La Fundamenta
Principaro de Informado pri la Internacia Lingvo, konata poste kiel
Principaro de Frostavallen, estis akceptita de la reprezentantoj de la Landaj
Informaj
Fakoj de UEA en Frostavallen, Svedio, la 30-an de julio 1956. Por memorigi la
30-
jaran datrevenon de tiu grava dokumento kaj por helpi al Informado pri
Esperanto
antaŭ kaj dum la Jubilea Jaro, ICNEM decidis reeldoni ĝin kun kelkaj
klarigoj.
La kunveno de la Informaj Fakoj (IF) okazis en la kadro de unu el la tiamaj
altnivelaj
kaj tre popularaj Svedaj Someraj Semajnoj (SSS) en moderna konferencejo
situanta
en arbara regiono apud lageto. La demando pri informado estis pritraktita
surbaze de
tezoj, jam antaŭe verkitaj kaj distribuitaj de la subskribinto, tiutempe
ĝenerala
sekretario de UEA ŝarghita ankaŭ pri informado. La diskuton
partoprenis 80
personoj el 15 landoj. La tezoj, iom kompletigitaj rezulte de la diskutoj,
estis
unuanime akceptitaj kiel bazaj kaj gvidaj principoj por la tuta informa laboro
de la
Esperanto-Movado, unuavice de la informa aparato de UEA.
Agante laŭ la Principaro de Frostavallen, la IF kaj la tuta informa
aparato de UEA
plibonigadis de jaro al jaro la kvaliton kaj kvanton de la informado pri la
Internacia
Lingvo. Statistikoj pri la rezultoj estis regule publikigataj en la revuo
ESPERANTO kaj
en la Estraraj Raportoj, ĉiam kun kritikaj rimarkoj cele al pliaj bonigoj.
Tio, aldone al
kunvenoj dediĉitaj al informado dum la Universalaj Kongresoj, estis
instrua kaj
instiga por ĉiuj, kiuj aktivis en tiu branĉo de la tiutempaj
multflankaj agadoj de
UEA. Por doni almenaŭ palan bildon pri la amplekso de la laboro sur tiu
kampo, estu
menciite, ke en 1963 - la lasta jaro, en kiu la subskribinto respondecis pri
informado -
la IF de UEA havis 148 kunlaborantojn en 39 landoj, kaj en tiu jaro, laŭ
la respondoj
al demandaro ricevitaj el 30 landoj, aperis 3908 nacilingvaj artikoloj kaj
10688
informoj pri Esperanto; okazis 826 publikaj prelegoj kun 53000 ĉeestantoj,
kaj 774
radiaj aŭ televidaj elsendoj; estis aranĝitaj 184 ekspozicioj, kiujn
vizitis 39000
personoj; preskaŭ 370.000 afiŝoj, flugfolioj, broŝuroj k.s.
informaj materialoj estis
distribuitaj (ESPERANTO, n-ro 7-8/1964). Laŭ la samaj principoj UEA agis
ĝis la
mezo de 1974.
Bedaŭrinde, nuntempe la informa aparato de UEA, same kiel la iama Centro
de
Esploro kaj Dokumentado (CED), el kiu ĝi ĉerpis faktojn kaj
argumentojn, ne plu
ekzistas. Tial multaj punktoj de la Principaro de Frostavallen ne plu estas
realigeblaj.
Tamen, la landaj, lokaj kaj fakaj Esperanto-organizaĵoj, kiel ankaŭ
unuopuloj
aktivantaj sur la kampo de informado, povus kaj devus atenti almenaŭ al la
principoj
entenataj en la punktoj 11-20, tute speciale al sekcio VI rilatanta al kvalito.
La
subskribinto prilaboris la Principaron en 16 artikoloj aperintaj en la revuo
ESPERANTO inter 1970 kaj 1973. En 1974 la IF
de UEA publikigis ilin en broŝuro
sub titolo "Por pli Efika Informado", kiu verŝajne ankoraŭ
estas mendebla de UEA.
Nun, sur la sojlo de la Jubilea Esperanto-Jaro, oni daŭre memoru, ke pli
bone estas
tute ne informadi pri Esperanto, ol faradi tion fuŝe.
Ivo Lapenna
Akceptita en la kunveno de la reprezentantoj de la
Informaj Fakoj
en Frostavallen, Svedio, la 30-an de julio 1956
celo - nuna stato - organizo - funkcioj
- metodoj - kvalito - konstanteco
kaj kampanjoj - medioj atingotaj - konkludo
1. Tri
branĉoj de aktivadoj: informado; instruado; praktika utiligo. Nur
paralela, bone
studita kaj celkonscia agado sur la tri kampoj povas doni kontentigajn
rezultojn kun
daŭra valoro.
2. La celo de
la informado: a) diskonigi la Internacian Lingvon kaj chion kio estas kreita
en ĝi aŭ pere de ĝi; b) detrui la antaŭjuĝojn, precipe
en la ŝlosilaj pozicioj de
la kulturo kaj de la publika vivo; c) instigi al lernado de la lingvo kaj
altiri novajn
adeptojn al la Movado.
3. Fondiĝo: UEA refondis sian
propagandan fakon en Bournemouth (1949),
transformis ĝin en Informan Fakon (IF) en Parizo (1950) kun Kongresa
Gazetara
Servo (1950) kaj Kongresa Gazetara Servo (1950). Sekvis reorganizado aŭ
organizado de la landaj Informaj Fakoj.
4. Rezultoj:
Ĉiujare, krom por 1954, estis publikigataj la rezultoj de informado en
mondaj kadroj en "Esperanto". Ili montras kontentigan progreson, sed
ankaŭ
bezonon pri plua ampleksigo kaj kvalita plibonigo.
5. Informa
Fako de UEA (gvidata de la Ĝenerala Sekretario):
a) Gazetara Servo: 1) Bulteno kun novaĵoj (en
Esperanto por la landaj IF; en la angla
kaj franca por la grandaj presagentejoj kaj por la ĉefaj gazetoj en landoj
sen
movado); 2) Fotoservo; 3) Artikola Servo; 4) Radio- Servo; 5) se eble, Televida
Servo.
b) Kongresa Gazetara Servo: 1) Bulteno kun novaĵoj
en Esperanto kaj nacilingve; 2)
Fotoservo; 3) Artikola Servo; 4) Radio-Servo; 5) se eble, Televida Servo.
c) Ekspozicioj: 1) Organizado de la Universala Ekspozicio
en diversaj landoj kaj
konstanta kompletigado de la materialoj; 2) sugestoj rilate organizon de aliaj
ekspozicioj laŭ la modelo de la universala.
ch) Afiŝoj kaj flugfolioj: Prizorgado de tekstoj kaj
taŭgaj desegnaĵoj; eventuale
eldonado en diversaj okazoj kun internacia karaktero.
d) Filmoj, Radio, Televido: Sugestoj al landaj IF pri
utiligo de tiuj rimedoj.
e) Prelegvojaĝoj: Organizo pere de la landaj asocioj
kaj vasta utiligo por informado
pere de gazetoj, radio, afiŝoj k.s. laŭ la cirkonstancoj.
f) Gazetaraj Konferencoj: Utiligo de ĉiu pli grava
evento por aranĝo de gazetaraj
konferencoj.
6. Landaj IF
(gvidataj de malgranda komitato aŭ de komisiito): Organizi la samajn
branĉojn laŭ la modelo de la IF de UEA.
7. Lokaj IF
(gvidataj de komisiito aŭ malgranda komitato): Organizo laŭ la modelo
de
la landa IF kun adapto al la lokaj cirkonstancoj).
8. IF de UEA: a) Harmoniigo de la
tuta laboro; b) rekta informado al internaciaj
instancoj kaj en regionoj sen movado; c) konsiloj kaj helpo per liverado de
informoj,
artikoloj kaj materialoj al la landaj IF kaj al la rektaj kunlaborantoj en
landoj sen
movado.
9. Landaj IF:
a) Realigo de la sugestoj de la IF de UEA; b) organizo de la informado
sur siaj teritorioj; rekta informado al tutlandaj instancoj; c) konsiloj kaj helpo
al la
lokaj IF per liverado de artikoloj, novaĵoj, flugfolioj, afiŝoj kaj
aliaj materialoj.
10. Lokaj IF:
a) Realigo de la konsiloj de la landaj IF; b) rekta informado al la loka kaj
regiona publiko.
11. Diversaj
eblecoj: a) Artikoloj; b) Mallongaj informoj (nepre objektivaj); c) Publikaj
prelegoj por ĝenerala publiko; ĉ) Prelegoj en specialaj medioj
(sciencaj institucioj,
literaturaj societoj, sindikatoj, studentaj kluboj, diversaj asocioj ktp.); d)
Radioprelegoj kaj informoj; e) Afiŝoj; f) Flugfolioj; g) Sloganoj; ĝ)
Ekspozicioj; h)
Filmoj; ĥ) Varbado de Apogantoj de UEA; i) aliaj eblecoj laŭ la
landaj aŭ lokaj
cirkonstancoj.
12. Nur
intensa utiligado de ĉiuj eblecoj paralele efikas pozitive.
13.
Ĉefaj eraroj:
a) Nomi la lingvon
artefarita, helpa, verda k.s.; oni ĉiam nomu ĝin aŭ la
Internacia
Lingvo aŭ Esperanto;
b) superflue menciadi diversajn projektojn de komuna
lingvo;
c) ne distingi nete inter Esperanto kiel vivanta lingvo
kaj tiuj projektoj, se la
cirkonstancoj devigas paroli pri ili;
ĉ) uzi en nacilingvaj tekstoj esperantajn esprimojn,
ekz. "samideano", "Majstro",
"verdstelanoj" k.s.;
d) skribi pri Esperanto en nekorekta nacia lingvo;
e) nomadi la
informadon pri Esperanto "propagando";
f) doni al la
Esperanto-Movado sektecan karakteron (tro multe da steloj kaj flagoj,
kantado de la himno kaj aliaj kantoj en nekonvenaj tempo kaj loko,
strangaĵoj en
la vestoj dum kongresoj kaj aliaj publikaj kunvenoj k.s.). La eraroj en la informado
malproksimigas de Esperanto dekmilojn da personoj kaj kaŭzis fortan
kompromitiĝon de la movado en multaj medioj.
14. Por
altigi la kvaliton estas necese akcenti ĉion, kio montras la kulturan kaj
praktikan valorojn de la lingvo; literaturo, sciencaj verkoj, ISU, Belartaj
Konkursoj,
delegita reto, precipe helpo dum vojaĝoj kaj en profesia laboro. La digno
de ĉiuj
publikaj aranĝoj spegulu la respekton, kiun la esperantistoj mem havas por
la
Internacia Lingvo.
15.
Konstanteco: La informado devas esti konstanta dum la jaro, por ke la publiko
senĉese konsciu pri la ekzistado kaj funkciado de Esperanto.
16.
Kampanjoj: Specialaj kampanjoj, kun utiligo de ĉiuj metodoj, devas esti
farataj
antaŭ la komenciĝo de la kursoj, okaze de kongresoj, je la
Zamenhof-tago kaj
ĉiam kiam por tio prezentiĝas taŭga okazo.
17. Ĝenerala informado:
Ĝi estas direktita al la larĝa publiko kaj havas la celon krei
ĝeneralan favoran agordon.
18. Speciala
informado: Ĝi estas direktita al specialaj medioj, kies interesoj
transiras
la limojn de iliaj naciaj lingvoj (sciencistoj, diversaj fakuloj, komercistoj,
membroj kaj
adeptoj de internaciaj organizaĵoj kaj movadoj) kun precipa atento al la
junularo kaj la studentoj.
19. La esperantistoj
mem estu pli forte konvinkitaj pri la praveco de la propra afero kaj
pli kuraĝe argumentu kontraŭ la eraraj prezentoj. Ĉiu
esperantisto konstante
klopodu larĝigi kaj profundigi sian lingvan scion. Ĉiu esperantisto
ĉiam portu la
Esperantan insignon (ne multajn, sed unu). En fakaj aŭ specialigitaj
organizaĵoj la
esperantistoj levu sian voĉon. La informado estu ĉiam adaptita al la
medio, en kiu
oni faras ĝin, kaj venu prefere de tiu medio mem.
20. Ĉiuj
branĉoj de informado estu egale atentataj kaj paralele aplikataj. La
maniero
de informado varias de unu lando al la alia kaj de unu medio al la alia. Sekve,
tiuj
ĉi bazaj principoj estu aplikataj kun elasteco kaj kun konsidero de la
apartaj
cirkonstancoj.
21. La tuta
agado, paralela kaj harmonie kunordigita en la tuta mondo, havu daŭre la
celon diskonigi la lingvon, instigi al lernado kaj praktika aplikado de
Esperanto, venki
la ŝlosilajn poziciojn en la kultura vivo kaj definitive favorigi la
publikan opinion al
Esperanto.