Verkoj


Retoriko
Kun Aparta Konsidero Al Esperantlingva Parolarto.(3-a eld. 1971). 294 p. Tolb. Antaŭparoloj de R. Rossetti kaj G. Waringhien. Klasika verko pri la parolarto. Apude tradukoj en naciaj lingvoj

Juraj Terminologiaj Problemoj
Juraj Terminologiaj Problemoj Kun Aparta Konsidero al Esperantlingva Jura Terminologio (1987). 38 p. 7 eŭroj. Tiu ĉi libreto kaj ”Kritikaj Studoj Defende de Esperanto” estas kontribuoj al la Jubilea Esperanto-Jaro, 1987.
Elektitaj Paroladoj kaj Prelegoj
Suplemento al Retoriko. (1966). 152 p. Elokventaj oratoraĵoj pri la kultura valoro de Esperanto.
Kritikaj Studoj
Defende de Esperanto

Nefermita Letero al J.V. Stalin. Kelkaj Lingvistikaj Demandoj. Socipolitikaj Aspektoj de la Esperanto-Movado. Eraroj kaj Absurdaĵoj en Doktoreca Tezo
Esperanto en Perspektivo
Faktoj kaj Analizoj pri la Internacia Lingvo. (Iniciatinto, ĉefaŭtoro kaj ¤efred. 1974). 844 p. Tolbind. Valorega manlibro, necesa por ĉiu esperantisto.
Memorlibro pri la Zamenhof-Jaro
(Red. 1960). 104 p. Eldonita okaze de la centjara datreveno de la naskiĝo de D-ro L.L. Zamenhof. Antaŭparolo de Ivo Lapenna.
Hamburgo en Retrospektivo
Dokumentoj kaj Materialoj pri la Kontraŭneŭtraleca Politika Konspiro en Universala Esperanto-Asocio. (2-a eld. 1977). 151 p. Suplemento al Esperanto en Perspektivo.Bazita sur origi nalaj dokumentoj pri la eventoj du la UK en Hamburgo, 1974.
Por Pli Efika Informado
(1974). 20 p. Kolekto de 16 artikoloj en la revuo ”Esperanto”. Tiel grava, ke UEA decidis represi ĝin kiel labordokumenton aldone al la ”Principaro de Frostavallen”.
Aktualaj Problemoj de la
Nuntempa Internacia Vivo

Fundamentaj nocioj Lukto por la paco per juraj rimedoj Internaciaj organizaĵoj. (1952). 141 p.
Memorlibro pri la Internacia
Jubilea Esperanto-Konferenco,
Graz 1987:

Cent Jaroj de Esperanto-Kulturo. (Red. D-ro Klaus Perko 1989). 168 p. Inter la kulturaj studoj troviĝas la lastaj paroladoj de Ivo Lapenna kaj pluraj fotoj.
La Internacia Lingvo
Faktoj pri Esperanto. (1954). 192 p. Esperanto kiel solvo de la problemo de internacia lingvo. La Esperanto-organizaĵoj, iliaj celoj kaj laboro. UEA: historio kaj laboro.
Faklibro en angla
Faklibro en franca