“Paco kaj libereco estas nedisigeblaj. Nur paco en libereco ricevas sian plenan sencon kiel la plej granda valoro de la homaro.

Ivo Lapenna
1975”





Juan Lázaro Basada Toledo



La Aktiva Neŭtraleco kaj la Humaneca Internaciismo: la plej noblaj fruktoj de nobla koro -


Geamikoj

Estu miaj unuaj vortoj la meritita dankemo al ĉiuj organizintoj, prelegantoj kaj partoprenantoj de ĉi tiu konferenco, kies graveco – tion ĉiuj povas konstati per si mem – brile sukcesigos ĝin.
Ĉi tie kunsidas homoj plene liberaj, homoj kies ideoj pri respekto al la homa digno, libereco kaj paco igas ilin gefratoj.
Nia komuna ĉeestado obeas al la fakto, ke ni volas omaĝi – kaj ne nur omaĝi, sed ankaŭ riĉigi niajn spiritojn per studado de liaj pensoj – personecon kies meritoj elstarigis lin dumvive kaj elstarigas lin post la morto. Al la reformulanto – kaj mi eĉ kuraĝus diri kompletiganto – de la Zamenhofa idealo, al la senlaca batalanto por pli digna homaro, al la evoluiganto de la Humaneca Internaciismo flugas miaj pensoj honore. Jes, al la figuro de Prof. D-ro Ivo Lapenna, simbolo de plej altaj homamo kaj fido al nia lingvo, kiun li ne nur flegis ame, sed prestiĝigis kaj evoluigis estas dediĉata ĉi tiu prelego kiu iel celas bildigi la humaniston dum ĉi tiu dekjara datreveno de lia fizika forpaso.
Pri pluraj facetoj de lia fruktodona vivo oni verkis esplorojn. Tamen, mi volas dediĉi mian intervenon al meditado pri tiu Humaneca Internaciismo por kiu li senĉese pledis. Se oni sekvas la fadenon kiu komenciĝis en D-ro Zamenhof, pasante poste tra diversaj etapoj, ĝis atingi la pinton en la pensoj de Prof. Lapenna, eblas facile konstati, ke la Esperanta filozofio, kiun Lapenna evoluigis, markas tutan etapon en la ekzistado de nia lingvo.
Se dum la unua epoko de la vivo de Esperanto, la tiel nomata “interna ideo”, estis unuiga faktoro, tiu sento poste malhelpis la pluevoluon de nia Movado, des pli ke ĝi estis kaŝejo de strangaĵoj kaj sekteco kiuj bremsis la antauenigon de nia lingvo. Pluraj homoj maskis sin sub tiu “interna ideo” por kaŭzi malbonon al nia batalado por pli bona interkompreniĝo ne nur lingva, sed ankaŭ spirita. Feliĉe estis Lapenna tiu, kiu en la paĝoj de “La Suda Stelo” unue kaj poste en la sino de UEA donis sciencan, trafan veston al tiu idealo.
Ne eblas – kaj mi cetere ne volas – disigi la Humanecan Internaciismon de alia gravega kontribuo de Prof. Lapenna al la esperantismo, ĉar la konceptado de Aktiva Neŭtraleco apartenas al tiuj kuraĝaj kaj influplenaj pensoj, kiuj nur povas esti evoluigataj de homoj kies larĝaj spiritoj kapablas gvidi kaj mobilizi la konsciencojn dum plej malfacilaj tempoj.
Kiam faŝismo regis en Eŭropo kaj la tiama E-movado timis alfronti tiun minacon kaj adoptis strutan sintenon, malkuraĝan kaj pasivan neŭtralismon kaj submetiĝon al tiu politiko, celante nur la pluekzistadon de la lingvo, estis Lapenna kiu difinis kian sintenon devis alpreni la esperantistaro. Liaj tiamaj artikoloj, plenaj je senkompromisa defendo de la homaj digno kaj liberecoj, tre klarvide analizis la okazintaĵojn kaj redimensiigis la koncepton de neŭtralismo anstataŭante ĝin per la novformulita Aktiva Neŭtraleco, kies kvintesenco celis la defendadon de homeco kiel esenca antaŭkondiĉo por la estonteco ne nur de nia lingvo, sed de la tuta homaro. Tiu Aktiva Neŭtraleco, kiun li konsekvence praktikis, igis lin la normala malamiko de diktaturoj kaj atencoj ĉiaspecaj al la libereco, ĉar li sciis – same kiel ni nun scias – ke sen libereco neniu homo povas ĝui la vivon, se entute povas esti nomata vivo tiu ekzistado sen libereco.
Post la fino de la Dua Mondmilito kaj la sukcesa unuiĝo de la ĝis tiam disduiĝinta E-movado en unu sola organizaĵo, nome UEA, unuiĝo al kiu li aktive kontribuis, lia agado favore al Esperanto kaj al la plej strikta aplikado de tiu Aktiva Neŭtraleco, kie: natura postsekvo estus la konceptado, ke la Humaneca Internaciismo ampleksiĝis. Ĉiuj paroladoj kaj ĉiuj prelegoj, kiujn li faris, enhavis almenaŭ eron dediĉitan al tiuj novaj trajtoj, kiuj markis – kaj espereble por ĉiam markos – la Esperanto-movadon. Eĉ se konate, permesu al mi citi frazojn eltiritajn el lia Festparolado dum la Pariza UK en la 1950a jaro. Tiam li diris:

“Tial ni – inspiritaj de tiu komuna idealo, armitaj per komuna komunikilo – formas unuecan tuton malgraŭ la diverseco de ideoj, konvinkoj, mondrigardoj kaj opinioj. Tial ni estas komprenemaj kaj toleremaj rilate al ĉio, krom rilate al apertaj atakoj kontraŭ la libereco kaj toleremo. Ĉar, vere, toleremo toleras ĉion krom maltoleremo!”

Pere de tiuj frazoj – frazoj cetere riĉenhavaj, parkerigendaj kaj kortuŝaj – li sciis vortumi tre sinteze kaj elegante lian humanisman idealon. Tiel li pruvis, ke homo kies pensoj estas profundaj kaj homamaj ĉiam trovas belegan sed samtempe energian manieron esprimi sin kaj elverŝi la plej sukan parton de spirito noblanime libera.
Lapenna sciis frapi, veki, skui la fundon de la homaj spiritoj pri la neceso aliri al nova formulado de la “interna ideo” kaj de la bezonata neŭtralismo. Senĉese kaj senlace li pledis por ke la esperantistaro komprenu, ke la konceptado de Esperanto kiel nura lingvo estas lama, dum tiu konceptado kiel simpla ideologio estas kripla.
Konsideri la neŭtralismon kiel io putra kaj jam ekstertempa, signifas ke oni ne scias funde esplori – kaj kio multe pli gravas – kompreni la filozofiajn kaj sociajn trajtojn de Esperanto. Lapenna, kies fakaj scioj pri juro helpis lin science analizadi tiujn trajtojn de la Internacia Lingvo, provizis nian Movadon per nova sango kiu vigligis kaj socie enradikigis Esperanton kiel simbolon de vehiklo por atingo de la tiom sopirata paca interkompreniĝo surbaze de reciprokaj respekto kaj toleremo.
Lia sinteno rilate la Aktivan Neŭtralecon, tio estas, la senkompromisa flegado de homeco, havigis al li la malŝaton de tiuj fanatikuloj nekapablaj akcepti, ke eblis kaj necesis rekonsideri la starpunktojn pri socia fenomeno kia sendube Esperanto estas.
Neŭtralismo – laŭ Lapenna – povas manifestiĝi de du diversaj formoj: pasive aŭ aktive. Pasiva neŭtralismo en rilato kun problemoj kiuj povas endanĝerigi la sekurecon de la homaro, la pacon, la homan dignon kaj la spiritan komforton estas afero absolute fremda al la esenco de Esperanto. Tamen, Aktiva Neŭtraleco estas batalado por homa digno kaj libereco, nepraj kondiĉoj por ke la Zamenhofa lingvo evoluiĝu kaj pluvoju.
Nun mi memoras – kaj certe mi pardonpetas vin pro tiu citaĵo de fama kuba intelektulo – vortojn de José Marti, la Nacia Heroo de mia naskiĝlando kaj plej konata pensulo en Latinameriko dum la pasinta jarcento. Iam li diris:

“Ĉeesti en silento la okazigon de krimo, estas kontribui ĝin.”

La pasiva neŭtralismo ene de la Esperanto-movado estis sendube iaspeca krimo kontraŭ la fundamentaj rajtoj de la homaro. Tion bone komprenis Prof. Lapenna kaj ĝuste tial, ni, la heredintoj de lia brila kaj mirinda kontribuo al la filozofio de Esperanto devas omaĝi lian memoron per daŭra flegado kaj praktikado de Aktiva Neŭtraleco, ĉar nur tial niaj aspiroj al paco, homa egaleco kaj interfratiĝo povas plene efektiviĝi.

Sed ne nur tion heredigis al ni la eksterordinare fruktodona penso de Lapenna.

Dum la sektismaj kaj naivaj kultivantoj de Esperanto daŭre kaj obstine flegis la “internan ideon” de nia lingvo, Lapenna prilaboris novan, pli science argumentitan teorion pri tiu faceto. La Humaneca Internaciismo, koncepto plene revoluciiga ne nur laŭ la formo, sed ankaŭ laŭ la enhavo, konsistas en tuta aro da pensoj intime ligitaj al la spirito Zamenhofa kaj al la esenco de homamo entenata en ĉiuj liaj verkoj.
Post du teruraj mondmilitoj, kiuj markis la historion de la homaro, post la sangado de nia planedo pro la morto de tiom da homoj kaj la detruado de tiom da kulturaj valoroj dum tiuj frenezaj amasbuĉadoj iniciatitaj de sovaĝuloj avidaj je potenco, la Zamenhofa konceptado ŝajnis ekstermoda kaj dekadenca. Jam la tempo de tiu naiva idealismo kiu influis la pensojn kaj laboron de la iniciatinto de Esperanto ŝanĝiĝis. Tio, kompreneble, necesigis adapti tiujn ideojn al la novaj sociaj kondiĉoj kaj ĝuste tion faris Lapenna, kompreninte ke la fokusigo de la “interna ideo” kiel elpensita de Zamenhof, povus konduki al iaspeca kaj tre danĝera sektigo de la Movado.
Se oni – per malfermitaj okuloj kaj larĝe sentema spirito – trastudas la ĉefajn paroladojn de Lapenna kaj ankaŭ verkon – laŭ mia persona vidpunkto tre malatentata – nome, “Por pli efika informado”, facilas konstati ke li pledis por ĉiam pli kaj pli scienca agado sur tiu kampo, klopodante forbalai ĉiujn signojn de sektismo kaj similajn negativaĵojn. Laŭ socia vidpunkto, la Esperanto-komunumo – aŭ diasporo se oni volas tiel nomi ĝin – estas ĉioflanke unika. Ĝiaj membroj apartenas al ĉiuj eblaj sociaj klasoj, ideologioj, religioj kaj rasoj. Nur la lingvo ilin ligas. Tial, sektismo iaspeca povas esti – kaj ĝi ja estas – danĝera, dum scienca, racia formulado de la ideologio propra al esperantismo povas kaj devas efike solidarige.
Se la esenco de Esperanto estas – kaj sendube ni ĉiuj estas konvinkitaj pri tio – unuigo de la popoloj per komuna lingvo, kapabla forigi la barojn kiuj malhelpas pli rektan, senperan kaj egalrajtan interkompreniĝon de ĉiuj homoj, kial ni ne povas konsideri ĝin kiel unikan internaciismon, vere unikan en la historio de la homaro. Eĉ pli, se tia internaciismo celas flegi la ekfloradon de humanismo – kaj humanismo estas bezonata por pliriĉigo de la menso kaj pli larĝigo de la spirito – tiel ke la homaro vivu, komprenu kaj agu ne nur defende de si mem, sed ankaŭ kaj multe pli grave, defende de libereco kaj paco, ĉu estas pli taŭga esprimo ol Humaneca Internaciismo?
Laŭ mia vidpunkto – kiu espereble estas ankaŭ la via – nur homo grandanima, sentema, nobla; homo spertinta proprahaŭte kaj proprakore la kruelaĵojn de milito povus elpensi kaj evoluigi filozofion tian. Spite ĉiujn anatemojn, nur libera homo – kaj estas sciate ke libereco nestas en la koro – povus tion fari. Lapenna estis tia homo, pro tio li sukcesis heredigi al la esperantistaro novan formon por interpretado de la esenco de Esperanto el ideologia faceto.
Kiam oni parolas pri Humaneca Internaciismo, oni ne nur parolas pri nova, tute unika konceptado de Esperanto kiel solvo de la monda lingvoproblemo sed ankaŭ – mi dirus precipe – pri nova sinteno antaŭ la interhomaj rilatoj cele la amikiĝo, interpaciĝo kaj ĝuado de libereco sub absolute demokratiaj viv- kaj pensmanieroj.
En lia Festparolado okaze de la inaŭguro de la 49a UK en Hago dum la 1964a jaro Lapenna, per ĉiu vorto, tuŝis la kernon de homaj kondiĉoj por libera, deca vivo, eĉ se tiu parolado ne estis dediĉita al skizado de pure Esperanta filozofio. Tutsimple kaj profunde, kiel ĉiu granda homo, kiel ĉiu klarpensulo, li sciis verŝi amon kaj defendi la homon.
El tiu parolado mi nepre devas citi la jenajn pensojn:

“Ni estas por paco en libereco en kiu la homaj rajtoj estas observataj, ĉar nur tia paco respondas al la homa digno kaj nur tia paco garantias personan feliĉon, materian prosperon kaj intelektan progreson.”

Se antaŭ la suferiga vundo de la UK en Hamburgo dum la 1974a jaro, kiam Lapenna estis devigata de la tiamaj okazintaĵoj retiriĝi de UEA, li estis tre eminenta homo, post tiu amaraĵo liaj staturo kaj pensoj elstaris multe pli, se eblas ke tio entute estus okazinta. Homo enviata – kaj ĉiu scias, ke en la Esperanto-movado oni, por ne diri multaj enviis lin – ĉiam estas altstaturo, ĉar oni envias, kalumnias, klopodas silentigi neniun stultulon. Li ne ĉesis plulabori por Esperanto kaj por tiuj idealoj kiuj estis ĉefaj motoroj de lia intelekta, homama kaj humanisma agado. Multfoje li pruvis, ke li eĉ pretis publike argumentadi, polemikadi se necese, sed liaj kontrauuloj timis alfronti lin. Kaj mi opinias, ke nur timas polemiki tiu kiu eraras.
Lia senkompromisa gvidado de ICNEM, kiun li subtenis ne nur intelekte spite lian malsanon, sed ankau spirite, liaj pluevoluigo de la Humaneca Internaciismo kaj batalado por la venko de la plej noblaj celoj kiujn Esperanto alportis al la homaro, atestas pri grandanimeco de homo kiun oni neniel povas makuligi. Liaj artikoloj en “Horizonto”, liaj klopodoj cele al unuigo de ĉiuj Esperanto-organizaĵoj por komuna festado de la centjariĝo de nia lingvo, liaj profunde inspiraj, konsciencovekaj paroladoj dum la konferencoj de ICNEM, tute aparte tiuj de Graz en 1987, kelkajn monatojn antaŭ lia forpaso nete kaj precize konturigas la figuron de tiu granda humanisto kies verkoj kaj agoj meritas la agnoskon de ĉiuj pacamaj, noblanimaj spiritoj.
Geamikoj, tiuj miaj vortoj estas la sinceraj pensoj de homo kiu opinias, ke Prof. D-ro Ivo Lapenna faris gigantan, netakseblan, eternan kontribuon al Esperanto kaj al la humanismaj idealoj kiujn ĝi reprezentas. Mi ege bedaŭras, ke mi ne havis la eblecon persone konatiĝi kun li por lerni de liaj pensoj kaj amo al la homaro. Des pli mi bedaŭras, ke Lapenna fizike ne plu estos inter ni; sed mi ĝojas, konstatante ke liaj pensoj vivas, ke lia semo fariĝis fortika arbo kaj ke la branĉoj de tiu arbo etendiĝas en ĉiujn partojn de la mondo. Se la fama latina poeto Terencio iam skribis:

“Homo mi estas, nenio homa al mi fremdas”

eblas diri – kaj estas direnda – pri la personeco kaj pensoj de Prof. D-ro Lapenna, ke ili neniam estos fremdaj dum ekzistos homoj amantaj la liberecon, la pacon, la homaron kaj Esperanton.
Li semis amon. Amo estas sento eterna. Tiu ĉi prelego estas mia florkrono al la homo kiu pasis tra la vivo kiel heroldo, anoncante la alvenon de nova socio en kiu amo, interfratiĝo, solidareco kaj reciproka, senlima kaj senbara kompreniĝo regos.