En 1981 Ivo Lapenna
vidis la katalogon de la skulptaĵoj de Jesper Neergaard. Li ekhavis la
ideon starigi unu el ili kiel monumento por Esperanto en neŭtrala lando
okaze de la Jubilea Jaro, 1987. Dum renkontiĝo inter Ivo Lapenna kaj la skulptisto,
kiu montris diversajn modelojn, Ivo Lapenna elektis unu el ili kaj tuj donis al
ĝi la nomon “La Espero”. Jesper Neergaard akceptis la nomon kaj promesis
liveri la skulptaĵon en 1987 kondiĉe, ke oni kovru la efektivajn
elspezojn. Tio
signifas, ke li estis preta donaci sian artistan laboron al Esperanto pere de
Ivo Lapenna. Jesper Neergaard en Carrara, Italio
Tiutempe Ivo Lapenna ankoraŭ revis pri komuna celebrado de la
Jubilea Jaro, sed post la kolapso de tiu unika ideo li decidis kune kun la Internacia
Centro de la Neŭtrala Esperanto-Movado (ICNEM) realigi sian programon per
la nun limigitaj fortoj. Feliĉe,
ke ankoraŭ estis tempo kolekti inter la lojalaj esperantistoj kaj
simpatiantoj la necesan sumon, 100.000 danaj kronoj. Krome, oni devus trovi
neŭtralan landon kaj urbon, kiu estus preta starigi la skulptaĵon,
kaj kie troviĝus esperantistoj, kiuj estus pretaj kaj kapablaj aranĝi
dignan Konferencon. “La Espero” fariĝis la Konferenca simbolo. La
rezulto de tiu decido tuj estis bela afiŝo, poŝtkarto kaj glumarko.
Ĉiuj tekstoj estas de Ivo Lapenna. La
vortoj sur la soklo de la monumento estas “´La Espero´ - Por Monda Komunikado -
En Paco kaj Libero”.
La sama teksto estas
skribita ankaŭ sur la soklo de la dua Esperanto-momumento, “La Futuro”, de
Jesper Neergaard kaj starigita dum la UK en Zagreb, 2001. Ivo Lapenna proponis la
nomon ”La Futuro” jam dum la sama kunveno en Kopenhago, 1981, kiam li elektis la
monumenton, “La Espero”.