..::La hejmpagho estas renovigata::..
FONDAĴO IVO LAPENNA
Groendalsvej 30,  DK-2000 Kopenhago F.,  Danio   -  
Fondaĵo Ivo Lapenna


Fondita en Kopenhago la 15-an de decembro 1984 de la tiama vicprezidanto de Akademio de Esperanto, D-ro Paul Neergaard, kaj mezgrada instruisto kaj eldonisto, Peter Zacho (la bopatro de I. L.), okaze de la 75-jara datreveno de Ivo Lapenna.

Peter Zacho
Peter Zacho
Paul Neergaard
Paul Neergaard
La Plenumkomitato
Prezidanto:
D-ro Klaus Perko,
Lendkai 111, AT-8020 Graz, Aŭstrio
E-poŝto:

Vicprezidanto:
S-ino Birthe Lapenna,
Grøndalsvej 30, DK-2000 København F, Danio
Tel./fakso:+45 38876651.
E-poŝto:

Sekretario-kasisto:
S-ino Mantha Cristou,
Pericleous 19, 1451 Ateno/N. Psychico, Grekio
E-poŝto:

Estrarano:
S-ro Jesper Neergaard,
Risbjergvej 28, DK-4291 Ruds Vedby, Danio

Estrarano:
S-ro Bruno Masala,
18 rue Gambetta, FR-57000, Metz, Francio
E-poŝto:

Marto 2005

Stipendio Ivo Lapenna

Memore al Prof. D-ro Ivo Lapenna (1909-1987) kaj al liaj elstaraj kaj ekscelencaj meritoj por la Internacia Lingvo ĝenerale kaj ties aplikado en la scienco speciale Fondaĵo Ivo Lapenna starigis Stipendio Ivo Lapenna.

Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna

Konforme al siaj statutaj taskoj, Fondaĵo Ivo Lapenna (FIL) laŭ decido de sia ĉefkunveno de la 23-a de aŭgusto 1997 en Vieno fondis la instituton Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna (ISIIL).

FONDAĴO IVO LAPENNA

S T A T U T O
Art. 1 Nomo kaj sidejo
La nomo de la asocio estas: Fondaĵo Ivo Lapenna, en la plua teksto "la Fondaĵo". Pri ĝia sidejo decidas la Ĉefkunveno.

Art. 2 Celoj kaj rimedoj
- La celoj de la Fondaĵo estas:
a) Daŭre gardi la memoron pri Ivo Lapenna, la plej grava kaj meritplena akcelanto de la Internacia Lingvo (Esperanto) kaj ties kulturo post Zamenhof;
b) subteni la disvastigon de la Internacia Lingvo surbaze de la idearo de "Humaneca Internaciismo" kaj "Aktiva Neŭtraleco";
c) kontribui al la respektigo ĉie en la mondo de la Homaj Rajtoj kaj fundamentaj liberecoj surbaze de la principo "Paco en libereco kaj Libereco en paco".
- La Fondaĵo realigas siajn celojn per jenaj rimedoj:
a) Eldonado de publikaĵoj;
b) subvenciado de publikaĵoj konformaj al la celoj de la Fondaĵo
c) sendado de tiaj publikaĵoj al nepagipovaj landoj;
ch) ĉiuj aliaj jure permesitaj rimedoj.

Art. 3 Financoj
La enspezoj konsistas el kotizoj de la membroj kaj precipe el donacoj, heredaĵoj kaj gajnoj (rentumo kaj interezoj de investita kapitalo, eventuale gajno el venditaj publikaĵoj, ktp.). Principe ĉiuj donacoj kaj heredaĵoj fluas al la kapitalo investota por atingi rentumon aŭ interezon. Pri la elspezoj decidas la Ĉefkunveno en la buĝeto aŭ, en kazo de urĝeco, la Plenumkomitato laŭ la ĝeneralaj direktivoj de la Ĉefkunveno. La investita kapitalo povas esti tuŝita nur laŭ eksplicita konsento de la Ĉefkunveno.

Art. 4 Membroj
Kiel membro povas esti akceptita ĉiu persono, kiu subtenas la celojn de la Fondaĵo. La membroj akceptas, malakceptas aŭ eksigas la Plenumkomitato. Kontraŭ la decido de la Plenumkomitato estas eble plendi al la Ĉefkunveno, kies decido estas definitiva. Ĝis la decido de la Ĉefkunveno validas tiu de la Plenumkomitato. Membro povas eksiĝi per skriba informo al la Plenumkomitato. Membro, kiu eĉ post admono ne pagis sian kotizon, estas konsiderata kiel eksiĝinta.

Art. 5 Rajtoj kaj devoj de la membroj
La membroj rajtas ĉeesti la kunvenojn, fari proponojn, partopreni en diskutoj kaj voĉdoni en Ĉefkunveno aŭ en eventuala skriba voĉdono. La membroj devas observi la Statuton kaj klopodi realigi la celojn de la Fondaĵo. Ili pagas la kotizon fiksitan de la Ĉefkunveno.

Art. 6 Organoj
La organoj de la Fondaĵo estas la Ĉefkunveno kaj la Plenumkomitato. La ordinara Ĉefkunveno okazas unufoje jare en loko kaj tempo, pri kiuj decidas la Plenumkomitato. La ordinara Ĉefkunveno estas la supera organo de la Fondaĵo. Ĝi decidas pri la laborprogramo kaj la budĝeto; elektas la Plenumkomitaton por tri jaroj; fiksas la sidejon; decidas pri kotizoj; solvas la plendojn; kontrolas la financojn. La prezidanto devas kunvoki en tempolimo de tri monatoj eksterordinaran Ĉefkunvenon, se minimume 2/3 (du trionoj) de la membroj tion skribe postulas. La eksterordinara Ĉefkunveno havas la samajn rajtojn kiel la ordinara. Se pro kiu ajn kaŭzo la Ĉefkunveno ne povas okazi, aŭ se la Plenumkomitato opinias tion necesa pro grava kaŭzo, la prezidanto okazigas skriban voĉdonadon. La Plenumkomitato konsistas el prezidanto, unu aŭ pluraj vicprezidantoj, sekretario-kasisto kaj tiom da komitatanoj, kiom decidas la Ĉefkunveno. La Plenumkomitato realigas la decidojn de la Ĉefkunveno kaj ĉiujare raportas al ĝi pri sia agado. Ĝi decidas pri la kurantaj elspezoj surbaze de la buĝeto kaj la ĝeneralaj direktivoj de la Plenumkomitato. La prezidanto, vicprezidanto, sekretario-kasisto kaj eventualaj pliaj komitatanoj dividas inter si la laboron. La Fondaĵo materie sin devontigas per la subskriboj de la prezidanto aŭ vicprezidanto kaj la sekretario-kasisto.

Art. 7 Decidoj
Ĉiuj decidoj, kun escepto de la decidoj laŭ Art. 8, de la Ĉefkunveno kaj de la Plenumkomitato estas farataj per simpla plimulto de la voĉdonintoj. En kazo de voĉegaleco decidas la prezidanto.

Art. 8 Ŝangho de la Statuto aŭ dissolvo
Por ŝanghi la Statuton aŭ dissolvi la Fondaĵon estas necesa plimulto de du trionoj (2/3) de ĉiuj membroj. En la kazo de dissolvo devas esti farita decido ankaŭ pri la havaĵo de la Fondaĵo kaj nomita komisiisto aŭ komisiono por likvidi ĝin.
Akceptita de la Ĉefkunveno la 1-an de aŭgusto 1988 en Metz, Francio.

© Fondaĵo Ivo Lapenna, 2006