El la revuo  Esperanto”, septembro 1995 1073 (9)

Prof. D-ro John Wells

 

Parto de la

 

Festparolado de Prezidanto John Wells

 

eldirita dum la 80-a UK, Tampere 1995

 

....................

 

                                               

Atakoj kaj honoroj

   

Rigardante tiujn kvardek jarojn de mia esperantisteco, mi memoras ankaŭ la grandajn figurojn de la Esperanta historio kiujn mi ekkonis. Kiam mi unue lernis Esperanton, la unuaj pioniroj estis ja antaŭ longe mortintaj. Sed en mia unua Universala Kongreso (Mainz, 1958) mi povis kon­versacii kun Edmond Privat, inter kies verkoj vi eble konas Aventuroj de pioniro. Privat estis samlernejano de Hector Hodler; li estis politika ĵurnalisto, verva pledanto por Es­peranto ĉe la Ligo de Nacioj, iama prezidanto de UEA. En 1951 UEA elektis lin Honora Prezidanto; sed UEA ne iam superŝutis lin per honoroj. En 1934 oni ne reelektis lin al la Estraro, kaj ne mankis tiuj kiuj akre atakis lin. Vere, jen grava problemo de tempo al tempo en la Espe­ranto-movado, same kiel en multaj aliaj volontulaj movadoj: ke ni foje atakas unu la alian anstataŭ ataki niajn verajn kontraŭulojn.

 

Kaj tio kondukas min al la dua granda figuro, kiun mi renkontis frue en mia esperantista kariero, figuro kiu havis tre grandan influon al mi (kaj kompreneble al la tuta Es­peranto-movado): Ivo Lapenna. Li estis tiu, kiu konstruis la modernan UEA kaj reanimis ĝin post la dua mondmilito. Li estis ĝenerala sekretario de UEA, li fondis la Centron de Esploro kaj Dokumentado kaj direktis ĝin en ties heroaj tagoj, li fariĝis prezidanto de UEA. Li instruis tutan generacion da esperantistoj, kiel paroli antaŭ publiko, kiel oratori. Pli grave, li inspiris tutan generacion per fido, ke Esperanto estas ne ia stranga hobio, sed grava kultura atingaĵo kaj nobla idealo de la homa spirito.

 

Cetere, se Privat estis la verva pledanto por Esperanto ĉe la Ligo de Nacioj, Lapenna estis la eĉ pli verva, kaj pli sukcesa, pledanto ĉe Unesko. Lia triumfo estis la favora rezolucio pri Esperanto akceptita de Unesko en Montevideo, 1954. (Miaj kunveteranoj, bonvolu pardoni se mi ripetas aferojn bone konatajn: troviĝas inter ni ankaŭ pli junaj aŭ pli novaj esperantistoj, kiuj ne scias pri tiu nia historio.).

 

Akraj esprimoj

 

Sed ve! Ankaŭ ĉirkau la agmaniero kaj personeco de Lapenna kreiĝis streĉitecoj en la movado. Mi nun ne rakontas pri ili. Pluraj esperantistoj esprimis sin en, ni diru, malĝentila kaj maldigna maniero, uzante vortojn pri kiuj oni devus honti.

……………….

 

Pasis nun pli ol dudek jaroj post tiuj eventoj. Nun ni povas trankvile rigardi malantaŭen al iIi. Lapenna mem mortis en 1987. Mi konfesas, ke mi mern - same kiel supozeble centoj aŭ miloj da aliaj esperantistoj - ĉiam profunde bedaŭris, ke en la fino de tiel brila Esperanta kariero li forpasis antaŭ ol UEA trovis manieron fari kun li pacon. Kaj tamen tia repaciĝo preskaŭ, preskaŭ okazis. Mi volas rakonti al vi kiel.

 

En 1987, en la preparlaboroj por la UK en Brajtono (1989), ni serĉis rektoron por la lnternacia Kongresa Uni­versitato. Ni havis la ideon inviti profesoron Ivo Lapenna transpreni tiun rolon: li estis perfekta por la rektoreco, estante eminenta universitata profesoro en Londono kaj eminenta esperantisto. Eble tio prezentos manieron rekonduki lin en UEA (same kiel mi jam sukcesis rekonduki lin en la Londonan Esperanto-Klubon). Du el ni - Simo Milojeviĉ kaj mi - aranĝis viziti lin en lia hejrno, en Wembley. Li kaj la edzino Birthe afable akceptis nin, kaj ni rapide atingis interkonsenton: ke li akceptos la oficon de rektoro de IKU, se UEA publike deklaras ke ĝi "forte bedaŭras la personajn atakojn, ofendojn, insultojn kaj kalumniojn kontraŭ Prof. D-ro lvo Lapenna faritajn en liga kun la elekto de nova Estraro de UEA en 1974".

 

Mi ĉiam kontraŭas insultadon kaj kalumniadon, precipe ene de la movado, do mi volonte estus rekomendinta al UEA tiun deklaron. Sed unu monaton poste, lvo Lapenna mortis. Ni ĉiuj funebris, necesis nekrologi, ne decis paroli pri malnovaj kvereloj [la esprimo ”kvereloj” ne estas la ĝusta, ĉar devas ekzisti du partoj por povi kvereli, kaj estis sub kia ajn nivelo de Ivo Lapenna ”kvereli” - li ja estis alte edukita persono. Li ĉiam, en tre taŭga maniero,”rebatis” la vulgarajn  atakantojn. Vidu kiun ajn el liaj skribaĵoj, kaj vi konstatas, ke ili ĉiuj estis sobre skribitaj.BL], kaj la afero pri la interkonsentita frazo forgesiĝis.

 

Meti finan punkton

 

Mi kredas, ke multaj el ni ankoraŭ bedaŭras, ke la afero tiel restis en la aero. Kaj mi ŝatus nun firme meti finan punkton. Do kiel preskaŭ lastan agon de mia prezidado, mi faras tiun deklaron nun antaŭ vi. En la nomo de UEA mi ja bedaŭras, ke okazis tiuj atakoj kaj kalumnioj. Mi esperas, ke neniam denove tia situacio makulos nian historion.

 

………..

 


John C. Wells

Rimarko al la lasta frazo: Ivo Lapenna tute samopinias kun John Wells, pro tio li – kun doloro – verkis “Hamburgo en Retrospektivo. Dokumentoj kaj Materialoj pri la Kontraŭneŭtraleca kaj Politika Konspiro en Universala Esperanto-Asocio”. V. la Antaŭparolojn de tiu verko. BL.