En la kultura kaj informa revuo "Horizonto", n-ro 8, 1977, Ivo Lapenna publikigis sian "Manifesto 77 de la Esperanto­-Movado: Por Paco en Libereco - Por Libereco en Paco". Tiu Manifesto estis por Ivo Lapenna tre esenca, kaj kune kun liaj konceptoj "Aktiva Neǔtraleco" kaj "Humaneca Intenaciismo" ĝi estas la kvintesenco de la esperantismo. La Manifesto 77 estas hodiaǔ same grava kaj aktuala, kiel ĝi estis en 1977. Pro tio ĝi estas republikigita ĉi tie.
Birthe Lapenna

 

Manifesto 77 de la Esperanto-Movado:

 

Por Paco en Libereco - Por Libereco en Paco

 

1.   Ni opinias, ke la monda paco kaj la respekto de la fundamentaj homaj rajtoj estas nedisigeble kunligitaj kaj reciproke kondiĉitaj, kiel rekonite ankaŭ en la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj en aliaj gravaj intenaciaj aktoj. En la Solena Enkonduko de la Ĉarto la "kredo je la fundamentaj homaj rajtoj, je la digno kaj valoro de la homa personeco" troviĝas sur la sama nivelo, kiel la "savo de estontaj generacioj de la plago de milito". Laŭ art. 1, du el la ĉefaj celoj de UN estas "konservi la intenaciajn pacon kaj sekurecon" kaj "antaǔenigi kaj stimuli respekton al homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj por ĉiuj”. La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj emfazas sur la unua loko de la antaǔkonsideroj, ke "agnosko de la esenca digno kaj de la egalaj kaj nefordoneblaj rajtoj de ĉiuj membroj de la homara familio estas la fundamento de libero, justo kaj paco de la mondo". La fundamentaj rajtoj kaj liberaj homaj kontaktoj estas, same tiel, konsista parto de la integra Fina Akto de Helsinki pri politika malstreĉiĝo, kunlaborado kaj sekureco en Eŭropo.

 

2.   La bazaj homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj estas klare listigitaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kaj pli detale difinitaj en la Internacia Pakto pri Civitanaj kaj Politikaj Rajtoj, en la Internacia Pakto pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj, en konsiderinda nombro de interŝtataj konvencioj, inkluzive tiujn de la Internacia Laboro-Organizaĵo (ILO) kaj Unesko. La Universala Deklaracio kiel la plej alta morala-etika kodo de konduto - la multaj elstaraj juristoj ankaŭ kiel parto de la nuntempa internacia kutimjuro - devus esti respektata de ĉiuj registaroj en la mondo. Aldone, la du paktoj kaj la menciitaj konvencioj estas kaj morale kaj jure devigaj por ĉiuj ŝtatoj, kiuj subskribis kaj ratifikis ilin. Kune kun la Universala Deklaracio ili prezentiĝas kiel vera Ĉarto de Homaj Rajtoj, certe ne perfekta, sed almenaŭ maksimume kompleta en la nunaj kondiĉoj de interŝtataj rilatoj.

 

3.      La internacia leĝigo de la homaj rajtoj estas rezulto de longaj, insistaj klopodoj, en kiuj elstaran rolon ludis influaj unuopuloj, diversaj premgrupoj kaj neregistaraj organizaĵoj. Inter ili estis ankaŭ multaj Esperanto-asocioj kaj societoj agantaj konforme al la plej ĝenerala celo de la Esperanto-Movado: per simpla, neǔtrale homa lingva rimedo de komunikado plifaciligi ĉiaspecajn senperajn spiritajn  kaj  materiajn kontaktojn inter la homoj, sen kia ajn diferencigo  laŭ nacieco, raso, religio, politika opinio, lingvo, sekso aŭ  kia ajn alia stato. Eĉ pli, meze de 1947, do pli ol unu jaron antaŭ la akcepto de la Universala Deklaracio, la Statuto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) - tiutempe reprezenta monda organizaĵo de la partipolitike neŭtrala Esperanto-Movado - estis amendita per jena aldono: "UEA deklaras, ke la respekto de la homaj rajtoj estas por ĝia laboro esenca kondico". Efektive, en la periodo 1948-1974 UEA, inspirita de humanecaj motivoj, aktive partoprenis en ĉiuj mondskalaj kampanjoj por la homaj rajtoj laŭ propraj ampleksaj agadprogramoj; en 1954 Unesko rekonis "la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de la internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj"; en 1959, laŭ decido de Unesko, D-ro L.L. Zamenhof, la aǔtoro de la Internacia Lingvo, estis deklarita "unu el la grandaj personecoj de la homaro" ne nur pro la Internacia Lingvo kiel rimedo de komunikado, sed same tiel pro la humanecaj ideoj de internacia kompreniĝo kaj interpopola amikeco, kiujn li ligis al ĝi.

 

4.   Estas konate, ke preskaŭ ĉie en la mondo homaj rajtoj estas malobservataj en pli aŭ malpli alta grado. Tio estas forte malaprobinda. Tamen, necesas klare distingi inter du ĉefaj grupoj de ŝtatoj. Unuflanke troviĝas la landoj, en kiuj tio okazas sporade, en esceptaj cirkonstancoj, rilate unuopajn rajtojn; kies malobservon la koncernaj registaroj rekonas, kompensas la viktimojn, promesas ne plu permesi tiajn agojn kaj eĉ submetiĝas al juĝo de sendependa internacia kortumo. Ĉe la alia ekstremo estas la landoj, kies registaroj ĝenerale kaj sisteme malobservas la homajn rajtojn kaj fundamentajn liberecojn, dum personoj pledantaj por la realigo de la formale rekonitaj rajtoj estas ĉiel molestataj, persekutataj, kondamnataj kiel krimuloj al malliberejoj, sendataj en mensajn hospitalojn aŭ ekzilataj. La amplekso, grado kaj formoj de la malobservoj en la du ekstremaj grupoj estas tiaj, ke ne temas pri iaj relative sensignifaj kvantaj diferencoj, sed pri esencaj, kvalitaj malsamecoj, kiuj dividas demokratiojn kun ĝenerala respekto al la homaj rajtoj disde totalecaj reĝimoj kun ĝenerala subpremado de tiuj rajtoj.

 

5.   Dum en la antaŭaj etapoj la klopodoj estis ĉefe direktitaj al universala rekono kaj internacia leĝigo de la homaj rajtoj, la jaron 1977 markas potenca moviĝo de la monda publika opinio por la realigo de la jam rekonitaj kaj leĝigitaj homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj ĉie, kie ili estas krude piedpremataj. Fidelaj al la humanecaj kaj liberecaj tradicioj de la Esperanto­Movado, ni aldonas nian voĉon de firma apogo al Amnestio Internacia, al ĉiuj aliaj organizaĵoj, komitatoj, grupoj aŭ unuopuloj kie ajn en la mondo, kiuj per pacaj rimedoj, sen apliko de perforto, luktas por la realigo de la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj, morale kaj devige jure rekonitaj en intemaciaj traktatoj, repromesitaj en la Fina Akto de Helsinki kaj entenataj eĉ en la konstitucioj de la propraj landoj. Ni tion faras, ĉar ni rigardas la respekton al la homaj rajtoj ne kiel malvastan partipolitikan aferon aǔ, eĉ malpli, kiel eblan objekton de partipolitika marĉandado, sed kiel ĝenerale homan valoron per si mem kaj, samtempe, kiel kondiĉon de la daǔra paco, je kiuj ĉiu homo estas egale interesita, kaj al kiuj la uzo de la Internacia Lingvo konsiderinde kontribuis kaj povos kontribui eĉ pli en la estonteco. Konvinkitaj, ke la plena ĝuado de la homaj rajtoj ĉie sur nia terglobo estas same tiel nedividebla, kiel la monda paco, ni agis kaj plu agos laŭ la principo:

 

Por Paco en Libereco - Por Libereco en Paco

 

Iniciatinto

Prof. D-ro Ivo Lapenna

 

Profesoro pri Kompara Sovetia kaj Orienteǔropa Juro en la Universitato de Londono; antaǔe Profesoro pri lnternacia Juro kaj lnternaciaj Rilatoj en la Universitato de Zagreb, Jugoslavio.

 

Tiu ĉi Manifesto estis malfermita por subskribo al ĉiuj Esperanto-Organizaĵoj aŭ instancoj (kongresoj, konferencoj, k.s.) ĉu politike neŭtralaj, ĉu politikaj, kaj al ĉiuj unuopuloj senkonsidere al iliaj politikaj konvinkoj.

 

En "Horizonto" n-ro l0, 1977, troviĝas kelkaj informoj kaj sugestoj pri la Manifesto 77:

 

1.   Diskonigo interne de la Esperanto-Movado. - La teksto de la Manifesto estis sendita komence de 1977 al la redakcioj de preskaŭ ĉiuj Esperanto-periodaĵoj, inter ili Esperanto de UEA, kaj al ĉiuj Esperanto-fakoj de radio-stacioj kun la peto publikigi resp. disaŭdigi ĝin. Ĝis la fino de majo nur Horizonto publikigis la kompletan tekston (n-ro 2/77), dum kelkaj aliaj gazetoj kaj almenaŭ tri radio-stacioj menciis la iniciaton. La Manifesto estis sendita ankaŭ al la Estraro de UEA, al la Plenuma Komitato de SAT, al ĉiuj internaciaj fakaj Esperanto-organizajoj kaj, en aprilo/majo, al la landaj asocioj, komitatanoj de UEA kaj ĉ. 1000 aliaj personoj. Fine, ĝi estis komunikita al la Organiza Komitato de la 3-a Konferenco de la Neŭtrala Esperanto-Movado kaj al la LKK de la 62-a UK kun propono prezenti ĝin por akcepto al la Konferenco, resp. a1 la UK. Sekve, la iniciatinto kaj liaj helpantoj faris la maksimumon por diskonigi la Manifeston interne de la Esperanto-Movado kaj tiel doni la eblecon al Ĉiuj Esperanto-organizaĵoj kaj unuopaj Esperanto-parolantoj apogi ĝin. Pri la fakto, ke tamen tre multaj ankoraŭ restas komplete neinformitaj, respondecas tiuj, kiuj ĝis nun prisilentis la tutan aferon.

 

4.   Diskonigo ekster la Esperanto-Movado. - En januaro 1978, post la finiĝo de la tuta agado, la Manifesto 77, kun la nomoj (aŭ pseŭdonimoj laŭ la deziroj de la apogintoj el landoj sen demokrataj liberecoj) de ĉiuj individuaj kaj kolektivaj subskribintoj, estos komunikita al Amnestio Internacia, al la Sekretariatoj de UN kaj Unesko, la Komisiono pri la Homaj Rajtoj de UN, al ĉiuj organizaĵoj, komitatoj aŭ elstaraj unuopuloj luktantaj por la realigo ĉie en la mondo de la jure rekonitaj homaj rajtoj. En konvena momento, nepre post julio 1977, la Manifesto estos sendita ankaŭ al la Beograda Konferenco, kies laboroj komenciĝos meze de junio kaj finiĝos verŝajne en decembro 1977, kaj kiu ekzamenos la atingojn aŭ foreston de atingoj el vidpunkto de la promesoj kaj rekomendoj entenataj en la Fina Akto de Helsinki. Paralele, al la Manifesto estos donita vasta publikeco pere de la nacilingva gazetaro kaj aliaj rimedoj de komunikado. Se io internacia Esperanto-Kongreso, konferenco aŭ alispeca renkontiĝo subtenos la Manifeston, certe la prezidantaro de la koncerna kunveno prizorgos, ke la teksto (en perfekta nacilingva traduko) aperu en la nacilingva gazetaro. Ĉio ĉi donos apogon al la potenca moviĝo de la monda publika opinio por la homaj rajtoj kaj ebligos al la Esperanto-­Movado klare reesprimi siajn tradiciajn celojn kaj idealojn de interpopola kompreniĝo, kiuj povas plene realiĝi nur en kondiĉoj de paco en libereco kaj libereco en paco.

 

Ivo Lapenna

 

La kunligitecon inter "Paco" kaj "Libereco" Ivo Lapenna ofte emfazis. Dum sia Inaŭgura Parolado de la l1-a Internacia Konferenco de la Neŭtrala Esperanto-Movado en Metz, Francio, 1985 ("Horizonto", n-ro 60, 1985), li analizis la tekston de la afiŝo, eldonita de la Internacia Centro de la Neŭtrala Esperanto-Movado (ICNEM), okaze de la 100-jara Jubileo, 1987. I.a. li diris: "La kvina kaj lasta (frazo de la afiŝo) estas la principo pri paco en libereco kaj libereco en paco".

 

La temo de la Inaŭgura Parolado de la sekvanta Konferenco en Ateno, Grekio, 1986, estis "Kial Paco en Libereco" ("Horizonto", n-ro 65, 1986).

 

1

En 1987 Ivo Lapenna inaŭguris la monumenton "La Espero" sur la Esperanto-Placo en Graz, Aŭstrio. Tiu monumento de la renoma, dana skulptisto Jesper Neergaard estis donacita al Esperanto pere de Ivo Lapenna. Li finis sian paroladon per jenaj vortoj:

"... Tamen, kiel mi diris, ne ekzistas antagonimo inter paco kaj libero: ili kompletigas unu la alian. La vortoj (de Ivo Lapenna, BL) sur la soklo de la monumento diras precize tion: ' "LA ESPERO" POR MONDA KOMUNlKADO EN PACO KAJ LIBERO'. Ni neniam forgesu tiun lastan vorton: libero.

 

Ankaŭ nia Esperanto, lingva instrumento de monda komunikado, ligita al humaneca intenaciismo, ne povas doni siajn pozitivajn efikojn, se ne ekzistas kaj paco kaj libero.

 

Tial, tiu ĉi monumento kaj per siaj harmoniaj linioj kaj per la vortoj sur la soklo esprimas idealon de la Esperanto-Movado en la intereso - mi ripetas - de ĉiuj unuopuloj, de ĉiuj popoloj, de ĉiuj nacioj, de la tuta homaro."


Birthe Lapenna