202    Scienca Revuo 4/2006 - Festkajero

 

In memoriam


Prof. D-ro Ivo
LAPENNA*

 

Sinjorinoj kaj Sinjoroj,

”Ĉe la malfermo de nia Konferenco vi atendas de mi ian paroladon. Eble vi atendas de mi ion oficialan, ion indiferentan, palan kaj sen­enhavan, kiaj estas ordinare la oficialaj paroloj. Tian parolon mi ta­men ne povas doni al vi. Mi ĝenerale ne amas tiajn parolojn. Sed precipe nun, en la nuna jaro, tia senkolora oficiala parolo estus granda peko de mia flanko. Mi venas al vi el lando, kie nun multaj milionoj da homoj malfacile batalas por libereco, por la plej elementa homa libereco, por la rajtoj de homo.”

Tiuj el vi, kiuj ne konas min, verŝajne opinias, ke venante el Britio mi unue iris al Pollando, kaj ke mi venas el Pollando ĉi tien. Tiuj el vi, kiuj ne konas min sufiĉe bone, verŝajne kredis, ke mi ne plu scias paroli libere, sed devas legi miajn paroladojn. Vi eraras. La voĉo estis mia, la vortoj estis de D-ro Lazar Ludovik Zamenhof precize antaŭ 80 jaroj en la parolado, kiun li faris en Ĝenevo ĉe la malfermo de la 2-a Universala Kongreso. Kaj mi ne povas al vi ne ripeti tiun parteton:

"Mi venas al vi el lando, kie nun multaj milionoj da homoj malfacile batalas por libereco, por la plej elementa homa libereco, por la rajtoj de la homo."

Nur iom poste dum la Kongreso en Vaŝingtono en la jaro 1910 Zamenhof  komencis sian paroladon per jenaj vortoj: "Lando de liber­eco, lando de estonteco mi vin salutas. Lando, pri kiu revis kaj nun ankoraŭ revas multaj suferantoj kaj senkulpaj persekutatoj, mi vin salutas. Regno de homoj, kiuj apartenas ne al tiu aŭ alia gento aŭ eklezio, sed al ĉiuj siaj honestaj filoj, mi klinas min antaŭ vi, kaj mi estas feliĉa, ke la sorto permesis al mi vin vidi kaj spiri almenaŭ dum kelka tempo vian liberan de neniu monopoligitan aeron."

Iu el vi demandos, ĉu fakte estas diferenco inter parto de Pollando de la jaro 1906 - de precize antaŭ 80 jaroj - kaj nuntempe. Ĉu estas diferenco inter la jaro 1910 kaj nuntempe? Kaj vi verŝajne diros, ke ne estas diferenco. Estas. En tiu tempo tiu parto de Pollando estis regata de Sankta Peterburgo. Hodiaŭ tiu parto de Pollando kaj tuta Pollando estas efektive regata de Moskvo.

En tiu tempo Zamenhof povis iri al Ĝenevo kaj diri, ke li venas el lando, kie multaj milionoj suferas pro manko de libereco. Li povis iri al Usono kaj diri "Mi salutas vin, lando de libereco." Kaj li povis reveni en sian Varsovion kaj ne iri en karceron aŭ ne esti molestata alimaniere. Kaj tio estas la grandega diferenco, ĉar se hodiaŭ el la nuna Pollando venus iu polo kaj dirus publike en la centro de la eŭ­ropa civilizacio: mi venas el lando, kie milionoj da homoj luktas por la plej elementa libereco, li irus aŭ en karceron aŭ havus aliajn mal­facilaĵojn.

Tiuj du citaĵoj el la paroladoj de Zamenhof estas el la fono de nia Konferenco. Ni konferencas kaj diskutos pri la temo: "Libereco kaj Paco". Ni diskutas tial, ĉar multe oni aŭdas pri paco. Estas tuta ofen­sivo por paco, sed malmulton oni parolas pri libero.

Kiel vi scias, ni estas por libero en paco pro du kaŭzoj, unue tial, ĉar la libereco estas per si mem io, kio apartenas al la elementa homa digno, due tial, ĉar ni estas homaj estuloj, kiuj deziras havi nian prop­ran liberecon, sed samtempe ni ankaŭ deziras vivi en paco. Do, pri paco ni scias multon. Pri paco ni ankoraŭ aŭdos multon. Sed sajnas, ke eĉ en la Esperanto-Movado troviĝas homoj, kiuj demandas sin, kio estas libero. Pri kia libero parolas parto de la esperantistaro hodiaŭ?

Do, ŝajnas, ke ankoraŭ tiuj, kiuj ne spertis la diktatorecajn reĝi­mojn, la totalismajn reĝimojn de Hitler, de Mussolini, de Salazar, de Stalin kaj aliaj, ankoraŭ ne scias, kio estas libereco. Ili tro multe vivis en libereco por scii ĝui la liberecon kaj aprezi sian liberecon. Se ili ne scias, ili legu iomete la historion. Ili vidos, ke la homoj luktis por havigi al si liberecon dum jarcentoj, kaj en la plej nova historio ili havas la "bill of rights" de antaŭ 300 jaroj, la "leĝon pri libero", kiun havigis al si la angla popolo kontraŭ la monarĥio. Ili havas la dekla­ron pri sendependeco de Usono, kie oni trovas ankaŭ multon pri la Homaj Rajtoj. Kaj oni havas la faman Francan Rezolucion el la jaro 1789, kie estas difinitaj tute klare la fundamentaj homaj liberecoj. Estis la Franca Revolucio, kiu ĵetis la sloganon: "Libereco, Egaleco, Frateco", kaj tiu slogano troviĝas ankoraŭ en la franca konstitucio de hodiaŭ. Do, tio estas la kvintesenco de libereco.

Sed ĉiuj tiuj gravaj dokumentoj, kiuj rilatas al libereco, estis doku­mentoj, kiuj rilatas al unuopaj landoj, libereco akirita en Britio, liber­eco akirita en Usono, libereco akirita en Francio, de kie poste tiuj liberecoj disvastiĝis tra tuta Eŭropo kaj aliaj landoj, kaj eniris en la konstituciojn de tiuj landoj.

Nur en la lasta tempo, nur ekde la jaro 1948 ni havas Universalan Deklaracion pri la Homaj Rajtoj, en kiu troviĝas kaj la rajtoj kaj la devoj de la civitanoj. Tiu Universala Deklaracio, akceptita la l0-an de decembro de la jaro 1948, entenas kaj la klasikajn liberecojn, libe­reco de kunvenado, libereco de esprimado de la pensoj, libereco de la gazetaro kaj aliajn klasikajn liberecojn.

Sed ĝi ankaŭ enhavas la novajn ekonomiajn kaj sociajn liberecojn, rajton je laboro, rajton je subteno de la ŝtato en okazo de senlaboreco, rajton je socia sekureco k.t.p., do la novajn ekonomiajn rajtojn. Ili estas formulitaj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj.

Sed tiu Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj parolas ankaŭ pri la devoj de la homoj, ne nur pri la rajtoj. Ne ekzistas rajtoj sen devoj. Nuraj rajtoj sen devoj kondukas al anarĥio, kaj troa libereco kondu­kas fine al tiraneco.

Mi ne povas ne memorigi vin pri tio, kion skribis Platono en sia "Respubliko" per la vortoj, kiujn li metis en la buŝon de Sokrato. Tiu parteto de la Respubliko komenciĝas proksimume jene: "Civitano, kiu venas el demokrata civito, diros al vi, ke nenio estas pli grava ol la libereco, ke homo kun libereca karaktero povas vivi en neniu alia civito ol en la civito regata de demokratio. "

Sed kien kondukas tio, demandas sin Platono? Ĉi tie mi akcentas, ke Platono parolas pri demokratio, sed fakte, kion li diras, estas de­generinta demokratio.

Do, tiu libereco eniras la hejmon, kaj en la hejmo la patro mallev­iĝas al la nivelo de la filoj kaj timas siajn proprajn gefilojn, kaj la gefiloj ne plu respektas la gepatrojn. Kaj en la lernejoj la instruistoj malleviĝas al la nivelo de la gelernantoj, timas siajn gelernantojn kaj flatas al ili, kaj la gelernantoj ne plu respektas siajn geinstruistojn. Eĉ, diras Platono tra la buŝo de Sokrato, tiu troa libereco enkorpiĝas en la animaloj.

Tia ekstrema libereco, laŭ Platono, kondukas fine al plej terura kaj kruela sklaveco, ĉar en socio, kie ĉiuj havas nur rajtojn kaj ne plu havas devojn, oni ne plu havas respekton por la rajtoj de la aliaj, oni iras en anarĥion, kaj anarĥio kondukas al tiraneco.

Eble vi diros, ja, tio estis la situacio de antaŭ 2300 preskaŭ 2400 jaroj. Hodiaŭ en la stratoj de niaj urboj ne plu iras ĉevaloj kaj azenoj - almenaŭ ne veraj azenoj - sed ekzistas motorciklistoj kaj aŭtomobilistoj, kiuj kondutas precize kiel la azenoj kaj ĉevaloj de Platono en antikva Ateno.

Hodiaŭ ne ekzistas la instruistoj de antikva Grekio, sed ekzistas niaj geinstruistoj en elementaj lernejoj kaj gimnazioj kaj, kiel vi verŝajne scias, okazas, ke la gepatroj de la infanoj iras al la lernejoj kaj bone batas la geinstruistojn. Kaj kiam la geinstruistoj protestis - estis unu kazo jura en Britio, kiam la Asocio de Instruistoj levis la demandon antaŭ la juĝistoj - la juĝisto diris: "Se vi akceptas la profesion de instruisto, vi devas atendi, ke ses aŭ sep fojojn dum via instruista kariero vi estos batita de la gepatroj de la infanoj".

Tio, karaj geamikoj, ne estas libereco, tio estas troigita libereco, kiu fine kondukos al tiraneco. Pensu, kio okazis en la respubliko de Weimar de Germanio, kie, ankaŭ tie, estis senfina libereco, kiu fine kondukis al Hitlerismo. Pensu, kio okazis en Italio, ne antaŭ 2000 jaroj, sed antaŭ nelonge, post la Unua Mondmilito, kio kondukis al faŝismo. Kaj kiom da saĝo estis en la vortoj de Platono, kiu diris, kaj mi ripetas, ke troigita libereco kondukas fine al tiraneco, en kiu estas forigitaj ĉiuj homaj rajtoj. Aliloke, alia greka filosofo diris, ke sub tiraneco la ŝtato, tio signifas la sekreta polico, eniras en vian geedzan liton kaj sidiĝas ĉe via familia tablo. Por tia libereco ni evidente ne estas.

Ni estas por libereco, al kiu respondas sociaj devoj. Ni estas por libereco, kiu estas leĝe reguligita en demokrata maniero. Ni estas por libereco, en kiu difinitaj etikaj kaj moralaj valoroj ekzistas kaj estas respektataj. Ni estas por libereco, en kiu la tuta socio memdisciplinite akceptas difinitan socian memdisciplinon, ĉar mi diras al vi kiel juris­to, kaj d-ro Perko povas konfirmi kiel alia juristo, ke per neniaj juraj metodoj vi povas garantii liberecon de ĉiuj kun respektivaj devoj de ĉiuj, se ne ekzistas iaj moralaj kaj etikaj valoroj, kiuj estas respektataj de ĉiuj, kaj se ne ekzistas socia memdisciplino. Nur demokrata socio bazita sur homaj rajtoj, al kiu respondas homaj devoj, estas socio en kiu floras libereco.

Nur kie ekzistas bona ekvilibro inter la rajtoj kaj devoj, ni havas socion, en kiu ĉiuj ordinaraj civitanoj povas ĝui siajn liberecojn, ĉiam respektante la samajn liberecojn de la aliaj, ĉar havi nur liberecon por ni mem kaj ne doni, ne konsenti pri la sama libereco al aliaj, tio kon­dukas al tiraneco. Do, por tia libereco en paco ni estas, kaj por tia paco en libereco ni estas.

Sed kial, do, tiu libereco, kiu respondas al la homa digno, kiu estas en la intereso de la homa socio, kontribuas al monda paco? Tial, ĉar nur en libereco la homoj povas komunikadi unu kun la aliaj, esprimi siajn pensojn, aŭskulti la pensojn de la aliaj, kunordigi tiujn pensojn kaj trovi kompromisajn solvojn. Se ni ne havas liberecon, tiam ekzis­tas unudirekta propagando por paco, kiun oni devas akcepti.

Ekzistis paco ankaŭ en la romia tempo, estis la ''pax romana”. Pax romana, kiu signifis subigon de ĉiuj aliaj en la intereso de unusola popolo. Ekzistis aliaj pacoj, ekzistas pacoj en zoologiaj ĝardenoj, kie sovaĝaj animaloj en ŝtalaj kaĝoj vivas en paco. Ekzistas paco en kar­ceroj, kie krimuloj vivas en ĉeloj tenataj en paco.

Sed ni, geamikoj, ne estas por tia paco, ni ne estas sovaĝaj anima­loj, kiuj devas esti tenataj en ŝtalaj kaĝoj. Ni ne estas krimuloj, kiuj devas esti en psiĥiatriaj hospitaloj aŭ en karceroj. Ni estas homoj kun la homa digno, kaj tial ni volas vivi en libereco, komunikadi niajn pensojn al aliaj, aŭskulti la pensojn de la aliaj kaj tiamaniere krei har­monian ekvilibron en internaciaj rilatoj.

Almenaŭ en Eŭropo ni havas pacon jam pli ol 40 jarojn. Bedaŭ­rinde ne en la ceteraj partoj de la mondo. Sed kia paco estas tiu nia paco en Eŭropo?

Estas pli armita armistico ol sincera paco, ĉar se polaj geamikoj ne povas veni al ĉefurbo de civilizo pro diversaj politikaj kaŭzoj, se ru­saj geamikoj, hungaraj geamikoj kaj aliaj ne povas veni pro la samaj kaŭzoj, tiam ni ne povas komunikadi, kaj tiam ankaŭ nia Esperanto havas nenian sencon, ĉar Esperanto ja ebligas lingvan komunikadon super la ŝtataj limoj kaj super la naciaj limoj kaj super la lingvaj ba­roj, sed malgraŭ tiu kvalito, se politikaj obstakloj malebligas komuni­kadon eĉ per tia lingvo, kiu estas kreita por monda komunikado, tiam ankaŭ nia Esperanto havas nenian sencon. Tial, geamikoj kaj estima­ta Sinjoro Vicurbestro, ni estas por Paco en Libereco kaj por Liber­eco en Paco. Kaj tio estas ankaŭ la celo de tiu ĉi nia Konferenco, kiam en aro da prelegoj ni pritraktos la demandon de Paco kaj Liber­eco.

Ni konferencas en Ateno, protektata de la diino Athena. Vi verŝajne scias, ke la diino Athena estas filino de Zeŭso kaj heredis la saĝon, kaj Zeŭso, ne tre bona amanto, formanĝis la patrinon de Athena, englutis ŝin laŭ la mitologio. Kaj Athena elsaltis el la kapo de Zeŭso en plena ornamaĵo kaj kun ora kasko sur la kapo kaj fariĝis diino de la saĝo, inteligento kaj prudento. Ŝi fariĝis protektantino de ĉiuj artoj kaj de ĉiuj sciencoj. Filozofoj, poetoj, oratoroj, skulptistoj, arĥitektoj kaj aliaj intelektuloj de la antikveco rigardis ŝin sia protektanto. Ŝi protektu ankaŭ nian Konferencon.

Mi estas certa, ke la saĝo, inteligento kaj prudento regos nian Kon­ferencon. Mi nur dezirus, ke la saĝo, prudento kaj inteligento regu fine la tutan Esperanto-Movadon, kaj ke la tuta Esperanto-Movado komprenu tion, pro kio ni kunvenis ĉi tie, kaj kio estas la ĉeftemo de tiu ĉi Konferenco, ke nur Paco en Libereco kaj Libereco en Paco gar­antias la veran feliĉon de la homaro.


Adreso de la kompilinto

S-ino Birthe Lapenna

Groendalsvej 30,

DK-2000 Křbenhavn F / DANLANDO

<lapenna@mail.dk>

 

Priaŭtora informo

Birthe Lapenna estis teĥnika redaktoro de la kultura kaj informa revuo "Horizonto" 1976-1987 [1981-1987, BL]. Post la forpaso de sia edzo, Ivo Lapenna, la 15­an de decembro 1987 en Kopenhago, ŝi sentis, ke ŝia ĉefa tasko estas konservi lian arĥivon kaj disvastigi liajn konceptojn. Ŝi estas iniciatinto, kunfondinto kaj membro-konsilisto de la ”Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna”, fondita en 1997 en Vieno, Aŭstrio.

 

* S-ino Birthe Lapenna transskribis laŭ kasedo, omaĝe al la centjariĝo 2006 de ISAE, tiun ĉi festparoladon (nenie aliloke publikigitan) faritan de Ivo Lapenna antaŭ dudek jaroj, dum la Konferenco de la Internacia Centro de la Neŭtrala Esperanto-Movado (ICNEM), Ateno, 1986.