Ivo Lapenna

Parto 1

 

El ”Horizonto”, n-ro 2, 1980

 

«MARKSISMA-LENINISMA» LIBRO PRI

SOCIPOLlTIKAJ  ASPEKTOJ  DE  LA  ESPERANTO-MOVADO AŬ

PSEŬDOSCIENCA  PARTlPOlTlKA  KONCEPTO  PR  LA  INTERNACIA  LINGVO


En 1978 Hungara Esperanto-Asocio el­donis libron, kiu meritas ne mallongan recenzon, sed iom pli ampleksan pritrak­ton. Temas pri Socipolitikaj Aspektoj de la Esperanto-Movado, redaktita de Detlev Blanke, la ĉefa "ideologo» de la unutendenca kaj unudirekta partipolitika alo de la nuntempa Esperanto-Movado, senre­ziste esprimiĝanta kaj aganta en la nun­tempa UEA.

La 228-paĝa libro konsistas el Enkon­duko, verkita de la redaktinto, kaj tri partoj: Historio, Ideaj Fontoj, Perspekti­voj.

En la unua parto troviĝas artikoloj de A. Rátkai pri "Socialismaj Teorioj kaj la Internacia Laborista Asocio pri la Univer­sala Lingvo», S. N. Podkaminer: "Lenin kaj Esperanto», D. Blanke: «La Interna­cio de Proleta Esperantistaro (IPE)» kaj «Pri la Kontribuo de la Laboristaj Espe­rantistoj por la Evoluo de la Germana-Soveta Amikeco en la Tempo de la Res­publiko de Weimar», fine U. Lins: «Esperanto dum la Tria Regno». La dua parto enhavas artikolojn de E. K. Drezen: «Za­menhof», A. Rátkai: «La Internacilingva Movado kiel Kreinto de la Internacia Lingvo», kaj plian fojon D. Blanke: "Pri la 'Interna Ideo' de Esperanto». Du artikoloj - unu de M. L Isajev ”Pri Bazaj Metodologiaj Problemoj de Interlingvisti­ko”, la alia de S. N. Podkaminer pri «So­cialismo kaj Internacia Lingvo» - konsis­tigas la trian parton. Preskaŭ ĉiuj men­ciitaj tekstoj estis publikigitaj pli frue ĉu kun identa, ĉu kun simila enhavo. Sekve, la libro prezentiĝas pli kiel kolekto de jam aperintaj artikoloj, ol kiel unueca verko prilumanta diversajn aspektojn de la sama demando per kunordigitaj origi­nalaj studoj, kiel kredigas la titolo.

En sia Enkonduko la redaktinto infor­mas, ke «evidente la aŭtoroj de la studoj ĝenerale klopodis bazigi sin sur postmili­taj vidpunktoj de la historia materiismo, de marksismo-leninismo, sed ke «tio ne validas por la verkaĵo de Ulrich Lins» (p. 6). Evidente, almenaŭ Drezen ne povis sin bazi sur la "postmilitaj vidpunktoj de la historia materiismo» (cetere kiu el tiuj vidpunktoj?), ĉar li verkis sian artikolon longe antaŭ la milito kaj, krome, en tiu tempo la oficiala soveta doktrino ne estis nomata «marksismo-leninismo», sed mark­sismo-leninismo-stalinismo. Senkonsidere al tiu eraro, relative sensignifa kompare kun la abundo da multe pli gravaj, estas klare, ke la libro pretendas esti scienca verko bazita sur la soveta varianto de marksismo-leninismo. Leninisma ĝi eble estas, marksisma tre dubinde, scienca verko certe ne.

 

 

POR KE VERKO ESTU SCIENCA NE SUFIĈAS NOMI ĜIN TIA

Por science pritrakti kiun ajn deman­don antaŭ ĉio estas necese akiri maksimuman scion pri la koncernaj faktoj kaj honeste prezenti ilin. Nur post tio povas sekvi analizoj kaj sintezoj, eltrovo de la leĝoj, kiuj regas la ekzamenatan fenome­non, ĉu en la naturo, ĉu en la socio, en ligo kun aliaj fenomenoj kaj kiel parton de dinamisma evoluprocezo, ne kiel sta­tikan staton. Siavice tio postulas grandan ĝeneralan erudicion kaj specialajn scien­cajn kvalifikojn. Grandega, fakte kontraŭscienca eraro estas agi inverse: unue arbitre formi propran opinion kaj poste au inventi «faktojn», au serĉi tiujn faktojn, kiuj apogas ĝin el1asante aŭ igno­rante ĉiujn aliajn. Por uzi la plej mildan esprimon, tion oni nomas prejudico. Eble neniu socia fenomeno renkontis kaj plu renkontas tiom da prejudicoj, kiel la In­ternacia Lingvo (Esperanto). Ne nur ekster la Esperanto-Movado, sed bedaŭrinde ankaŭ interne de ĝi, kiel evidenti­ĝas la pritraktata libro, malgraŭ bonegaj verkoj, el kiuj eĉ D. Blanke, sendube la plej inteligenta el la “ideologoj”, sur p. 7 aparte mencias la «valoregan» Esperanto en Perspektivo: Faktoj kaj Analizoj pri la Internacia Lingvo (Esperanto).

Rilate la faktojn ekzistas pluraj eble­coj. Se al aŭtoro mankas amaso da elementaj scioj, oni prave nomas lin igno­ranto; se en lia verko troviĝas nur kelkaj eraroj pri faktoj, precipe se ili ne estas decidaj por la konkludoj (eĉ en la plej rigoran sciencan verkon tiaj povas enste­liĝi), estas lojale paroli nur pri malĝusta­ĵoj; sed se iu intence ellasas konatajn faktojn aŭ konscie misprezentas ilin, la sola adekvata kvalifiko estas: falsaĵo. Kvankam en la analizata libro troviĝas ankaŭ kelkaj interesaj novaj informoj - ekzemple en la artikolo de Podkami­ner pri la rilato de Lenin kaj de Krup­skaja (edzino de Lenin) al Esperanto - tamen la tri kategorioj - ignoradoj, mal­ĝustaĵoj,  falsaĵoj - pli ol abundas kaj kompletigas unuj la aliajn. Jen nur kelkaj el ili por montri ilian karakteron:

Estas falsaĵo publikigi la artikolon de E. K. Drezen pri Zamenhof kaj ne diri unusolan vorton pri la fakto, ke li estis mortpafita en 1937 de la servopretaj ekzekutistoj de la soveta reĝimo kaj ke similan sorton havis tre multaj sovetaj espe­rantistoj malgraŭ ilia humila kliniĝado antaŭ la oficiala soveta linio, dum centoj, eble eĉ miloj da aliaj pereis pro la sufe­rigaj punlaboroj en la siberiaj koncen­trejoj. Laŭ U. Lins, eĉ en GDR oni «foje parolis pri 2.000 mortintoj» (EeP, p. 723), kion D. Blanke ne povas ne scii. Ne estas surprize, ke U. Lins, kiu pli frue aŭdacis honeste prezenti la veron pri la perseku­toj de esperantistoj en Soveta Unio, ne povas esti rigardata de D. Blanke kiel «marksisto-leninisto», kion, por ĉiu okazo, necesis eksplicite mencii en la Enkondu­ko.. Surprize estas, ke U. Lins konsentis pri la publikigo de sia studo rilatanta al la persekutoj en la nazia Tria Regno, sed permesis, ke en la libro estu komplete ellasita lia studo pri la persekutoj en So­veta Unio, tempe paralelaj, karaktere samspecaj kaj laŭ la sekvoj eĉ pli kruelaj kaj hontindaj koncerne la esperantistojn (mi intence tuŝas nur la «Esperanto-as­pekton»), ol tiuj de la hitlera reĝimo. Tiu ellaso estas plia falsaĵo, kiun ne povas pravigi la noto en la fino, ke pliaj detaloj pri la sama temaro troviĝas en EeP p-o j 697-747.

Estas strange, ke U. Lins publikigis en la libro la koncizigitan version de sia artikolo, aperintan en 1968 en n-ro 96 de Sen­nacieca Revuo, anstataŭ publikigi la kom­pletigitan finan tekston pri la persekutoj sub nazismo, aperintan en 1974 kiel ĉap. 21.3 de EeP. Tial eĉ en lia artikolo troviĝas malĝustaĵoj. Ekzemple, li aser­tas, ke komence de la jaro 1940 en Jugos­lavio oni skribis memkritikon pri la «ŝafa» neŭtraleco de la internacia movado rilate nacisocialismon kaj li citas parton de artikolo de J. Grandja en La 5uda 5telo n-ro 9/1940. U. Lins komentas: ”5ed tiaj saĝaj vortoj venis malfrue, kiam la deci­daj jaroj de la batalo inter faŝismo kaj Esperanto estis jam pasintaj (p-oj 103-104)”. Tio implicas, ke eĉ en Jugoslavio nur en 1940 oni komprenis la kontraŭho­mecan kaj tial ankaŭ kantraŭ-esperantan karakteron de nacisocialismo. Efektive jam antaŭ ol mi fariĝis prezidanto de Jugoslavia Esperanta-Ligo (JEL) en 1937 kaj samtempe, pro diversaj kaŭzoj ne menciindaj ĉi tie, fakta redaktora de La Suda Stelo, ni en Jugoslavio, same kiel sinceraj esperantistoj en Pollando, ener­gie kantraŭstaris nazismon-faŝismon kiel ideologion malamikan al homeco kaj al Esperanto. En unu artikolo post la alia mi mem kaj la tiamaj kunlabarantoj «avertis en LSS kontraŭ la kliniĝo de la gvidantoj de la Esperanto-Movado en la faŝismaj landoj kaj kontraŭ la pasiveco de UEA kaj IEL antaŭ faŝismo» U.  Lins en EeP, p. 711, diference de U. Lins en la pritraktata libro). Dum la landa kongreso en Zagreb (1937) mi faris paroladon en kiu mi plian fojon eksplikis la tuthoman valoron de Esperanto, emfazis ĝian internacie solidarigan rolon kaj levis mian voĉon kontraŭ ĉiuj diktatorecaj kaj tota­lecaj, naciismaj kaj faŝismaj reĝimoj. Kiel verŝajne rememoras almenaŭ iuj el la ankoraŭ vivantaj tiamaj 500 kongresa­noj, preskaŭ ĉiun penson sekvis tondra aprobo. Kaj tio okazis ne en iu demo­krata lando post la faligo de la naciis­maj-rasismaj reĝimoj , sed en duonfaŝis­ma Jugoslavio en la tempo, kiam hitle­rismo estis ĉe la pinta de potenca kaj al multaj ŝajnis nevenkebla. Same mi agis dum la UK en Londono (1938), kiam mi fariĝis estrarano de IEL, kaj dum la UK en Bern (1939). En ambaŭ kazoj ]a gran­dega plimulto de la kongresanoj forte apogis la esprimitajn kontraŭnaziajn ideojn.

Ne estas, do, ĝusta la aserto, ke la tuta antaŭmilita neŭtrala movado estis senkolore kaj indiferente neŭtrala (p-oj 116-­117), t.e. pasive neŭtrala, ĉar almenaŭ Ju­goslavia Esperanto-Ligo (aliĝinta asocio de IEL kaj, post la kunfandiĝo en 1948, de UEA) jam ekde la mezo de la tridekaj jaroj agis laŭ la principo de aktiva neŭ­traleco, konforma al la humaneca neŭtra­le-homa karaktero de Esperanto, dum mi mem kiel komitatano A kaj estrarano de IEL klare esprimis la saman starpunkton dum la inaŭguraj solenaĵoj de du universalaj kongresoj de Esperanto.

Estas vero, ke dum la postmilita UK en Bern (1947) la Komitato per 9:7 voĉo rifuzis nomi la militon de hitlera Germanio «atakmilito (p. 116), sed U. Lins prisi­lentas, ke temis pri mia propono kondam­ni la hitleran atakmiliton. Ne estas ĝusta la aserto, ke la Tria Laborkunsido de tiu Kongreso ”per grandega plimulto malak­ceptis projekton de rezolucio proponita de la landaj asocioj en Bulgario, Jugos­lavio, Rumanio, Aŭstrio, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Palestino kaj Polio” (p. 116), ĉar la projekto estis rifuzita per proksimume du trionoj kontraŭ unu triono de la ĉeestantoj en la plenŝtopita salanego, kion oni ne povas nomi «grandega plimulto». Tiu projekto de rezolucio kon­damnis «kun profunda indigno la sennombrajn terurajn naziajn kaj faŝistajn krimojn», kies viktimoj estis ankaŭ mul­taj esperantistoj inkluzive membroj de la familio Zamenhof. Ĝi estis iniciatita kaj verkita de mi, kion plian fojon la aŭtoro de la artikolo aŭ ignoras aŭ prisilentas. Pretere dirite, ĝi estas la sola pu­blika protesto farita en formo de rezolu­cio en la postmilita historio de la mova­do. Laŭ mia scio, eĉ ne GEA iam per klara decido kondamnis la naziajn kri­mojn. Fine, estas prisilentita la fakto ke post tiuj du «malsukcesoj» - se hontin­daj, do por la plimulto, certe ne por la malplimulto kaj la proponinto - la Ko­mitato akceptis mian proponon pri kompletigo de art. 4 en la Statuto de la nova UEA per la klauzo pri la respekto de la homaj rajtoj kiel esenca kondiĉo por la laboro de la Asocio. Per tio UEA formale rekonis la decidan gravecon de la respekt­o de la homaj rajtoj ĉie en la mondo ne sole por efika poresperanta laboro gene­rale, sed ankaŭ por sia ekzisto kiel sendependa internacia organizaĵo kun pro­praj personeco kaj fizionomio. Alivorte, tio transformis la antaŭan pasivan neŭt­ralecon en aktivan, strikte observatan ĝis la eventoj de Hamburgo meze de 1974. Tiu demando estas detale prilaborita en Esperanto en Perspektivo, p-oj 553-561.

Miaj elpaŝoj en Bern (1947) kaj post Bern troviĝis kaj plu troviĝas sur la sama principa linio daŭre manifestata, teorie prilaborata kaj senĉese praktikata ekde niaj plej fruaj jaroj de poresperantaj agadoj ĝis la nuna momento. Tiel estos ankaŭ en la estonteco.



PRISILENTOJ  LIGE  KUN  NEŬTRALECO

Kial necesis prisilenti tiujn kaj mult­ajn aliajn koneksajn faktojn, se ne por provi «malfortigi» - per forigo de la ”kontraŭpezo” - mian antaŭhamburgan kaj posthamburgan reziston al partipoli­tika ekkapero de UEA, kaj mian nuntem­pan «avertadon kontraŭ la kliniĝo de la gvidantoj de la Esperanto-Movado» en la landoj de la soveta bloko antaŭ la oficiala soveta doktrino, «kontraŭ la pasiveco de UEA» rilate la partipolitikajn agadojn de la blokaj oficialuloj en UEA kaj la perse­kutadoj de lojalaj esperantistoj en kelkaj tiuj ŝtatoj. Mi intence uzis la esprimojn de U. Lins pri la «kliniĝo antaŭ faŝismo» kaj «pasiveco», ĉar mi fidas, ke iam, eble eĉ en la proksima estonteco, iu objektiva historiisto prave atakos la esence iden­tan senvertebran kliniĝon de la nuna gvi­dantaro de UEA antaŭ sovetismo, ripro­os la defetisman pasivecon de la nuna nembraro de UEA kaj kun fiero notos la pravecon de nia nuna voĉo de rezisto kont­raŭ tiu bedaŭrinda stato, same kiel U. Lins notis la «honorindan ekzemplon» de la Jugoslavia Esperanto-Movado kaj la pravecon de nia antaŭmilita sinteno rilat­e nazismon kaj faŝismon (EeP, p. 713).

En ligo kun tio ankoraŭ iom pri de­mando jam abunde pritraktita kaj en EeP, kaj en Hamburgo en Retrospektivo kaj en Horizonto: la neŭtraleco.

Estas konate, ke siatempe sufiĉe mult­aj esperantistoj rezignis partopreni la UK en Köln (1933) pro la nazia reĝimo. Apenaŭ necesas diri, ke ankaŭ mi ne ĉees­is. U. Lins nun memorigas, ke Heroldo, iam redaktata de T. Jung, kuraĝigis la aliĝadon, ĉar «la situacio en Germanio estas pli trankvila kaj pli sekura ol an­taŭe». Post la Kongreso la sama Heroldo skribis: «Parte ili sukcesis, la subfosantoj, ĉar venis ne tiom da kongresanoj kiom ni rajtis atendi» (p .87). Komprene­le, «la subfosantoj» estis tiuj sinceraj esperantistoj, kiuj kontraŭis la okazigon de universala kongreso en nazia German­io. Pretere dirite, oni komparu la tiaman sintenon de Heroldo redaktata de T. Jung kun la aktuala sinteno de Herol­do redaktata de A. Fighiera-Sikorska kaj oni facile konstatos frapajn paralelojn. Por esti justaj necesas diri, ke poste T. Jung ŝanĝis sian starpunkton kaj espe­reble la nuna redaktorino de Heroldo iam ŝanĝos la sian.

Pli grava ol la «kliniĝa» skribado de Heroldo estis la samdirektiĝo (Gleichschaltung) de Germana Esperanto-Asocio (GEA) kaj la fina likvido de tiu «merit­plena asocio kun longa tradicio» la 15-an de julio 1936 malgraŭ ĉiuj hontindaj fla­tadoj al nazismo kaj ĉiuspecaj humiliĝoj, inkluzive la forigon de la principo de neŭ­traleco el la Statuto. U. Lins skribas pri tio:

 

«En la Statuto, kiu ekvalidis la 20-an de aŭgusto /1933/, malaperis la indikoj pri neŭtraleco; Behrendt komunikis la novan devizon: 'Per Esperanto por Germanio!' Konstatante, ke nova trankvileco kaj nova bonfarto 'nun regas en Germanujo dank' al la grandioza, admirinda laboro de nia kanceliero kaj gvidanto Adolf Hitler, kiun ĉiu nacie sentanta gemano devas admi­ri, eĉ adori´, la kongresraporto optimisme notis: 'Nun ĉiuj zorgoj foriĝis, ĉar Ger­mana Esperanto-Asocio efektivigis sian Gleichschaltung'. Sed tre baldaŭ montri­ĝis, ke tiaj revoj estis malpravaj ... »

Aliloke en la sama artikolo li konsta­tas, ke GEA fine «perfidis preskaŭ ĉion, kio oni generale konsideris idea enhavo de la Internacia Lingvo» (p. 94) kaj li aprobe eĉ citas miajn vortojn: «Unu el la plej malhelaj makuloj en la tuta histo­rio de la Esperanto-Movado» (p. 89). Lins starigas la demandon: «Kiel povis okazi, ke GEA, LA NEŬTRALA GEA / emfazite en la originalo / iris tiun vojon - la vojon de kunlaboro kun profunde malhumana reĝimo?» (p. 94). Unu el la respondoj es­tas, ke la tiama, pasiva <<neŭltraleco ne distingis klare tiujn movadojn politikajn, kiuj portis en si trajtojn parencajn kun la t.n. Esperanto-spirito, disde tiuj, kies ideo estis kontraŭa al interzacia pensma­niero kaj kies venko signifus malaperon de la bazaj premisoj por fruktodona poresperanta agado» (p. 95).

Konsentite . .Absolute ĝuste en rilato al tiu relative malproksima pasinteco, facile kaj sendanĝere kritikebla kelkajn jarde­kojn post la faligo de hitlerismo. Sed kio pri la alia el inter ”la plej malhelaj ma­kuloj”: la persekutoj kaj mortigoj de es­perantistoj en «socialisma» Soveta Unio, kies unupartia totaleca sistemo restis esence sama? Kio pri la nuntempaj genu­fleksadoj antaŭ la oficiala sovetisma ”marksisma-leninisma” doktrino? Estas korekte indigniĝi - eĉ se tro malfrue -  pro la siatempa forigo de «la indikoj pri neŭtraleco» el la Statuto de la antaŭe neŭtrala GEA, sed kio pri la nuntempa forigo de la principo de neŭtraleco kaj pri la ne nur neneŭtralecaj, sed kontraŭneŭtralecaj agadoj de la iam fakte "meritplenaj asocioj kun longaj tradicioj” en Ĉeĥoslovakio, Pollando, Bulgario, Hunga­rio kaj tiu parto de Germanio, kiu nun estas GDR kaj en kiu, ekde la tempo an­taŭ Hitler, neniam plu povis esti organi­zita neŭtrala, sendependa Esperanto-Or­ganizajo? Kial ne indigniĝi pro la fakto, ke en Sovetio tia organizajo neniam ek­zistis? Fine kaj ĉefe, kial ne sole profunde indigniĝi, sed ankaŭ firme kaj laŭte pro­testi, kiel ni faras, aŭ almenaŭ silente plori, kiel, espereble, multaj faras, pro la forigo de la principo de neŭtraleco el la nova Statuto de UEA sub la premo de la partie fidindaj kaj nomitaj «gvidantoj» en la malneŭtralaj Esperanto-organizajoj kaj -instancoj, aliĝintaj asocioj de UEA, kun la helpo de la «kunvojaĝantoj» kaj la ”sukcesa pilotado” de la nuna prezidanto de UEA, kiel montrite en Horizonto, n-ro 1/80, p-oj 1-7. Per tio UEA, same kiel sia­tempe GEA, «perfidas preskaŭ ĉion, kion oni ĝenerale konsideris idea enhavo de la Internacia Lingvo» por uzi ankoraŭfoje la ĝustajn vortojn de U. Lins (p. 94). La granda diferenco estas, ke tiam temis nur pri unu landa organizajo, dum nun temas pri tuta aro da asocioj aliĝintaj al UEA kaj, eĉ multe pli grave, pri Universala Esperanto-Asocio mem.

Se la antaŭmilita pasiva neŭraleco ne distingis inter ideologioj kaj politikaj sistemoj parencaj al idearo ligita al Espe­ranto, disde ideologioj kaj politikaj sistemoj kontraŭaj al internacia pensmaniero (v. supre), kio certagrade povas pravigi la siatempan perfidon de GEA, la teorie prilaborita kaj longe praktikata aktiva neŭtraleco ja klare distingas inter la du, kaj tial senigas la nunan perfidon de kia ajn pravigo. Ĝi estas tutsimple senrezista kapitulaco antaŭ «profunde malhumana reĝimo», kiu ekzekutis kaj mortigis mini­mume 25 milionojn da siaj civitanoj, in­kluzive esperantistojn kaj amason da ko­munistoj kaj diverstendecaj socialistoj, kaj kies prizonoj, karceroj kaj gulagoj (koncentrejoj) plu plenas je liberecamaj homoj. Al la «plej malhelaj makuloj en la tuta historio de la Esperanto-Movado» aldoniĝas plia, la plej nigra, ĉar ĝi eten­diĝas al la tuta UEA.

Kompatindaj Zamenhof, Hodler, Privat kaj centoj da aliaj! Se ili reviviĝus, ili bruligus ĉion, kion ili kontribuis al la grandioza verko de la tuta esperantistaro kaj revenus en siajn tombojn por ripozi en paco. Mi mem iam postsekvos ilin, sed espereble ne antaŭ ol mi sukcesos en ilia nomo kaj en mia propra fini la senmaskigadon de la perfido, veki la dormantojn kaj eble atingi la revenon de UEA al si mem.



KlON FAKTE INSTRUAS LA HISTORIO?

Por kompletigi la bildon estu menciite, ke D. Blanke donas jenan instruon, kiu, laŭ  li, sekvas el la historio de la Internacio de Proleta Esperantistaro (IPE):

«Se la koncepto de politika neŭtraleco estas sterile komprenata, ĝi ne povas savi siajn defendantojn antaŭ pereo aŭ kom­promitiĝo» (p. 60).

Tiu aserto estas falsa konkludo de fal­saj premisoj en lia artikolo kaj aliloke en la libro: kvankam IPE kaj ĝiaj gvidantoj komprenis la politikan neŭtralecon nek «sterile» nek nesterile, sed tute forĵetis ĝin kaj komplete submetiĝis al la tiama soveta «marksisma-leninisma-stalinisma» linio (soveta Gleichshaltung), tio savis ilin nek «antaŭ kompromitiĝo», nek, mal­feliĉe, «antaŭ pereo», fizika pereo en la vera senco de la vorto, kion la libro pri­silentas. Kontraŭe al tiu kredigo de Blanke, je kiu kredeble li mem ne kredas, la historio de IPE - same kiel la historio de Esperanto sub nazismo - instruas ion tute alian, nome ke nenia forĵeto de poli­tika neŭtraleco kaj perfido de la idea as­pekto de Esperanto, nenia, eĉ ne la plej sklaveca samdirektiĝo kaj la plej humiliga adorsterniĝo antaŭ la totalismaj poten­culoj, povas «savi» kion ajn. Male, ĉio ĉi kun certeco kondukas en etikan, intelek­tan, tre ofte ankaŭ fizikan pereon. Mi nur sincere esperas, ke D. Blanke kaj la aliaj «ideologoj» de «marksismo-leninismo» en la nuna UEA (kaj, pli vaste, en la movado ĝenerale) ne havos la saman sorton, kiun havis Drezen, Demidjuk, Sneĵko, Nekra­sov, Varankin, Spiridoviĉ, Kuzmiĉ kaj centoj da aliaj. Se tamen ili fariĝos vik­timoj - kaj tiaj ili povas fariĝi nur pro la objektive solidariga funkcio de la In­ternacia Lingvo - ili verŝajne rememoros tiujn ĉi vortojn. En ĉiu okazo ili sciu an­ticipe, ke mi mem (kaj verŝajne multaj aliaj) tutcerte ne nur indigniĝos, sed an­kaŭ publike montros mian indignon pro iliaj suferoj kaj klopodos ilin helpi, ĉar mi ĉiam solidariĝas kun nekrimaj vikti­moj de nehumanaj politikaj sistemoj, piedpremantaj la homajn rajtojn kaj fun­damentajn liberecojn, precipe se temas pri esperantistoi, inkluzive tiujn, kiuj sin­cere esperis utili al Esperanto en siaj lan­doj eĉ per falsaĵoj kaj personaj atakoj kontraŭ la oponantojn de politika samdi­rektiĝo aŭ «enŝaltiĝo». Ili ankaŭ povas esti certaj, ke, kontraste, multaj el la hodiaŭaj aplaŭdantoj tuj fariĝos laŭtaj renegatoj aŭ kasiĝos en siajn musotruojn por malsolidariĝi kaj tiel eviti ilian sorton.

Plue, estas evidente, ke per la citita falsa konkludo D. Blanke admonas, fakte minacas la esperantistaron en la landoj de la soveta bloko ne fali en la retojn de «sterila neŭtraleco», t.e. eĉ ne de la plej milda formo de politika neŭtraleco, ĉar ĝi kontraŭas al la nuna «marksisma-leni­nisma» koncepto de senideigita Esperanto (pri tio alian fojon). Oni, do, povus aten­di, ke tiaj ĝisostaj kontraŭneŭtralistoj etendos sian kamaradecan manon al ne­neŭtrala laborista SAT kaj vaste malfermos la pordon por ĝia aktivado en la «so­cialismaj» landoj, des pli ke, laŭ la pres­kaŭ nekredeble absurdaj fantaziaĵoj de «marksisto-lenininisto». A. Rátkai, la his­torio de Esperanto «Post 1905 pli kaj pli koneksiĝis kun la historio de la laborista movado» (p. 28) kaj en la «postaj perio­doj ... la laborista esperantista movado definitive likvidis la etburĝajn iluziojn» (p. 171), distinge, verŝajne, de la «grand­burĝaj  fantaziaĵoj de la novaj ideologoj. Kontraŭe al la atendo, la laborista, ne­neŭtrala, sed demokrata SAT, kies celoj kaj rolo estas plurfoje misprezentitaj en la libro (espereble SAT reagos), ne taŭ­gas por la nunaj ideologoj, ĉar ĝia pro­gramo estas «kontraŭa al la historia ne­ceso aŭ nereala kaj fantazia» kaj tial SAT «devas degeneri» (p. 60). Fakte, malgraŭ siaj sendubaj meritoj por Esperanto ekde la fondiĝo en 1921, SAT ne taŭgas kaj ĝi ne rajtas libere agi en la landoj de la bloko, ĉar ĝi estas plurtendenca laborista asocio, demokrate organizita, kaj ĝiaj membraro kaj gvidantaro, precipe post la spertoj kun IPE, ne lasas sin facile trompi. Ankaŭ la revivigo de IPE «fariĝis anakronismo» en la «nunaj historiaj kon­diĉoj», ĉar «multaj idealoj de IPE eniris en la agadon de MEM, fariĝis elementoj en la politiko de la Esperanto-asocioj en socialismaj landoj» (p. 58) kaj - ni aldo­nas - en UEA mem kiel aliĝintaj asocioj. Tial D. Blanke plian fojon rekomendas sekvi la saman politikan linion kaj konsil­as al «ne-SAT-emaj laboristaj asocioj aŭ komunistaj grupoj en nesocialismaj lan­doj», t.e. en landoj ekster la soveta bloko, ”aktivadi lige kun la komunistaj partioj” (p. 59) kaj samtempe «kunlabori» kun la neŭtralaj landaj asocioj kaj kun la neŭt­rala internacia movado (p. 60). Alivorte, eĉ pli intensa penetrado en la lokajn gru­pojn kaj landajn asociojn por propagandi la nunan ideologion kaj por malebligi re­ziston al plua kaj plia unudirekta politi­kiĝo de Universala Esperanto-Asocio sur ĉiuj niveloj. Apenaŭ oni povas imagi pli apertan rekonon de la politika konspiro en UEA, iniciatita antaŭ Hamburgo, unue malkovrita en la Aprila Artikolo de Esperanto (1974) kaj nun vaste realigata. La forigo de la principo de neŭtraleco el la nova Statuto de UEA ankaŭ formale faligas la lastan obstaklon kaj plian fojon konfirmas nian prognozon.

Tio estas la vera kompromitiĝo, kiu kondukas al pereo, sed pri tia kompromi­tiĝo D. Blanke ne pensis. Aŭ, eble, li ta­men konsciis pri ĝi kaj en tiu kazo ankaŭ volis ĝin. Kaj la «pacama» esperantistaro plu silentu kaj pasivu!

* * *


Sufiĉas por hodiaŭ. En la sekvanta arti­kolo ni pritraktos la atakojn kontraŭ la zamenhofan internan ideon kaj kontraŭ mian evoluigon de tiu ideo en la ĝenerala kadro de humaneca internaciismo. Ĉar la soveta «interlingvistiko» plu distingas in­ter «naturaj» kaj «artefaritaj» lingvoj (eĉ en pluralo), ni iom ekzamenas ankaŭ la sufiĉe amuzan demandon, ĉu la naciaj kaj aliaj lingvoj estas piroj, karotoj, musoj ks., dum la Internacia Lingvo tro­viĝas en societo de telefono, telegrafo ks. (p. 216), aŭ tamen ĉiuj lingvoj estas sociaj fenomenoj kun specifaj trajtoj, kiuj havas malmulton aŭ nenion komunan kun la vegetala kaj nehoma animala mondoj, aŭ kun la mekanikaj rimedoj de komuni­kado.

Ivo Lapenna

 

 



Ivo Lapenna

Parto 2

”MARKSISMA-LENINISMA” LIBRO PRI

SOCIPOLITIKAJ ASPEKTOJ DE LA ESPERANTO-MOVADO AŬ

PSEŬDOSCIENCA PARTIPOLlTIKA KONCEPTO PRI LA INTERNACIA L1NGVO

(La unua parto de tiu ĉi artikolo aperis en n-ro 2/80 de Horizonto)



LINGVISTIKA FETIĈlSMO

La prilingvajn partojn de tiu ĉi ”mark­sisma-leninisma” libro markas kontraŭs­cienca fetiĉismo, laŭ kiu unuflanke trovi­ĝas la ”naturaj” lingvoj kaj aliflanke la ”artefaritaj”, nomataj plurloke ankaŭ ”planlingvoj”, ĉiam en pluralo. La espri­moj ”naturaj” kaj/aŭ ”artefaritaj” (”planlingvoj”) estas abunde uzataj en diversaj kuntekstoj, ofte nebulaj kaj konfuzaj, kun tia aplombo, kvazaŭ tiu distingo estus ĝe­nerale akceptita kiel senapelacia scienca vero. Tiuj eraraj kaj erarigaj terminoj aperas, ekzemple, sur p-oj 37, 166, 206, 213-214, 219, 225 ktp., ktp. D. Blanke eĉ asertas, ke ”ĉiu esperatisto, malgraŭ di­versideologiaj koncetoj, adaptas /adop­tas?/ minimume la idealon, ke tiu /la idealo?/ estu planligvo kaj ke ĝi, pro di­versaj kaŭzoj, estu ĝuste la lingvo Espe­ranto, iniciatita de L. L. Zamenhof” (p. 182). Tio, kompreneble, estas malĝusta, ĉar amaso da esperantistoj, inkluzive min mem, ellernis kaj ekuzis la Internacian Lingvon kiel lingvan instrumon de in­ternacia komunikado longe antaŭ ol estis inventitaj la esprimoj ”planlingvoj”, ”in­terlingvistiko” k.s., dum la granda pli­multo, feliĉe, ankoraŭ ne infektiĝis de tiu plia malsano en la nuntempa Esperanto­Movado.

La kulminon de absurdeeo en tiu tuta kontraŭscienca babilado atingas S. N. Podkaminer, por kiu Esperanto estas fakte egala al ”poŝto, telegrafo, tefono, radio. aŭ televido” (p. 216), do al mekanikaj rimedoj de komunikado, distinge de la ”naturaj lingvoj”, kiuj, do, verŝajne devus aparteni al animala aŭ vegetala mondo!

La demando pri ”natureco” kaj ”arte­fariteco” en ligo kun la Internacia Lingvo estas amplekse pritraktita en la Unua Parto de Retoriko, precipe en ĉap. III-­VII (p-oj 60-111), en Esperanto en Pers­pektivo (p-oj 28-45), multloke en la libro Elektitaj Paroladoj kaj en pluraj artiko­loj publikigitaj en diversaj periodaĵoj. La kunveno de la reprezentantoj de la Informaj Fakoj de UEA, okazinta en Frosta­vallen (Svedio) en 1956, funde ekzamenis ankaŭ tiun aspekton de poresperantaj agadoj kaj en la finaj konkludoj, formu­litaj en la Fundamenta Principaro de Informado pri la lnternacia Lingvo, listigis la ĉefajn erarojn, inter kiuj unuavice: ”(a) nomi la lingvon artefarita, helpa, verda k.s.; (b) superflue menciadi diver­sajn projektojn de komuna lingvo; (c) ne distingi nete inter Esperanto kiel vivanta lingvo kaj tiuj projektoj, se la cirkonstancoj devigas paroli pri ili”. Siavice, tiuj principoj estas prilaboritaj en la broŝuro Por pli Efika Informado, eldonita de UEA en 1974, senpere antaŭ la hamburgaj eventoj.

La pritraktata libro komplete malaten­tas ĉion-ĉi. En la koncernaj partoj ĝi estas precize la malo de la pozitivaj rezultoj atingitaj en la kadro de la ĝishamburga CED - kaj ekster ĝi - post multjaraj lingvistikaj, socipolitikaj, psikologiaj kaj alispecaj sciencaj studoj. Ankaŭ rilate tiun principan starpunkton, same kiel ri­late preskaŭ ĉiujn aliajn demandojn kaj agadojn, la nunaj ”marksismaj-leninis­maj” ideologoj retroiras al la periodo de la Internacio de Proleta Esperantistaro (IPE) en la tridekaj jaroj, sed kun la esen­ce grava diferenco, ke tiam IPE kaj ĝiaj ”marksismaj-leninismaj-stalinismaj” ideo­logoj troviĝis ekster UEA (kaj ankaŭ ekster SAT), dum la nunaj ideologoj agas en UEA kaj tiel metas plian polilikan stampon sur ĝian aktualan karakteron. Interalie, D. Blanke estas komitatano de UEA kaj unu el la tri membroj de la Es­traro de la nuna CED, kiu, se oni esceptas la nomon, havas nenion komunan kun la antaŭhamburga CED, likvidita fine de 1974.

Post la detala pritrakto de la afero en Retoriko kaj en la aliaj supre indikitaj fontoj, estas nenecese - kaj ankaŭ ma­leble pro la limigita spaco en Horizonto - ­reveni ĉi tie al tiu tuta multfaceta problemaro. La interesiĝantoj facile povas legi aŭ relegi la menciitajn verkojn. Tamen, estas utile tuŝi, almenaŭ plej koncize, la ege malbonajn sekvojn de la science ma­lakceptebla distingo inter la kvazaŭe ”naturaj” lingvoj kaj la ”artefaritaj”, kies pluralo signifas plian science malakcepteblan implicitan aserton. [Legu la menciitajn verkojn sub la rubriko ”Verkoj” de tiu ĉi hejmpaĝo. B.L.].



FUNDAMENTE ERARA KONCEPTO

Ĉu, do, ekzistas iaj ”naturaj” lingvoj kaj, distinge de ili, tute alia grupo da ”artefaritaj” lingvoj?

En ĉiuj seriozaj lingvosciencaj medioj la koncepto pri lingvo kiel ia natura fenomeno - koncepto flegata precipe de la skolo de la t.n. ”junaj gramatikistoj” antaŭ cent jaroj - estas delonge forĵetita ne nur en la Okcidenta mondo, sed ankaŭ en Soveta Unio. Tion mi prezentis kaj analizis jam en la unua eldono de Reto­riko, publikigita en 1950, apogante la asertojn kaj tezojn per multnombraj citaĵoj el verkoj de konataj lingvosienculoj, inkluzive sovetajn. Nun kelkajn pliajn vortojn.

Sub aŭspicio de la Lingvistika lnstituto de la Akademio de Sciencoj de USSR en 1976 aperis en Moskvo libro sub la titolo Problemy Interlingvistiki: Tipologija i Evolucija Mejdunarodnyh Iskustvennyh Jazykov (Problemoj de Interlingvistiko: Tipologio kaj Evoluo de Internaciaj Artefaritaj Lingvoj), kolektiva verko sub ĉe­fredaktoreco de M. I. Isaev, dediĉita al ”la brila memoro de E. A. Bokarev”, ko­nata soveta lingvisto kaj esperantisto. En la Antaŭparolo estas dirite:

”E. A. Bokarev devis elteni ne malmul­tajn disputojn pri la demando de la t.n. 'naturaj' kaj 'artefaritaj´ lingvoj. Multaj scienculoj kontraŭstarigas ilin donante avantaĝon al la 'naturaj' lingvoj. Evgenij Aleksejeviĉ rigardis tiun vidpunkton era­ra, ĉar, laŭ lia opinio, ĉiuj lingvoj estas 'artefartaj´, t.e. ili formiĝas en la socio kaj estas subigataj al ĝia aktiva influo. Tio precipe koncernas la literaturajn lingvojn, kiuj estas subigataj al aktiva influo fare de scienculoj kaj literaturistoj. Temas, eksplikadis E. A. Bokarev, pri LA GRADO DE ARTEFARlTECO de tiu aŭ alia lingvo” (p. 9, emfazo en la originalo).

Absolute korekte. Esence la samon, ce­tere, diris la konata lingvisto Max Müller antaŭ pli ol cent jaroj, kaj mi mem iom detale prilaboris ankaŭ tiun aspekton en Retoriko (p-oj 73-90) kaj aliloke. Tamen - ĉiam necesas iu ”tamen” en la diskutoj kun tiaj nekonsekvencaj ”ideologoj” - eĉ la titolo mem, por ne paroli pri la enhavo de tiu verko dediĉita al Bokarev, per la vortoj ”artefaritaj lingvoj” kontraŭdiras lian starpunkton sur p. 9, same kiel la nun ekzamenata libro kontraŭdiras ĝin.

Hodiaŭ verŝajne ne ekzistas unusola filologo aŭ sociologo, kiu ne konsentus, ke lingvo - kiu ajn lingvo, inkluzive, kompreneble la lingvon Esperanto - estas socia fenomeno, regata ne de biologiaj, sed de tute specifaj leĝoj agantaj en la homa socio.

Kvankam la penso pri lingvo kiel na­tura aperaĵo estas forĵetita, tamen la ideo pri la ”natureco” de la lingvo reaperas eĉ nuntempe en tiu aŭ alia formo, sub tiu aŭ alia preteksto, kun tiu aŭ alia celo. Kiam en la pritraktata libro oni denove skribas pri ”naturaj” kaj ”artefaritaj” lingvoj (eĉ en pluralo), tiam jen plian fojon la ”natureca” fetiĉo reaperas. Se la uzo de tiuj terminoj havus karakteron de ia poezia metaforo, tio ne multe ĝenus. Sed ne estas tiel. Ili estas uzataj en sia vera senco, kvazaŭ la naciaj lingvoj estus iaj naturaj elkreskaĵoj de nature vivanta organismo, la nacio, dum la Internacia Lingvo estus io ”artefarita” en senco de kontraŭnatura, ”elpensita” de unu homo kiel ekstersocia abstraktaĵo, tial sen eble­coj evolui, sen literaturo, sen poezio, sen karaktero de vivanteco ... kun la fina blinkenberga rezulto, ke ĝi entute ne estas lingvo. Tiu kontraŭscienca distingo faris al la Internacia Lingvo multege da malbono, kiel ilustras du el miloj da ek­zemploj tiu de Blinkenberg en Montevi­deo kaj tiu de Krupskaja en la tempo de Lenin.

 



BLINKENBERG KAJ KRUPSKAJA SAMOPINIAS

Kiel  konate almenaŭ al tiuj, kiuj legis la raportojn kaj informojn ligitajn al la fina akcepto de la Rezolucio de Unesko de la lO-a de decembro 1954 favore al Esperanto, Prof. Blinkenberg lanĉis sen­precedencan atakon en la Programkomi­siono kun la celo ma1ebligi la akcepton de rezolucipropono, prezentita de la mek­sikia delegacio. Li riproĉis, ke Esperanto estas ”artefarita” kaj akcentis, ke li en­tute estas kontraŭ tiaj ”artefaritaĵoj”, en kiuj (mi eble povas ”esprimi la urugva­jajn menuojn”, sed ne literaturajn valo­rojn, sciencajn pensojn, amsentojn, entu­te emociojn. Li diris, ke Esperanto havas mizeran aspekton, povran  vortaron, pri­mitivan sintakson, en kiu oni nenion po­vas diri kaj ankoraŭ malpli esprimi la grandajn sentojn de amo (v. pli detale en Horizonto n-ro 7/1977, p. 8). Nur dank' al grandega kontraŭagado en la urugva­jaj gazetaro kaj radio, kiel ankaŭ en la sino de la Konferenco mem, estis eble renversi la negativan decidon de la Pro­gram-komisiono kaj venkigi nian aferon dum la lasta plenkunsido de la Konfe­renco.

Nun oni sciiĝas el la priparolata libro pri la starpunkto de la edzino de Lenin al Esperanto. Jen la koncerna parto:

”La edzino de Lenin, N. K. Krupskaja, kvankam nenion skribinta pri la rilato de Lenin al Esperato, tamen mem esprimis malfavoran opinion pri iu artefarita ling­vo ĝenerale. Laŭ ŝia vidpunkto artefarita lingvo ĉiam estos malriĉa, malviva, mal­varma kaj mizera. Tamen ŝi ne neis, ke Esperanto povas esti utila por la interhomaj ligoj, sed ne povis imagi, ke juna homo diros amvortojn en Esperanto al sia amatino kaj ke patrino kantos espe­rantlingve lulkanton al sia infano (p. 37).

Do, samaj falsaj konkludoj de falsaj premisoj, esprimitaj per preskaŭ identaj vortoj. Ne kulpas nur Krupskaja, Blin­kenberg kaj mi1oj da aliaj blinkenbergoj, okupantaj ofte decidajn poziciojn en la politika, kultura kaj ĝenerale socia vivo, kaj tial povantaj per tiaj falsaj ”argu­mentoj” negative influi la publikan opi­nion, kelkfoje ankaŭ malrapidigi aŭ eĉ provizore haltigi la disvastiĝon de Espe­ranto. Grandparte kulpas tiuj esperantis­toj, inkluzive la nunajn ”marksismajn-­leninismajn” ideologojn, kiuj faras la sa­majn erarojn kaj per ili liveras municion por la kanonoj de prejudicitaj kontraŭ­uloj aŭ de apertaj, konsciaj malamikoj de ”internacia pensmaniero”, sekve ankaŭ de Esperanto, kiaj estis kaj plu estas di­versaj stalinoj, hitleroj, salazaroj k.s.

Se la nunaj idealogoj ne kapablas science ekspliki la radikojn kaj esencon de la novepoka internaciismo, al kiu es­tas ligita la formiĝo, ekesto kaj plua evoluo de la Internacia Lingvo laŭ principe samaj sociaj leĝoj, kiuj regas ne nur la naciajn, sed ankaŭ la klasajn, kastajn, religiajn kaj ĉiujn aliajn lingvojn, ili pre­fere devus silenti por ne malutili al afero, kiun ili verŝajne deziras progresigi. Kvan­kam laŭ Bokarev kaj laŭ ĉiuj kompeten­taj lingvistoj kaj sociologoj, ĉiu lingvo estas ”artefarita” en la supre difinita senco (mi mem trovas la esprimon nea­dekvata eĉ en tiu senco), tamen oni ne­niam povas legi aŭ aŭdi pri ”artefarita” angla, ”artefarita” rusa ktp. Estus vere tempo, ke oni ĉesu alglui tiun epiteton al Esperanto, precipe se oni kontraŭsta­rigas ĝin al la kvazaŭe ”naturaj” lingvoj.



SCIENCE  MALĜUSTA  KAJ  TAKTIKE  MALUTILA  PLURALO

En la kadro de tiu science kaj tial an­kaŭ taktike erara formulo, plia neallase­bla malvero estas paroli pri “artefaritaj lingvoj”, “konstruitaj lingvoj”, “planling­voj”, aŭ eĉ senepitete “internaciaj ling­voj” k.s. en pluralo.

La naciaj lingvoj restas naciaj laŭ siaj strukturo, socia portanto, intelekta pro­prietulo kaj praktikaj aplikoj eĉ se iuj el ili estas pli aŭ malpli vaste uzataj kiel helpaj lingvoj en internaciaj rilatoj. Evidente, pri ili tute ne temas ĉi tie, ĉar ili tutsimple ne estas internaciaj. Restas, do, la projektoj de komuna lingvo por inter­nacia kamunikado: kvincento ĝis sescento da ili depende de la kriterioj, laŭ kiuj oni juĝas la ”prilaboritecon” de tiuj projektoj.

Ne povas esti kia ajn dubo, ke sole la lingvoprojekto iniciatita de Zamenhof sukcesis transformiĝi en vivantan lingvon de monde internacia lingva kolektivo, uzanta ĝin por ĉiuspecaj internaciaj rila­toj praktike en ĉiuj vivosferoj. Unu el la fundamentaj aspektoj de la evoluproce­zoj en la naturo kaj en la socio estas la transformiĝo (dialektika salto) de unu kvalito en esence novan kvaliton rezulte de daŭraj, ofte nerimarkeblaj kvantaj ŝanĝiĝoj rilate nombron, mezuron, volu­menon, temperaturon, ktp. depende de la ekzamenata fenomeno. Tiun dialektikan principon ne elpensis Marx, kvankam niaj ”marksistoj-leninistoj” devus iom scii pri ĝi kaj, se ili estus nur marksistoj, eble ankaŭ kompreni ĝin. Ĝi kune kun la aliaj dialektikaj principoj eĉ ne mencieblaj ĉi tie pro spacomanko, objektive konsisti­gas la evoluprocezojn. Longe, tre longe antaŭ Marx kaj Engels eĉ infanoj distin­gis inter akvo, glacio kaj vaporo! Kaj ekde la lingvaj pratempoj ĉiuj sociaj gru­poj, kiuj spertis tiun aŭ kiun ajn alian aspekton de la realaĵo kaj socie ekkons­ciis pri ĝi, kreis adekvatajn distingajn lingvajn esprimojn, necesajn por  komunikado interne de la grupo. Tio, siavice, evo­luigis la penson kaj kontribuis al plua kompletigado de la bildo pri la naturo kaj pri la socio kun pliaj paralelaj reflek­tiĝoj en la lingvo.

La ”dialektika salto” de unu kvalito en alian povas daŭri de unu momento ĝis multaj dekmiloj da jaroj aŭ, rilate kel­kajn fenomenojn, eĉ milionojn da lum­jaroj. En la kazo de Esperanto ĝi estas klare konstatebla kun preskaŭ naturscien­ca precizeco. En la periodo inter 1887 kaj 1905 la kvantaj ŝanĝiĝoj - interalie rilate la nombron de Esperanto-parolantoj, te­ritorian etendiĝon, praktikajn aplikojn en internacia rilatado, ĉefe skriba, kreskon de la originala kaj traduka lileraturo ­ricevis tian amplekson kaj jam tiel elvo­luigis la projekton, ke en Bulonjo-sur­-Maro konsiderinde granda multnacia kolektivo povis ekuzi ĝin ankaŭ parole kiel sian neŭtrale homan lingvon de internacia  komunikado. En tiu momento la projekto fariĝis vivanta lingvo kun klare difinita internacikaraktera socia portanto. Sam­tempe la internaciismo - historie kondi­ĉita de tuta aro da teknologiaj, ekono­mikaj, ideologiaj, lingvaj kaj aliaj fakto­roj, kaj de iliaj reciprokaj interagoj ­ricevis ankaŭ sian lingvan esprimiĝon, kio per si mem necese fortikigis ĝin. En la unua frazo de sia inaŭgura parolado Za­menhof direktis sin al ”fratoj kaj frati­noj el la granda tuthoma familio” kaj iom poste emfazis ”la tutan gravecon” de tiu tago, ĉar tie, en Bulonjo-sur-Maro, ”kun­venis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj”.  Per tio Zamenhof ne ”kreis”, sed resumis la kvin­tesencon de la tuthoma, humaneca inter­naciismo diference, ekzemple, de la originala marksisma klaskaraktera ”proleta internaciismo” kaj kontraste al la nuna soveta ”socialisma internaciismo” kiel unu el la subigaj instrumentoi de la ”pli aĝa frato” en la rilatoi de USSR kun la landoj de la soveta bloko. Per tio Zamen­hof jam en 1905 ankaŭ donis anticipan respondon al la iom infanece naiva reto­rika demando de D. Blanke en 1978 sur p. 198 ”ĉu ekzistas malhumaneca interna­ciismo?” (pli detale pri tio en la dua el­dono de Hamburgo en Retrospektivo, p-oj 26-29 kaj aliloke).

La nova lingvo montriĝis tiel sana kaj vivkapabla, ke ĝi povis plu ĉiurilate progresi kaj atingi la nunan stadion de inter­na riĉeco kaj de ekstera disvastigiteco malgraŭ la oftaj reviviĝoj de ekstremaj naciismoj, malpermesoj, persekutoj, en­karcerigoj kaj ekzekutadoj de esperantistoj, prejudicoj kaj aliaj obslakloj. Neniu el la 500-600 projektoj atingis tion. Neniu el ili transformiĝis en lingvon evoluka­pablan. Ili ĉiuj malaperis senpostsigne. Fakte, apenaŭ iu scius kion ajn pri ili, se en la skribaĵoj de la nunaj ”interlingvisti­kistoj”, "planlingvistoj”, "senĉapeligaj re­formistoj” kaj similaj istoj la nenaskitaj aŭ mortnaskitaj projektoj (indulgon pro la metaforo!) ne reaperus kiel principe samvaloraj al la vivanta kaj alte nuancita lingvo Esperanto tra la kontraŭscienca egaliga pluralo.

Estas vero, ke en noto sur p. 206 D. Blanke skribis, ke ,”la nocio planlingvo en pluralo nur havas scienctaktikan signifon”, ĉar "en la realeco nur funkcias unu planlingvo, Esperanto”.

Do, eĉ D. Blanke grandanime konsentas pri la nekontestebla vero, ke ekzistas nur unu internacia lingvo. Se tiel, do kial mensogadi per la pluralo? Kiun "sciene­strategian” celon oni fakte esperas aŭ de­ziras atingi per tiu kontraŭscienca "scienc­taktika signifo”? Ĉu trompe allogi la lingvosciencistojn, por ke ili ekinteresiĝu pri tiuj diversaj "planlingvoj” kaj post abs­traktaj kabinetaj studoj ĉiu el ili "deci­du” laŭ sia gusto, ke tiu aŭ alia "plano” ne taŭgas, ellaboru novan "planon” kaj, rezulte, aperu pliaj projektoj de "plan­lingvoj”, kiel tio jam okazis en la pasin­teco? Kaj ĉu la vero, la objektiva kons­tato de faktoj ne estas la plej fundamenta postulato en kiu ajn scienca branĉo kiel antaŭkondiĉo de korektaj sciencaj anali­zoj kaj konkludoj? Aŭ, eble, la "scienco” de niaj "marksismaj-leninismaj” ideolo­goj estas escepto ankaŭ tiurilate?

Se la lingvosciencistoj interesiĝas pri la Internacia Lingvo, kiel ili ja devus - tiaj sendube ekzistas - ili facile povas bone ellerni ĝin kaj poste studi ĉiujn ĝiain lingvosciencajn aspektojn, inkluzive la surprize multajn lingvajn erarojn en tiu ĉi libro kun la escepto de la artikolo de U. Lins. Se ne, do Esperanto funkciis kaj certe plu funkcios ankaŭ sen ilia intere­siĝo. Ĝin povos detrui nur la esperantis­toj mem. Neniu alia.

En ĉiu okazo la pluralo estas science falsa, dum la "taktiko” bazita sur tiu fal­saĵo estas senlime malutila el ĉiuj vid­punktoj: ekde sciencaj pritraktoj, tra psikologiaj efikoj kaj flankefikoj ĝis praktikaj aktivadoj.



SENIDEIGO  DE  
ESPERANTO:  KLAL?


Kiel oni vidas el ĉio ĝis nun dirita, trae en la libro Esperanto estas traktata kiel simpla mekanika instrumento de komuni­kado, sed du artikoloj rekte celas senigi la lingvon de kia ajn idea valoro aŭ, kiel mi mem prefere esprimus min, de kia ajn socie solidariga funkcio.

En sia longa artikolo, verkita en la tempo antaŭ la likvido de kia ain Esperanto­-Movado en Soveta Unio, E. Drezen anali­zis la personecon de Zamenhof kaj liajn filozofiajn, religiajn kaj prilingvajn kon­ceptojn. Tion li faris konforme al la tiama “marksisma-leninisma-stalinisma” doktri­no kaj konkludis: “Malakceptante kaj eĉ kontraŭbatalante la tutan polike-f ilozo­fian idearon de Zamenhof, ni devas kliniĝi antaŭ liaj lingvoideoj, kiuj unuiĝintaj en lia meso, estiĝis potenca forto” (p. 161).

La artikolo de D. Blanke estas komplete dediĉita al la pritrakto de la “interna ideo de Esperanto”, unue laŭ la koncepto de Zamenhof kaj poste, sub aparta titolo “La 'interna ideo' hodiaŭ” kaj aliloke, laŭ mia koncepto, fakte prilaboro kaj evolui­go de la Zamenhofa penso diversloke en miaj verkoj, paroladoj kaj prelegoj, kvan­kam mi mem neniam uzis la esprimon “interna ideo”.

Blanke starigas la absurdan demandon "Ĉu lingvo enhavas ideologion?” (p. 200) por povi sur pluraj paĝoj "pruvadi” ke “identigo de lingvo kaj ideologio” (p. 201) estas erara, kvazaŭ Zamenhof, mi mem aŭ kiu ajn alia estus kiam ajn asertintaj tian stultaĵon. Tia kontraŭscienca polemi­kado kun vakuo, karakteriza por niaj “ideologoj” (kaj ne nur por ili), ne estas tiel naiva, kiel unuavide oni pavus pensi. La skemo estas tre simpla: (i) atribui al la kontraŭuloj iun koncepton, kiel eble plej absurdan, kiun ili nek havas, nek iam havis; (ii) "pruvi, ke tiu koncepto, fakte neekzistanta, estas absurda; (iii) dedukti, ke la faktaj konceptoj de la kontraŭuloj estas "absurdaj”: en nia kazo, ke la scien­ce korekta koncepto de Zamenhof, noma­ta iom neadekvate "interna ideo”, kaj miaj analizoj pri la solidariga funkcio de lingvo estas eraraj. Tiucele Blanke misu­zas la neadeklvatecon de la esprimo “in­terna ideo” kaj eĉ evidentajn metaforojn - li estas sufiĉe klera por ne vidi, ke ili estas metaforoj - el miaj verkoj kaj pre­cipe el miaj paroladoj, sed verŝajne for­gesas, ke en la verkoj de Marx kaj Engels, eĉ en tia “seka” dokumento, kia estas la Komunista Manifesto (por citi nur tiujn, kies senerarecon li ne rajtas kontesti, tiaj figuroj pli ol abundas. Tamen, nek li, nek kiu ajn laŭ mia scio kiam ajn venis al ideo interpreti i1in laŭlitere, nemeta­fore.

Estu kiel ajn, por nia "ideologo” la en­havo de la esprimoj tuthoma sento,monda pensmaniero, solidariga funkcio, uni­versale homa konceptado, humaneca internaciismo, vivanta sento de aparteno al la homaro (p. 198), prenitaj diversloke el miaj verkoj, estas nenio alia ol "misti­kismo” (p-oj 197, 198). Malgraŭ tiu ekspli­cita aserto, mi inklinas dubi, ĉu eĉ por li tio estas "mistikismo”, sed mi estas certa, ke por mi kaj por miloj kaj miloj da Esperanto-parolantoj ĉie tra la mondo, inkluzive la landojn de la aŭtoroj de la libro, la tuthoma sento, monda pensma­niero, vivanta sento de aparteno al la homaro, do humaneca internaciismo estas nenia "mistikismo”, sed idea realaĵo. Ĝi plu farmiĝas en la sino de la monda socio (homaro) spitante la nuntempajn sporadajn reeksplodojn de ekstremaj na­ciismoj - parte eĉ pro ili en forma de reago - kiel idea reflektiĝo de objektive funkciantaj materiaj kondiĉoj kaj evolu­procezoj, kiuj ĉiam pli forte interdepen­digas kaj tial ankaŭ kunligas ĉiujn mon­dopartojn. Kiel almenaŭ D. Blanke el la “ideologoj” devus scii, la ideoj ne estas nur iaj pasivaj kaj mekanikaj reflektiĝoj de la materiaj kondiĉoj, sed siavice in­fluas la evoluprocezojn. Nur tiu interago eksplikas la socian kaj ĉiujn sociajn fe­nomenojn, inkluzive la lingvon.

Esperanto ne estas ”idea”. Ankoraŭ malpli “ideologio”. Sed ĝi certe estas lingva esprimo de la novepokaj interna­ciismaj ideoj, ekestintaj pro la menciitaj kauzoj kaj kondukantaj al la estonta unueca homaro, same kiel la naciaj kaj ĉiuj aliaj lingvoj estis aŭ estas lingvaj esprimoj de aliaj materiaj kondiĉoj kaj aliaj ideoj, kondukintaj al la formiĝo de nacioj kaj aliaj sociaj kungrupiĝoj. Kaj same kiel ĉiu nacia aŭ alia lingvo efikas kuntene kaj solidarige - ĉiu el ili en la rilato al sia socia portanto - tiel same la Internacia Lingvo efikas kuntene kaj solidarige en la rilato al sia socia portanto, nome al tiu monde internacia kolektivo, kiu akceptis kaj evoluigis ĝin por sia internacia komunikado en la plej vasta senco de la vorto. Plue, same kiel tiu nacia, etna au alia lingvo fortikigas la senton pri aparteno al la koncernaj na­cio, etno aŭ alia socia unuo, tiel same la Internacia Lingvo fortikigas la senton pri aparteno al la homaro. Mi povus daŭrigi per pliaj “same kiel... tiel same”, sed espereble tio sufiĉas. Se ne estus tiel, la lingva problemo ne ekzistus kaj ankaŭ Esperanto neniam estus ekestinta.

Tio - nek pli, sed ankaŭ ne malpli - ­estas la kvintesenco de la ”interna ideo”, kiun mi prefere nomas solidariga rolo de la lingvo, ĉar lingvo interne de si ne havas ideon, sed certe en sia funkcio de lingvo servas ne sole por pensado kaj kamunikado, sed ankaŭ efikas “ekstere”, solidarige.

Krome, se la Internacia Lingvo ne efi­kus tuthome solidarige, la malpermesoj de Esperanto, la malebligadoj de liberaj internaciaj kontaktoj pere de ĝi kaj la persekutadoj de esperantistoj en la ekstreme naciismaj totalecaj sistemoj neniam estus okazintaj. Kaj ankaŭ la antaŭaj kaj nunaj “ideologoj” ne devus malŝparadi tiom da tempo kaj papero por provi konvinki la politikajn decidajn faktorojn en siaj landoj, ke Esperanto ne havas pli da socia signifo, ol posedas telegrafo, alivorte, ke ĝi ne estas la “danĝera lingvo” povanta, eble, minaci eĉ detaleton de la senerara totaleca ideologio, sur kiu baziĝas la soveta regadsistemo, precipe la dogmon pri la “proleta” internaciismo laŭ la soveta  misinterpreto de tiu esprimo.

Drezen provis senigi la Internacian Lingvon ĝuste de tiu tuthoma solidariga rolo por plaĉi al la tiamaj mastroj. D. Blanke faras la samon por plaĉi al la nunaj. En ambaŭ kazoj temas verŝajne pri sincera kredo, ke tia ”senideigita Esperanto estos pli facile akceptebla por la reganta tavolo  ”scienctaktika” movo?). Drezen ne sukcesis kaj estis ekzekutita. Multaj aliaj same. Se Blanke kaj liaj amikoj sukcesos eĉ per tia ”taktiko”, science falsa, ne nur utiligi la lingvon por partipolitikaj celoj, kiel ili nun faras, se ankaŭ amase disvastigi Esperanton el siaj landoj, precipe en la ŝlosila USSR, por libera translima kamunikado pere de ĝi, ili havos la okazon mem konstati la efikon de la tuthome salidariga rolo de Esperanto. Eble eĉ la reĝimo fariĝos malpli ekskluziva kaj la dogmo pli elasta. Se ne, la ekskluziveco de la sistemo ekskludos la Internacian Lingvon. Plian fojon provizore. Kiu vivos, vidos.

* * *

En Strasburgo, dum la 6-a Internacia Konferenco de N.E.M., mi iom pli detale pritraktos en la inaŭgura prelego la tutan demandon. D. Blanke kaj liaj kunlaborantoj estos bonvenaj, se ili pavos ricevi elirvizojn por ĉeesti kaj partopreni la diskuton. Tie, en demokrata atmosfero, ili povos libere esprimi siajn opiniojn kaj defendi siajn starpunktojn. Kaj ankaŭ iom alkutimiĝi al aŭskultado - kaj aŭdado - de alies opinioj kaj starpunktoj, se tio entute ankoraŭ eblas.



Ivo Lapenna