaj diag­nozoj tamen kaŭzis al ĝi multe da malbonoj.

Ankaŭ nuntempe la perfekte sana Esperanto estas viktimo de malsanaj teorioj, el kiuj almenaŭ du estas gravaj.

Unu estas la t.n. planlingvis­mo, kies protagonistoj, ne kom­prenante la socian karakteron de la lingvo, malkapablas distin­gi inter mortnaskitaj lingvopro­jektoj, unuflanke, kaj Esperanto, la vivanta lingvo de monde in­ternacia lingva kornunaĵo, ali­flanke. Per tiu kontraŭscienca identigo ili ege malutilas al Esperanto kaj bremsas ĝian pluan disvastiĝon. Tiun demandon mi jam pritraktis tiel vaste, ke mi ne emas diri pri ĝi unusolan plian vorton.

La alia malsano, fakte erara diagnozo, estas la kvazaŭe tro ”eŭropeca" karaktero de Espe­ranto, ĝia kvazaŭa konformeco al "eŭropaj lingvokutimoj", k.s. Pri tio aperis nombro da artiko­loj en la Esperanto-gazetaro, laste eĉ en la organo de UEA de decembro 1986 sub la stranga titolo "Lingvikaj Vortoj en Es­peranto" (p. 211). Tial necesas dediĉi kelkajn vortojn al tiu demando.

Inter diversaj fantaziaj propo­noj elstaras tiu pri la anstataŭ­igo de vaste internaciiĝintaj grek­devenaj aŭ latindevenaj vortele­mentoj per "pure Esperantaj" strukturoj por igi la lingvon kvazaŭe pli facila kaj tial pli akceptebla por la popoloj de Azio kaj Afriko. Ne estas dirite kio restus en la vortaro de Esperanto post tiu "purigo", se ĝi entute estus ebla. La tutan absurdecon ilustru unusola ekzemplo. Se, kiel sugestite, oni anstataŭigus la grekdevenajn tele kaj fon per la "pure Esperantaj" (!) distanc kaj son, telefono fariĝus distanc­sono, do vorto per si mem tiel multsenca, ke estas pli ol dubinde, ĉu kiu ajn esperantisto en la mondo povus kompreni, ke ĝi signifas telefono. Krome, per tiaj akrobataĵoj oni nur ansta­taŭigas la grekdevenajn tele kaj fon per la latindevenaj distanc kaj son. Se oni konsekvence aplikus tian "plian internaci­igon" al la tuta vortprovizo (kaj, aldone, ĉiu farus tion laŭ sia propra gusto), 100 jaroj de Es­peranto-kulturo estus komplete perditaj kaj la lingvo mem trans­formiĝus en ian nekompreneblan groteskaĵon, kio siavice signifus ĝian finon.

 

KlON SIGNIFAS EŬROPAJ LINGVOJ?

 

La termino "eŭropaj lingvoj" kiel uzata de la nunaj pseŭdokuracistoj-reformemuloj, estas du­oble erara el lingvistika kaj du­oble el geografiaj vidpunktoj. Ĝi estas ankaŭ grave misgvida, ĉar ĝi povus kredigi personojn neinformitajn pri la lingva situacio en Eŭropo, ke sur tiu kontinento troviĝas unusola, eŭropa, lingva familio kun lingvoj similaj unu al alia, kiel ovo al ovo, kaj tial kun samaj "lingvokutimoj", kaj, plue, ke tiu neekzistanta lingva familio estas limigita nur al Eŭropo. Ĉio ĉi pli ol malĝusta kaj konfuza!

Ne enirante en lingvoscien­cajn detalojn, ni nur memorigu pri kelkaj tiurilataj esencaj fak­toj:

 

(I) Historia kriterio. La pli­multo de la lingvoj en Eŭropo apartenas al la hindeŭropa lin­gva familio. Kiel la nomo mem indikas, tiu familio ne estas nur "eŭropa", sed ankaŭ "azia" pro la historie kaj kulture gravaj hinda kaj irana branĉoj. Siavi­ce, la eŭropa parto de tiu fami­lio konsistas el pluraj multrilate tre malsamaj lingvoj, inter kiuj troviĝas la latinida, la ĝermana kaj la slava, ĉiu el ili kun subdividoj en grupoj de memstaraj lingvoj kaj sennombraj dialektoj. Ekster tiuj branĉoj troviĝas la greka kaj albana en Eŭropo kaj la armena ĉefe en Azio.

La alia lingva familio en Eŭropo estas la finno-ugra, sed ankaŭ ĝi estas parte "eŭropa" kaj parte "azia". En Eŭropo troviĝas la finna, estona kaj hungara, kaj en la orienteŭropa parto de la Soveta Unio kelkaj lingvoj de relative malgrandaj komunaĵoj. Estas menciinde, ke la vaska en la Pireneoj troviĝas ekster tiuj familioj kaj havas iajn parencajn trajtojn kun la lingvo de Kaŭkazio. Pri kiuj, do, "eŭropaj lingvoj" oni skribas kaj parolas, se oni klasifikas ilin laŭ la parenceca aŭ historia kriterio?

 

(II) Nuna geografia eten­diĝo. El vidpunkto de la leksika internacieco de Esperanto eĉ pli grava estas la nuntempa geogra­fia etendiĝo de kelkaj el tiuj t.n. "eŭropaj lingvoj". Efektive, la angla, hispana, portugala, franca kaj rusa estas ne nur la komunaj naciaj lingvoj de la respektivaj landoj en Eŭropo, sed tiu aŭ alia el ili ankaŭ en ambaŭ Ameri­koj kaj Aŭstralazio, parte eĉ en Afriko kaj Azio. Tio vastege transpasas la limojn de Eŭropo. Tial ankaŭ el vidpunkto de la aktuala situacio estas malĝuste aserti kaj kredigi, ke temas pri iuj "eŭropaj lingvoj", geografie limigitaj nur al Eŭropo.

 

(III) Morfologia kriterio. La malsamecoj inter la lingvoj de Eŭropo, eĉ en la sama hindeŭ­ropa familio, estas morfologie grandegaj. Ekzemple la franca kaj angla havas analizan struk­turon kun deklinacio iom simila al tiu de Esperanto. dum la rusa, kroata kaj aliaj lingvoj, inkluzive la latinan, estas strukture sintezaj. La rusa aŭ kroata aŭ simila fleksia lingvo havas plurajn regulajn deklinaciojn kaj multnombrajn neregulajn kun sep kazoj por tri gentoj en sin­gularo, sep en pluralo kaj sep en dualo, kiu lasta ne rilatas nur al "du aferoj", kiel indikite en "Plena Ilustrita Vortaro", sed ankaŭ al tri, kvar kaj ambaŭ. Similajn trajtojn havas la konju­gaciaj reguloj. Verŝajne ne estas troigo diri, ke, ekzemple, por franclingvano ne estas pli malfacile ellerni la ĉinan aŭ japanan, ol la rusan aŭ kroatan. Kie, do, estas la "eŭropeco" de la lingvoj de Eŭropo, se oni klasifikas ilin laŭ la morfologia kriterio? An­kaŭ tiu aspekto estas grava el vidpunkto de la internacieco, tial ankaŭ facileco de Esperanto por ĉiuj popoloj, kiel montriĝos en la lasta parto de tiu ĉi arti­kolo.

 

(IV) "Eŭropaj Lingvokuti­moj". Granda eraro estas pensi, ke ekzistas iaj komunaj "eŭropaj lingvokutimoj". Fakte, la lin­gvokutimoj eĉ de lingvoj tiel proksimaj, kiel la serba kaj kroata, aŭ la angla, usona kaj aŭstralia variantoj de la angla estas kelkrilate tre malsamaj. Unu el la problemoj, kiujn fron­tis Zamenhof en la komencaj stadioj de Esperanto, estis ĝuste liberigi ĝin de kia ajn nacia lin­gvokutimo, t.e. stilo. Sufiĉas memorigi liajn saĝajn vortojn en unu el la "Lingvaj Respondoj":

"La stilo Esperanta ne imitas blinde la stilon de aliaj lingvoj, sed havas sian karakteron tute specialan kaj memstaran" (substreko de Zamenhof). Kaj li donis ekzemplon per teksto korek­ta laŭ la Fundamento, sed tamen nekomprenebla, ĉar skribita sub la influo de ruslingva stilo, do de stilo en "eŭropa" lingvo! Daŭris sufiĉe longe antaŭ ol Esperanto, dank' al Zamenhof kaj al aliaj grandaj pioniroj atingis ankaŭ tiurilate autonomecon. Oni fine komprenu, ke la "lin­gvokutimoj" en bona Esperanto estas nek eŭropaj, nek aziaj, nek ĉinaj aŭ japanaj, nek anglaj aŭ rusaj, sed aŭtonomaj internacilingvaj, formiĝintaj dum la 100-­jara ekzistado de Esperanto kaj nuntempe firme enradikiĝintaj. La komencantoj kaj precipe la "eternaj komencantoj" devus el­lerni kaj praktiki tiun aŭtonoman Esperanto-stilon kaj ne pro­vi altrudadi siajn nacilingvajn kutimojn. Eĉ memlernantoj po­vas facile atingi tion per legado de stile bonaj libroj kaj peri­odaĵoj, inkluzive de "El Popola Ĉinio", "Oomoto" kaj aliaj pu­blikigataj en aziaj landoj.

 

TRI  ELEMENTOJ  DE  INTERNACIECO

 

Tiuj klarigoj pri la objektiva neekzisto de lingvistike parencaj kaj geografie limigitaj "eŭropaj lingvoj", kiel ankaŭ pri la foresto de kiaj ajn komunaj "eŭro­paj lingvokutimoj", implicite montras, ke Esperanto ne estas, nek povas esti "tro eŭropeca". Sed tio per si mem ne pruvas ĝian internaciecon.

En kio, do, ĝi konsistas?

Tiun demandon mi pritraktis en miaj verkoj "Retoriko", "Elektitaj Paroladoj" kaj "Espe­ranto en Perspektivo", kiel an­kaŭ en multaj artikoloj kaj pre­legoj. La konkludo estas, ke, laŭ mia opinio, la internaciecon de Esperanto determinas tri esencaj elementoj: interna strukturo, socia portanto kaj celo.

 

(I) Strukturo. La internacie­co de la strukturo konsistas ne sole el maksimume internacia radikaro, sed el la tuto de la radikaro, gramatikaj reguloj, prononco kaj skribo. La gvid­principoj de Zamenhof estis in­ternacieco kaj facileco, inter si kunligitaj, ĉar maksimuma inter­nacieco samtempe signifas mak­simuman facilecon. Intuicie-­genie li ne nur selektis, sed ankaŭ ordigis tiun internacian lingvo-materialon, kiun kreis la homa socio en la daŭro de sia evoluo, precipe en la lastaj du jarcentoj antaŭ la publikigo de la unua lernolibro en 1887, kaj spektakle daŭrigata post tiu jaro. La teknologia progreso ĝenerale kaj speciale la evoluo de la teknikaj rimedoj de komunikado ebligis internacian komercon, intelek­tajn interŝanĝojn kaj ĉiaspecajn aliajn internaciajn kontaktojn. Tion notis ankaŭ Marx kaj Engels jam meze de la 19-a jar­cento. Kadre de tiu evoluo kreiĝis kaj plu kreiĝas kreskanta nombro da internaciaj vortoj. Ili estas internaciaj ne tial, ĉar ili devenas el la antikva greka aŭ latina aŭ el kiu ajn alia ling­vo (parenteze: el kiuj fontoj ili eniris en tiujn lingvojn?), sed tial, ĉar ili fariĝis leksika parto de tre multaj lingvoj. En iuj pli multe, en aliaj malpli aŭ neniel. Tio estas la senco de la regulo 15-a de la Fundamento. En Es­peranto ili estas aŭtonomaj kun siaj propraj formoj kaj precize difinitaj sencoj, kiuj ne ĉiam es­tas identaj kun la formoj kaj sencoj en iu aŭ iuj naciaj ling­voj. La t.n. "falsaj amikoj", t.e. uzo en Esperanto de internacia vortradiko en nacilingva formo aŭ kun nacilingva senco, estas karakterizaj por esperantistoj, kies lingvoj asimilis internaciajn vortojn, ne por tiuj, kies lingvoj ne asimilis ilin, ellerni Esperan­tan vorton kaj ĝian sencon estas pli facile, ol forgesi alian sencon aŭ formon, kiun ne malofte la sama internacia vorto havas en tiu aŭ alia propra nacia lingvo. Se, kun tiu rezervo, Esperanto laŭ sia radikaro estas pli prok­sima al iuj nacioj o1 al aliaj, ĝia aglutina karaktero faciligas la lernadon al tiuj personoj, kies lingvoj havas la saman aŭ simi­lan aglutinan karakteron kaj, post iom da familiariĝo, fakte ankaŭ al ĉiuj aliaj. Fine, el fo­netika kaj ortografia vidpunktoj Esperanto estas familiara por tuta aro da nacioj, kiuj havas en siaj lingvoj la samajn sonojn kaj fonetikan skribmanieron, malpli por aliaj.

Se oni prenas en konsideron ĉiujn ĉi aspektojn kune, Espe­ranto objektive estas maksimu­me internacia ne el vidpunkto de tiu aŭ alia popolo aŭ grupo da popoloj, sed el vidpunkto monda.

 

(II) Socia portanto. Ĉiu lin­gvo apartenas al iu socia grupo: tribo, hordo, gento, klaso, kas­to, religio ktp., nuntempe ĉefe nacio. Ekde la komenco Espe­ranto estis kaj fariĝis ĉiam pli in­ternacia ankaŭ laŭ sia socia por­tanto. Ĝi ne estas unu nacio aŭ unu socia tavolo, sed kolektivo konsistanta el apartenantoj de tre multaj nacioj, potenciale de ĉiuj, kaj de ĉiuj sociaj tavoloj.

Kiel konate, Zamenhof tuj, samtempe kun la publikigo de la unua lernolibro, forcedis ĉiujn personajn rajtojn je la lingvo kaj lasis la pluan evoluon de Esperanto en la manoj de la lingvo-uzantoj, de la popolo mem. Tiu demokrata sinteno kaŭzis, ke la esperantistoj ĉiam sentis Esperanton kiel sian pro­pran, ne kiel fremdan lingvon. En la unua jarcento de la Inter­nacia Lingvo apartenantoj ne de unu popolo, sed de tre diversaj nacioj alportis sian parton al la ĉiuflanka riciĝo de la lingvo kaj al ĝia socia enradikiĝo. La mastro de la Internacia Lingvo estas la tutmonda esperantistaro.

Tiu fakto kaŭzas ankaŭ pozi­tivan psikologian flankefikon: oni pli amas kaj pli facile majs­tras sian propran lingvon, ol fremdan. Mi mem rilatas same emocie al mia regiona dalmata dialekto, al mia nacia kroata lingvo kaj al mia Internacia Lingvo. Mi fidas, ke la grandega plimulto de la esperantistaro havas la samajn sentojn koncer­ne siajn respektivajn dialektojn, naciajn lingvojn kaj Esperanton.

Estante intelekta proprieto de monde internacia kolektivo, Es­peranto estas la sola vere inter­nacia lingvo ankaŭ laŭ tiu plia decida kriterio. La diversaj pro­jektoj de komuna lingvo por in­ternaciaj rilatoj estas kaj restas projektoj, dum la naciaj lingvoj, eĉ se parte uzataj kiel helpaj en internaciaj rilatoj, estas kaj res­tas naciaj.

 

(III) Celo. Fine, Esperanto estas internacia laŭ siaj idea fono kaj celo, al kiu ĝi servas. Ĝi ne estas, nek povas esti ins­trumento de intelekta, ekonomia aŭ alispeca regado de unu nacio aŭ grupo da nacioj super la aliaj, sed ilo de libera interhoma komunikado je avantaĝo de la tuta homaro kaj de ĉiuj ĝiaj partoj. Esperanto lingve kon­kretigas la ideon de la plej nobla humanismo kaj de la plej vasta, tuthomara internaciismo.

*   *   *

*La tuto de la tri priparolitaj elementoj de internacieco donas plian signifon al la nomo mem "Internacia Lingvo", sub kiu aperis la unua lernolibro en 1887,  kaj al la moto presita sur ĝia kovrilpaĝo: "Por ke lingvo estu tutmonda, ne sufiĉas nomi ĝin tia."

           

*  La autoro estas esperanto­logo, membro de la Akademio de Esperanto kaj eksprezidanto de UEA. Laŭ  nia peto li dediĉis sian  artikolon memore al la 100-jara jubileo de Esperanto.