Eskil Svane
Diplomato

El ”Svisa Esperanto-Societo informas”, jaro 2005, numero 2-a: aprilo/majo

 

 

 

Kulturaj paĝoj

 

 




El la historio de la esperanto-movado

 

En “SES informas” 1/2004, paĝoj 23-30, aperis rememoroj de svisaj aktivuloj pri Ivo Lapenna. Ni ricevis reagon al tio de Eskil Svane. Prof. D-ro Ivo Lapenna mortis antaŭ 17 jaroj kaj lia nomo apartenas nun al la historio de la esperanto-movado, en kiu li ludis gravan rolon kiel atestas pluraj eseoj kaj studoj. Ĉi tiuj montras ke homoj persone lin konantaj diversmaniere lin aprezas. La sekva kontribuo aldonas pluan interesan vidpunkton.

 

 

La Lapenna-enketo

 

Antaŭ unu jaro, en ”Svisa Esperanto-Societo informas”, aperis enketo pri profesoro Ivo Lapenna. Mi iom miris ĉar mi ne komprenis la neceson enketi pri homo kiu mortis antaŭ pli ol 17 jaroj, nek la neceson misfamigi mortinton, precipe kiam eĉ la prezidanto mem de UEA, nome de la Asocio, dum la UK en Tampere en 1995, bedaŭris la personajn atakojn, ofendojn, insultojn kaj kalumniojn kontraŭ Lapenna.

 

Mi ŝatus komenti nur la kontribuaĵon de Claude Piron kun kiu mi estas en amikaj rilatoj jam 46 jarojn. Claude skribas ke Lapenna senskrupule atribuis al si la laboron kiun aliaj faris por li kaj kiel ekzemplon Claude mencias i.a. la Ĉarton de Unuiĝintaj Nacioj pri kiu Lapenna estus forgesinta lian kontribuon. Tamen Claude Piron trompiĝas kaj lia kritiko pri Lapenna almenaŭ tiurilate estas senbaza kaj maljusta.

 

Sed kiel kaj kial? Simple tial ĉar ekzistas du tradukoj de la Ĉarto, la unua el 1970, kaj la dua el 1979 (vidu ilustraĵojn).

 

La unuan tradukon eldonis UEA en 1970 sub aŭspicio de Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj. Tiun tradukon ellaboris Ralph Harry kaj mi mem kaj – kontraŭe al la asertoj de Piron – al tiu traduko Lapenna aktive ĉiam kontribuis. Mi ja havas kopion de la korespondado inter Lapenna, Harry kaj mi mem, en kiu li donis al ni konsilojn kaj proponojn pri nia teksto. Laŭ mia memoro Claude Piron neniel asociiĝis al tiu unua traduko, kaj tial Lapenna tute prave diris ke ”Ni konsideris ĉiujn aŭtentajn tekstojn de la Ĉarto escepte de la ĉina, ĉar la ĉinan ni ne scias”.

 

Sed ni lasu Ralph Harry mem rakonti:  “Au cours de l’hiver 1950-51 j’assistais à l’Assemblée Générale de l’ONU à Paris (…) C’est à Paris également que j’ai commencé à traduire en espéranto la Charte des Nations Unies. (…) La traduction, revue et corrigée par Ivo Lapenna, a éte imprimée en 1971 (do fakte en 1970, mia rimarko) en méme temps que le Statut de la Cour internationale traduit par Eskil Svane.” (Laŭ konferenco en esperanto en Nov-Jorko, 1973.)

 

Intertempe Harry proponis al la estro de la Oficejo pri Publika Informado de UN en Nov-Jorko de la mondorganizaĵo mem eldonu la Ĉarton en esperanto. La estro konsentis kondiĉe ke la traduko estu oficiale aprobita de UEA (same kiel nacilingvaj tradukoj devas esti aprobitaj de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de la koncerna ŝtato-membro). Tial ekestis la neceso zorge revizii la ekzistantan tekston por havi kiel eble plej perfektan kaj definitivan tradukon. En tiu tasko Claude Piron plene kaj tre valore partoprenis. Mi ankoraŭ posedas interesan liston de ŝanĝoj proponitaj de li, kelkaj laŭ inspiro de la teksto en la ĉina kiun li ja plene scipovas.

 

 

Dimanĉon, la 26-an de junio 1977, Claude afable akceptis min en sia tiama hejmo en Coppet kaj la tutan tagon, de frua mateno ĝis malfrua vespero, ni komparis la ekzistantan tradukon kun ĉiuj kvin aŭtentaj tekstoj, do inkluzive la ĉinan dank’ al Claude, kaj ni faris taŭgajn plibonigojn. Poste, dimanĉon, la 28-an de aŭgusto 1977, dum tuttaga kunsido en lia hejmo en Nov-Jorko, Ralph Harry kaj mi faris la finan kontrolon de la esperanto-teksto laŭ konkordanco ellaborita de Harry.

 

Post aprobo en la Centra Oficejo de UEA, UN ricevis la duan tradukon en 1979 kaj presis ĝin en 20.000 ekzempleroj en majo 1980 (simbolo DPI/511-40712).

 

Plue Claude Piron skribas ke laŭ lia – koncedite subjektiva – impreso (li mem diras ke li ne estas  senpartia) Lapenna ne estis simpatia homo ĉar li havis superecan manieron rigardi ĉiun alian. Tion mi neniam sentis. Ekzemple dum la UK en Kopenhago en 1956 mi respondecis pri la elmontro de la Universala Ekspozicio: Dum la gazetara konferenco, kiu okazis en la ekspoziciejo, Lapenna montris al mi kaj sciigis, kun aprezaj vortoj, al la ĉeestantaj ĵurnalistoj ke la respondecon pri tiu aranĝo portis lia juna dana kolego.

 

Alia ekzemplo: En 1961 mi magistriĝis pri kompara jurscienco ĉe New York University post la bezonataj studoj kaj verkado de tezo pri ”The Conclusion of Contracts”. Mi deziris ke tiu tezo entenu ankaŭ resumon en la Internacia Lingvo. Kiam mi petis d-ron Lapenna ke li afable kontrolu la enhavon de la resumo, lingve kaj jure, li senhezite konsentis. (La resumo, ”La farado de kontraktoj”, aperis en ”Norda Prismo”, n-roj 1, 2 kaj 3 de 1963 kaj en ”Scienca Revuo”, vol. 14 de 1964.)

 

Plia ekzemplo: Post deĵoro en UN mi verkis studon pri ”UN kiel packonserva instrumento”. Denove mi petis ke Lapenna ekzamenu la enhavon kaj ankoraŭfoje li komplezeme tion faris malgraŭ siaj multaj temporabaj funkcioj kaj taskoj en kaj ekster la Esperanto-Movado. (La studo aperis en ”Norda Prismo”, n-ro 2, 1969.)

 

Fine, en la enketo oni citas eldiron de W.M.A. de Smet kiu asertas ke Lapenna suferis de paranoja kaj persekutiĝo. Tio estas komplete erara diagnozo. Lapenna neniam timis stultajn, personajn atakojn, sed li suspektis ke la politika neŭtraleco de UEA estos minacata de personoj kiuj estis influataj de la komunista ideologio senkonsidere de la fakto ke ĝuste komunistaj ŝtatoj atakis kaj invadis Ĉeĥoslovakion kelkajn malmultajn jarojn antaŭe. En sia libro ”The Captive Mind” la ĵus mortinta litova-pola aŭtoro Czeslaw Milosz (1911-2004, li forlasis Pollandon samtempe kiam Lapenna forlasis Jugoslavion) sin demandis kiel inteligentaj homoj en libera mondo povas esti allogitaj per la sirena kanto de totalisma reĝimo.

 

Ĉiuokaze, kiam Lapenna estis rezoluta daŭre defendi la neŭtralecon de UEA, ”iom heterogena rondo”, laŭ la vortoj de Ulrich Lins, la komitatanoj el orienta Eŭropo kaj aktivuloj laŭmode maldekstremaj elpensis agadplanon por malsukcesigi la reelekton de Lapenna kiel prezidanto de la Asocio. Fronte al tia manovro Lapenna, sincera kaj respondeca homo, retiriĝis kiel kandidato kaj forlasis UEA (sed NE la Esperanto-Movadon), sed tiun sintenon oni ne povas karakterizi kiel paranojon.

 

Kaj finfine Lapenna pravis. Post lia demisio en 1974 UEA devojiĝis ĉiam plu de sia ĝistiama neŭtraleco. (Mi mem dufoje en la kolumnoj de “Esperanto” akre protestis kontraŭ tiu deflankiĝo.) Kulmine, en decembro 1987, simbole en la sama monato kiam mortis Lapenna, la tiama UEA fiere anoncis ke ĝi subskribis interkonsenton pri kunlaboro kun la Monda Pac-Konsilio, unu el la instrumentoj de la eksterlanda politiko de Sovetunio (kiel atestas Ulrich Lins en ”La danĝera lingvo”). Per tiu interkonsento la gvidantoj de UEA ne nur perfidis la Statuton de nia Asocio, sed ili ankaŭ montris sin nekredeble naivaj kaj miopaj, ĉar malpli ol du jarojn poste la komunistaj reĝimoj en orienta Eŭropo disfalis kaj kun ili la tiel nomata Pac-Konsilio.

 

Eskil Svane*

Francio     

 

* Diplomato en pluraj landoj kaj ĉe UN