"'Malfermita letero' de Prof. D-ro Ivo Lapenna en la revuo 'l'esperanto', marto 1975"

La suba artikolo "Malfermita letero" de Prof. D-ro Ivo Lapenna en la revuo "l'esperanto', marto 1975, estas ankoraŭ aktuala kaj pripensinda nun okaze de la 50-jara datreveno la 10-an de decembro 2004 de la fama Rezolucio de Unesko favore al Esperanto, Montevideo 1954.

Birthe Lapenna

 

 

 

Kara Redaktoro,

 

Dankon pro via afabla propono fariĝi regula kunlaboranto. Ĉi-foje mi tion faras en formo de koncizaj komentoj pri nur kelkaj punktoj en via artikolo "Epoko finiĝis" en la oktobra numero.

 

En tiu artikolo vi du fojojn skribis, ke mi fariĝis prezidanto de Universala Esperanto-Asocio en 1962, kiam la komitato "unuanime elektis" min al tiu funkcio. Estas vero, ke en 1962, same kiel en 1956 post la retiriĝo de s-ro E. Malmgren, la komitato preskaŭ unuanime deziris, ke mi akceptu la prezidantecon, sed en ambaŭ kazoj mi firme rifuzis. En 1956 mi insistis, ke prof. Canuto fariĝu prezidanto el vidpunkto de la interesoj de UEA; en 1962, post la forpaso de la karmemora prof. Canuto, pro la samaj kaŭzoj mi mem idente insistis, ke prof. Yagi fariĝu prezidanto. Nur dum la kongreso en Hago en 1964, post servado al UEA ekde 1955 (Bolonja kongreso) kiel ĝenerala sekretario kaj post estraraneco ekde 1938, mi akceptis la kandidatigon kaj estis elektita al la funkcio de prezidanto de UEA. Ankaŭ en tiu kazo sole en la interesoj de UEA kaj de Esperanto ĝenerale diktis mian sintenon.

 

UEA KAJ UNESKO

Ŝajnas al mi, ke vi tro subtaksas la grandegan laboron, kiu estis farita en ligo kun la Peticio al Uniĝintaj Nacioj/Unesko kaj, eĉ pli, la atingojn de decembro 1954 kaj la sekvojn de tiuj atingoj.

 

En ĉapitro 22.3 de Esperanto en Perspektivo troviĝas sur 18 paĝoj konciza priskribo kaj analizo de la tuta agado, kio komenciĝis post la milito, intensiĝis ekde 1950 kaj finiĝis en decembro 1954. Inter alie ĝi inkluzivis organizitan kolektadon de subskriboj; transdonon de la Peticio al UN; ĝian eligon el la arkivo de UN kaj enmeton en la tagordon de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en 1952; verkadon de apartaj ampleksaj dokumentoj de la Centro de Esploro de Dokumentado; verkadon, distribuon, tradukadon kaj aperigon de artikoloj en la monda gazetaro; organizon de debatvespero en Parizo (1952); ampleksajn raportojn al Unesko kaj al registaroj de membro-ŝtatoj, organizon de la impona Universala Ekspozicio en Montevideo, ktp. Centoj da geamikoj harmonie kunlaboris laŭ klaraj agadplanoj, firme realigataj paŝo post paŝo. Post la atingoj de decembro 1954 la konsultaj rilatoj kun Unesko, kun UN kaj kun multaj neregistaraj organizaĵoj en la sama pozicio estis atente flegataj, kio siavice postulis centojn da laborhoroj de mi mem, de s-ro Jean Thierry kaj de s-ro A. Bourdeaux en Parizo, kiel ankaŭ de multaj kunlaborantoj en diversaj landoj. Ankaŭ la pozitivaj rezultoj de tiuj postmondevideaj agadoj - konsiderinde pli multnombraj ol menciite en via artikolo - estas analizitaj en 22.3 de Esperanto en Perspektivo kaj aliloke en tiu verko. Estas vere bedaŭrinde, ke, post tiom da atingoj kaj tiom da establitaj kontaktoj, UEA ne estis reprezentita en la Ĝenerala Konferenco de Unesko, okazinta fine de 1974 en Parizo. Ekde 1952 ĝis la ĵus menciita Konferenco, UEA absolute ĉiam estis reprezentita en ĉiuj Ĝeneralaj Konferencoj kaj en ĉiuj iom gravaj simpozioj, studgrupoj kaj aliaj renkontiĝoj en la kadro de Unesko.

 

Vi skribis, ke multaj esperantistoj (kaj neesperantistoj) eksciis pri la ekzisto de Unesko nur pro ĝiaj rilatoj kun la Esperanto-movado, fakte kun UEA. Tio estas ĝusta. Sed vi esprimis dubon, "ke iu eksciis pri Esperanto nur pro ĝiaj rilatoj kun Unesko". Kaj tio estas komplete malĝusta. Fakte, lige kun la agadoj en la periodo 1950-1955, kaj poste, pro la konsultaj rilatoj, ĝis la Hamburga kongreso multaj milionoj da personoj eksciis pri Esperanto. Oni pensu nur pri la kvincento da organizaĵoj kaj preskaŭ unu miliono da unuopuloj, kiuj subskribis la Peticion; pri la miloj, kiuj legis la dokumentojn de CED (Centro de Esploro kaj Dokumentado); pri la sentoj, kiuj ĉiutage dum pli ol unu monato vizitis la Universalan Ekspozicion en Montevideo; pri la miloj da artikoloj kaj sciigoj, kiuj aperis en la monda gazetaro kun multmiliona legantaro; pri aliaj miloj da artikoloj, informoj, intervjuoj en radio kaj televido dum la grandaj kampanjoj okaze de la Jaro pri la Homaj Rajtoj, Jaro de Internacia Kunlaboro, Internacia Jaro de Edukado, Internacia Jaro de la Libro, kaj aliaj malpli grandaj. Oni konsideru, ke nur dum la Montevidea Konferenco mem en 1954, tri artikoloj - ĉiuj verkitaj de la subskribinto antaŭ la komenco de la Konferenco - aperis en ĉirkaŭ 1500 gazetoj de multaj landoj en trideko da nacilingvaj tradukoj, kaj ke nur pri la Rezolucio de la 10-a de decembro 1954 tuj raportis ĉirkaŭ 2000 gazetoj kaj periodaĵoj. Verŝajne ne estas troigo diri, ke almenaŭ 80% de nia tuta monda informado en la periodo 1950-1974 rekte aŭ nerekte ŝuldiĝas al la decidoj de Unesko kaj al la informa laboro de UEA - taŭge planita, firme organizita kaj fine realigita - iel konektita al tiuj agadoj.

 

Per la supraj koncizaj komentoj mi samtempe modeste memorigas al la 20-jara datreveno de la gravaj eventoj de decembro 1954, kion la organo de UEA forgesis fari.

 

Prof. D-ro Ivo Lapenna