La Suda Stelo

Monata organo de la Esperanto-Movado en Jugoslavio

 

Jaro VI                        Slavonski Brod, Aprilo 1937                           Nro 2 (47)

 

 

La malneŭtrala ”neŭtraleco”

 

estas la kancera vundo de la esperantista movado. Kompreneble ne ĉiuj niaj organizoj suferas pro ĝi, sed nepre sufiĉe granda parto. Ĝi mordas kaj ruinigas la societajn organismojn bremsante ĉiun pli pozitivan laboron. Ĝi rompas la unuecan harmonion, ĝi kreas malkonkordon kaj konfliktojn, ĝi – fine – ebligas al maldemokratiaj elementoj aliformigi niajn kulturajn societojn je iaj statikaj rondetoj, kie ili elprovetas sian aŭtokratemon. – Ekzistas nome, neŭtraleco kaj “neutraleco”. Kaj bedaŭrinde tro ofte okazas, ke la vera neŭtraleco, sur kiu devus baziĝi la vivo de ĉiuj niaj organizoj estas malĝuste komprenata kaj, ĉu pro nescio, ĉu pro malbona intenco, ankaŭ misuzata.

 

Pretekstante, ekzemple, tian “neŭtralecon” kaj sub ĝia ŝirmo oni malpermesadis liberajn diskutojn, malebligadis sincerajn kritikojn, laŭplaĉe eksigadis la membrojn – se necese eĉ per voĉoj de neesperantistoj k.t.p. k.t.p. (Anstataŭ –is oni povas uzi ankaŭ –as).

 

Por malebligi tiujn ĉi danĝerojn kaj eviti similajn misuzojn estontece estas, do nepre necese klare kaj sincere lumigi tiun ĉi problemon.

 

Antaŭ ĉio ni devas akcenti, ke neniam ekzistis, nek povis ekzisti homoj plene neŭtralaj. Precipe tio ĉi validas por la hodiaŭo, kiam la sociaj diferencoj kaj la el ili rezultantaj kontraŭecoj inter la diversaj sociaj kungrupiĝoj estas tiom akrigitaj, ke ofte necesas preni la armilojn en la manojn.

 

Ĉiu opulo apartenanta al tiu ĉi aŭ al al tiu grupo havas tial difinitan, pli malpli fortikan, mondrigardon, kiu rilatas ne nur la pure materian vivon, sed precipe ankaŭ la spiritan sferon, ampleksante eĉ la plej etajn malgravaĵojn el la ĉiutaga vivo.

 

Riĉeco kaj mizero, imperialismo, milito kaj paco, senlaboreco, arto kaj scienco, edukado, religio kaj multaj aliaj gravaj problemoj, kiuj finfine en la lasta linio rezultas ĉiam el la sama ĉeffonto, estas hodiaŭ ne nur kritike rigardataj fare de la larĝaj popolamasoj, sed ankaŭ science aŭ pseŭdoscience plej detale pritraktataj.

 

Eĉ kiam oni surstrate renkontas bone nutritan degeneritan hundon, aŭ lukse vestitan virinon, aŭ ĉifonitan almozpetanton, aŭ kion ajn alian, oni koncerne al ĉiuj ĉifaktoj ĉiam havas ian difinitan opinion. Iuj aprobas, la aliaj malaprobas. Unuj opinias, ke estas tute juste zorgege varti superfluan hundeton, kuirante al ĝi plej delikatajn manĝaĵojn, la aliaj pruvos, ke eble tamen estus pli homece, per la monsumo elspezita por tiu hundeto, satigi eĉ tutan familion.

 

En la kulturaj kaj ankaŭ en la pure sciencaj rondoj la afero samas. Mi, ekzemple, havis la okazon aŭskulti prelegon pri la franca revolucio, kiu, laŭ la preleginto, ekestis nur tial, ĉar Louis la XVIa estis sekse malpotenca! Ĉeestis homoj, kiuj pri si nepre kredas esti instruitaj, sed mi ne rimarkis, ke ili ridas. Kontraŭe al ili, ŝajne, tre plaĉis la ”sprita” kaj fantazitikla ”eltrovo” de la preleginto. (Cetere ĝi entute ne estis eltrovo, sed kopio! – Egalas!)

 

Ni kompreneble ne deziras nun detale ekzameni, kial la homoj rigardas la okazintaĵojn el kontraŭaj vidpunktoj, sed ni konstatas la fakton. La hodiaŭa individuo ne estas, nek povas esti neŭtrala. Tio ĉi estas tute homa kaj normala. Neŭtralaj – eble – povus esti nur tiuj homoj, kiuj ne vivus en la homara socio, sed kiuj rigardus ĝin elekstere. – Kiuj do ne ekzistas. Sed eĉ supozante, ke ili ekzistus, estas tre dubinde, ĉu ili restus neŭtralaj. Ja ankaŭ la dioj sur la antikva Olimpo estis – partiecaj!

 

Estas do klare, ke ankaŭ la esperantistoj ne povas forgesi sian socian pozicion, aŭ eliĝi el ĝi kaj fariĝi neŭtralaj rilate al okazantaĵoj en la mondo nur pro la fakto, ke ili ellernis la Internacian Lingvon.

 

Ĝuste tial necesis proklami la principon de neŭtraleco. Estus, vere, plene superflue akcenti kaj eĉ fiksi ĝin en la societaj regularoj, se oni kredus, ke la Internacia Lingvo neŭtraligas la homojn. Sed ŝajnas, ke la proklamintoj de tiu ĉi principo estis multe pli bonintencaj kaj sinceraj, ol kelkaj, kiuj aplikis ĝin.

 

Estus nome malsaĝe pretendi kaj oni tial ne pretendis, ke la esperantistoj fariĝu neŭtralaj, sed oni prave pretendis, ke niaj societoj estu tiaj.

 

Ne do societoj de neŭtralaj esperantistoj, sed neŭtralaj societoj de esperantistoj.

 

Kvankam la grava diferenco inter tiuj du formoj estas klara kaj okulfrafa, tamen ni ĝin plej forte akcentas. Dum la unua, kiel vi vidis, estas neebla, la duan oni povas atingi, se la membraro kaj precipe la komitatoj konsistas nur el kultuturaj kaj bonintencaj homoj, bone komprenantaj la juran strukturon, kolektivan karakteron, kaj socian rolon de niaj organizoj. La interligo de tiuj tri ĉefelementoj precize difinas ne nur la manieron, laŭ kiu kreiĝas la societa volo decidanta pri la  ekstera agado kaj la interna vivo de niaj organizoj, sed ili ankaŭ montras la pozicion de ĉiu membro en la kadro de la koncerna unuiĝo.

 

Evidentas: la membroj devas havi plenan rajton al libera pensoesprimado, diskutado kaj kritikado, ĉar nur tiamaniere estas eble detale priparoli kaj pripensi la aferon decidotan; nur timaniere oni povas krei efektive komunan societan volon, konservante kaj respektante tamen plenan neŭtralecon rilate al diversaj opinioj de ĉiu el la membroj.

 

Nu, ĉiu ĉi povus funkcii bone, kaj ĉio estus en ordo, se ĉe ni kelkfoje ankaŭ maleblaĵoj ne estus eblaj.

 

Ankaŭ inter la esperantistoj troviĝis bedaŭrinde homoj, kiuj pro kaŭzoj malkulturaj kaj por celoj pure privataj lerte misuzis la principon de neŭtraleco, pretendante de unu parto da membroj (temas kompreneble pri tiuj membroj, kiuj ne konsentas kun ili)  esti neŭtralaj en senco malebla, t.e.: nenion pensi kaj nenion opinii, aŭ silenti kaj per silentado ĉion aprobadi! Kiu ne estas tiel ”neŭtrala”, povas libere foriri, aŭ, se li ne volas foriri, oni lin eksigas uzante por tiu celo ĉiujn eblajn rimedojn kaj eĉ ekstermovadajn fortojn.

 

El vera kaj nepre necesa neŭtraleco oni, do, faris ian danĝeran kaj malneŭtralan “neŭtralecon” kaj oni kontraŭstarigis tiun ĉi lastan al principoj de pensolibereco kaj demokrateco.

 

Detruante tiamaniere la bazon sur kiu devus esti fondita ĉiu kultura societo, oni plene paralizis la funkcian rolon de kelkaj el niaj organizoj, kiuj pro tio ne plenumis nek povas plenumi siajn taskojn.

 

Tial estas la lasta momento, ke ni la tutan movadon kaj ĉiujn ĝiajn konsistigajn partojn senescepte bazigu sur la principojn de plena demokrateco. Ĉar demokrateco signifas kulturon kaj toleremon, ĝi eblegas ekĝermon kaj pliklariĝon de ideoj, ĝi alportas lumon, klerecon, progreson kaj sukceson. La demokrateco, fine, ebligante al ĉiu pritrakti la aferojn el sia vidpunkto, signifas samtempe ankaŭ la solan kaj plej efikan garantion por starigo aŭ konservo de vera kaj honesta neŭtraleco en niaj organizoj.

 

D-ro Ivo Lapenna