DEKLARO

OMAĜE AL

PROF. D-RO IVO LAPENNA

La 5-an de novembro 1984 Prof. D-ro Ivo Lapenna fariĝos 75-jara. La 8-an kaj l0-an de decembro 1984 estos la 30-jaraj datrevenoj de la konsultaj rilatoj de UEA kun Unesko kaj de la fama Rezolucio de Unesko favore al Esperanto, du el la multaj grandaj atingoj de Ivo Lapenna. E. Malmgren, la tiama prezidanto de UEA, nomis tion "unika servo al nia afero", kiu neniam estos forgesita, dum Reto Rosetti skribis en Esperanto de januaro 1955: "Ni salutu kun profunda danko­sento la genion kaj la titanan energion de nia protagonisto, Profesoro Ivo Lapenna". Kiel Kooperativo Literatura Foiro ĝuste skribis antaŭ nelonge, la Rezolucio de 1954 "malfermis novan epokon en la historio de Esperanto" kaj rezulte "nia mikrokosmo ekkonis veran renesancon, organizan kaj spiritan, kiu kulminis en la Jubilea Zamenhofa Jaro 1959", kronita per la decido de Unesko deklari D-ron L.L. Zamenhof "unu el la grandaj personecoj de la homaro" - rezulto de plia klopodo de Ivo Lapenna.

Ekde la fondo de Studenta Esperanto-Klubo en la Universitato de Zagreb en 1929, nur kelkajn monatojn post la ellerno de Esperanto en 1928, Ivo Lapenna restis intense aktiva sur ĉiuj niveloj kaj en ĉiuj sferoj de la Esperanto-Movado, tiel ke en 1984 kompletiĝas 55 jaroj de lia seninterrompa, sindona kaj efika laborego por Esperanto. Tio estas pli ol duono de la tuta vivo de nia lingvo.

Esperanto havis kaj ankoraŭ havas grandulojn, sen kies valoraj kontribu­aĵoj ĝi neniam estus atinginta la nunajn maturecon kaj disvastigitecon. Tamen, malfacile estas trovebla kazo simila al tiu de Ivo Lapenna, kiu en unusola persono kunigas superajn intelektan multflankecon kaj eru­dicion, preskaŭ neelĉerpeblajn fizikajn fortojn kaj laborkapablon, neniam ŝanceliĝintan konvinkon pri la grandeco de Esperanto el lingva, socia kaj idea vidpunktoj, eĉ ne en krizaj periodoj, kiel la nuna. Verŝajne neniu post Zamenhof komprenis la signifon kaj potencialojn de Espe­ranto tiel tutece, kiel li. Ĝuste tio ebligis kaj ebligas al li disvolvi tiom da paralelaj kunligitaj agadoj. La siatempa reekfloro de Espe­ranto en pluraj landoj kaj la rimarkindaj sukcesoj en la konstruado de la moderna internacia Esperanto-Movado en la jardekoj post la Dua Mondmilito ŝuldiĝas al liaj konceptoj kaj grandparte, en multaj kazoj ekskluzive, al liaj personaj iniciatoj, laboroj kaj realigoj. Aldone al ĉio cetera, per siaj potencaj inspiraj oratoraĵoj kaj erudiciaj prelegoj, kiel ankaŭ per sia unika teoria verko Retoriko, Ivo Lapenna levis la espe­rantlingvan parolarton al la plej altaj suproj de enhava profundo kaj forma beleco.

Estas bedaŭrinde kaj maltrankvilige por la estonteco de Esperanto, ke tia homo, eĉ multe pli ol la antaŭaj grandaj pioniroj ekde Zamenhof, estas viktimo de multjara kampanjo, celanta bagateligi lian grandiozan verkon, sed fakte malhonoriga por la kelkaj, kiuj ĝin gvidas, kaj tre malutila por Esperanto. Same kiel Prof. G. Waringhien en sia letero de la 17-a de majo 1976 al kelkaj Esperanto-periodaĵoj, kaj uzante liajn vortojn, ni deklaras:

Ni rigardas Prof. Ivo Lapenna kiel la indan postvenanton de tiuj grandaj esperantistoj, kiuj pleje progresigis la Movadon: Bourlet, Hodler kaj Privat; kaj, pli sukcese ol ili, li, dank'al siaj esceptaj kvalitoj de diplomato, organizanto kaj oratoro, altigis UEA ĝis la rango de la rekonitaj organizaĵoj internaciaj. Tial ni profunde indignas kontraŭ la hontinda kampanjo de kalumnioj, per kiu kelkaj oponantoj provis makuli lian honoron kaj subfosi lian pre­stiĝon.

La brila nomo de Prof. D-ro Ivo Lapenna, internacie rekonita scienculo en sia jura fako kaj ĉie alte respektata, pozitive markas tutan epokon en la historio de Esperanto. Ni dankas al li pro ĉio, kion li faris kaj plu faras por nia afero. Ni plene apogas lian plej novan iniciaton: digne celebri la 100-jaran datrevenon de Esperanto en 1987 per komu­naj fortoj de ĉiuj Esperanto-organizaĵoj kaj esperantistoj.

 

Ni tutkore gratulas al Ivo Lapenna okaze de lia baldaŭa naskiĝtago kaj la pluroblaj datrevenoj. Ni deziras al li multajn pliajn jarojn da sukcesa faka-scienca laboro kaj fruktodonaj poresperantaj agadoj.

La 5-an de novembro 1984

 

 

Created by DPE, Copyright IRIS 2005

 

 

 

Prof. D-ro Cyril John Adcock

Universitato de Victoria, Wellington, Aŭstralio

 

Duŝan Adnadj

Redaktoro de "Voĉo de Handikapuloj", Jugoslavio

 

Jorma Ahomäki

Lernejestro, Finnlando

 

D-ro André Albault, Ak. E.

Prezidanto de Akademio de Esperanto, Francio

 

Prof. D-ro Stefanos Anagnostakis

Universitato de Thessaloniki

Vicprezidanto de Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj

Grekio

 

 

Günther Becker

Antaŭa ĜeneraIa Sekretario de UEA, FRGermanio

 

Roger Bernard, Ak.E.,

Antaŭa ĜeneraIa Sekretario de

Akademio de Esperanto, Francio

 

D-rino Marjorie Boulton, Ak.E.

Verkisto, Britio

 

André Bourdeaux

Francio

 

Chen Yuan

Direktoro kaj ĉefredaktoro de The Commercial

 Press; Vicprezidanto, The Publishers Association

of China; Membro de Chinese Writers'

Association.  PRCinio

 

P. Albino Ciccanti ofm

Pastro, Italio

 

Prof. D-ro Jonas Dagys, Ak. ScL

Ŝtata Universitato de Vilnius, Litovio, Sovet-Unio

 

R. Dalton

Solicitoro, LL B., F. C. I. Arb.

Britio

 

Prof. Catina Dazzini

!talio

 

 

Prof. D-ro Mario Dazzini

Ĝenerala Sekretario de ILEI,  !talio

 

Rafael Devis

Fervojisto, Hispanio

 

W. Downes, Ak.E.

Pastro , Britio

 

Mag. Isaj Dratwer

Bakteriologo, lsraelo

 

D-ro Ladislao Dubravszky

Hungario

 

Rüdiger Eichholz, Ak.E.

Eldonisto, Kanado

 

Prof. D-ro Lionel Elvin

Em. Direktoro de la Instituto pri Edukado de

la Universitato de Londono,

antaŭe Direktoro de la Departemento pri Edukado,

Unesko (1950-56), Membro de la Honora Patrona

Komitato de UEA, Britio

 

Prof. D-ro Helmar Frank

Universitato de Paderborn

Fondinto de Eŭropa Klubo, FRGermanio

 

 

Pierre Gaborit

Skulptisto kaj pentristo, Danio

 

Claude Gacond

Direktoro de Kultura Centro Esperantista, Svislando

 

Prof. inĝ. Ivo Godek

Pens. ĉefo de torent-serv., kunfondinto de Studenta (Akademia)

Esperanto-Klubo en la Universitato de Zagreb, Jugoslavio

 

Angel Gonzalez

Fervojisto, Hispanio

 

Stefan Maul

Ĵurnalisto, ĉefredaktoro de "Monato",

FRGermanio

 

Francisco Mir

Fervojisto. Hispanio

 

Marianne Muller

Francio

 

Feiko Munniksma

Tradukisto kaj ĉefredaktoro de

"Internacia komerca-ekonomika vortaro

en naŭ lingvoj", Nederlando

 

D-ro István Nagy

Ekonomiisto. eksredaktoro de "Hungara

Esperantisto", Budapesto, Hungario

 

Prof. D-ro Paul Neergaard, Ak.Sci., Ak.E.

Instituto de Sempatologio por Evolulandoj

Vicprezidanto de Akademio de Esperanto

Membro de Honora Patrona Komitato de UEA

Danio

 

Edward Ockey

Sekretario de Literatura Komitato de SAT

Antaŭa redaktoro de The British Esperantist

Britio

 

 

Oton D. Pancer, D-ro (agr.ek)

Dipl. Inĝ. agr., em. Universitata Profesoro

(Universitatoj Sarajevo, Zagreb).

antaŭa Prezidanto de Esperanto-Ligo de Bosnio

kaj Hercegovino kaj de Kroatio,

Jugoslavio

 

Prof. D-ro Fabrizio A. Pennacchietti

Profesoro pri Semida Filologio en la

Universitato de Torino, ltalio

 

D-ro Klaus Perko

Redaktoro de Internacia Jura Revuo

Sekretario de Internacia Esperanto-Asocio

de Juristoj, Vicprezidanto de lCNEM,

Aŭstrio

 

Bertram Potts

Verkisto. Nov-Zelando

 

Teresa Massana Ráfols

Hispanio

 

Prof. D-ro Juan Régulo Pérez, Ak.Sci., Ak.E.

Universitato de La Laguna, Hispanio

 

Pietro Rizzo

Ombudsmano, antaŭa Prefekto.

ltalio

 

 

Reto Rossetti, Ak. E.

Verkisto, antaŭe universitata lekciisto pri

pedagogio al diplomitoj, honora membro de UEA

Britio

 

D-rino Käthe Rukavina-Danon

Kuracisto, FRGermanio

 

D-rino Adda Sakellaropoulou

Dentisto, Grekio

 

Prof. D-ro Miquel Sancho Izquierdo

Honora Rektoro

Membro de la Honora Patrona Komitato de UEA

Hispanio

 

Mogens Rude Andersen

Lerneja vicdirektoro. Danio

 

D-ro Giordanoø Azzi

Inĝeniero, honora membro de UEA. Italio

 

K. Barković

Redaktoro de "Sennaciulo", Francio

 

N. Barthelmess

Antaŭa ĉefredaktoro de "Sennaciulo". Francio

 

Prof. D-ro Alessandro Bausani, Ak. Sci.

Universitato de Romo, Italio

 

Irvine Goulding

Juĝisto de la Supera Kortumo de Anglio

kaj Kimrio, Britio

 

Marti Guerrero

Farvojisto, Hispanio

 

Prof. D-ro Stojan Ĝugev, Ak. E.

Vicprezidanto de Akademio de Esperanto,

Herder-laŭreato de la Universitato Wien; Bulgario

 

Salvador Gumá

Hispanio

 

RaIph Harry, A.C., C.B.E.,

Ambasadoro, Membro de la Honora Patrona

Komitato de UEA, Aŭstralio

 

Luis M. Hernandez Yzal

Hispana Esperanto-Muzeo, Hispanio

 

H.W. Holmes. O.B.E.

Iama Vicprezidanto kaj Honora Prezidanto de UEA

Britio

 

D·ro Walter Hube

Estro de lnternacia Esperanto-Muzeo,

Wien, Aŭstrio

 

D-ro A. Hiibner

Prezidanto de la Aŭstria Societo de

Ludwig Wittgenstein, Aŭstrio

 

D-ro Erik Høg

Lektoro pri astronomio en Universitato de

Kopenhago, Danio

 

Clovis Ideion

Antaŭa urbestro, Regiona Konsiliano de

la Dróme, Francio

 

Eizo Itoo

Prezidanto de EPA de Oomoto, Japanio

 

Vladimir Kalivoda

Ĉeĥoslovakio

 

Inĝ. J.O. de Kat

Antaŭa. scienca ĉefkunlaboranto de la Delfta

Teknologia Universitato, Komputilisto

Nederlando

 

Torben Kehlet

Eldonejo TK/Stafeto, Belgio

 

Sirkku Koivu

Skulptisto, Finnlando

 

Nevan Kovačiĉ, Dipl.jur.

Estrarano de TEJO, Jugoslavio

 

Hugo Kraus

Vicprezidanto de Aŭstria Esperantista

Federacio. Redaktoro de AERrevuo, Aŭstrio

 

P. Bo Larsen

Diplomita ekonomiisto, Danio

 

Dipl. mat. Heinz Dieter Maas

Esploristo en la Universitato de Saarlando

Saarbrücken, FRGermanio

 

Prof. D-ro H. Marinov

Supera Ŝtata Instituto de Ekonomio kaj Financoj

Sviŝtov, Bulgario

 

Maria Teresa Samsø

Fervojisto, Hispanio

 

Kjell Sellin

Lektoro, Universitato de Kopenhago

Danio

 

Vlado Sladećek

Ĉeĥoslovakio

 

Helmut Sonnabend

Rektoro, Prezidanto de lnternacia Ligo

de Esperantistaj Instruistoj (ILEI),

FRGermanio

Czeslaw Stykowski

Pollando

 

Prof. D-ro István Szerdahelyi

Docento en Universitato Budapest

Honora membro de UEA,

Hungario

 

D-ro Pier Marcello Tacconi

Italio

 

P.H.V. Terwisga

Em. kuracisto (internesto) ,

Vlieland. Nederlando

 

Jean Thierry

Prezidanto de Franca Esperanto-Instituto

Francio

 

Lis Thune

Ĉefinstruisto.

Sekciestro de DLEI kaj la Ekzamena komisiono

Danio

 

Józef Toczyski

Iama estrarano de UEA

Ĉefdelegito de UEA, Pollando

 

Mag. Birthe Trærup

Adjunkto pri muziko en

Universitato de Kopenhago, Danio

 

D-ro Tyburcjusz Tyblewski

Adjunkto ĉe Universitato Wroclaw

Ĉefredaktoro de "Pola Esperantisto"

Pollando

 

Prof. Gaston Waringhien. Ak.E.

Verkisto, antaŭa Prezidanto de

Akademio de Esperanto, honora membro de UEA.

Francio

 

Mag. F. Winkel

Urbestro de la komunumo Noordwijkerhout

Nederlando

 

Peter Zacho

Ĉefinstruisto

Estro de "Eldonejo Perspektivo"

Danio

 

 

Miro Zavodsky

Ĉeĥoslovakio

 

Sven Ziegler

Juĝisto de la Supera Kortumo de Kopenhago

Antaŭe Ĝenerala Sekretario de UEA,

Danio

 

D-ro Eugéne de Zilah

Profesoro licea pri filozofio

Vicprezidanto de Filozofia Asocio Tutmonda

Redaktoro de Simpozio, Francio

 

 

Post la publikigo de la Deklaro en la Esperanto-gazetaro alvenis ankoraŭ subskriboj, kiujn bedaŭrinde estas tro malfrue inkludi.

 

 

Kelkaj el la rimarkoj aldonitaj al la Deklaro





PAUL NEERGAARD

1123 KØBENHAVN K

Kara samideano!
Reveninte hejmen post kvin monatoj mi ricevis viajn leteron kaj Deklaron omaĝe al Profesoro, D-ro lvo Lapenna. Elkore mi konsentas kun via propono. (Ĝino) lvo Lapenna estis mia sincera amiko dum nia junaĝo kaj kolego dum niaj gimnaziaj kaj universitataj studoj. Ni kune komencis studi Esperanton (1926) kaj post tri jaroj ni iniciatis kaj fondis Studenta Esperanto- Klubo-n en Zagrebo, kiu progresis ĝis la komenco de la milito (1946). Dum esperantista kongreso en Budapesto ni estis fondintoj de STELo .(Studenta Tutmonda Esperantista Ligo) kaj gvidis ĝin dum kvin jaroj de nia universitata studo. Ĝino Lapenna kaj mi kunlaboris ĉiam kiel prezidanto (li) kaj sekretario (mi). La milito kaj postmilitaj kondiĉoj ĉesigis tiun nian kunlaboron. Lapenna kiel eminente sociaktiva persono revivigis la poresperantan vivon en Jugoslavio kaj poste en Francio kaj Anglio. Tiutempe mi koncentrigis mian aktivecon laborante kiel forstisto multfoje en la provinco kaj eksterlando (Maroko, Jordano) batalante por la ekzisto de mia familio. Mi sekvis la persistan laboron kaj sukcesojn de D-ro Lapenna en reale pezaj kondiĉoj. Mi restas kaj restos amiko de D-ro Lapenna kiel eminenta persono kaj esperantisto sen kompreno pri liaj "malamikoj" kaj kalumniantoj! Tial ankaŭ mi tutkore gratulas al li pro la 75-a naskiĝtago, dezirante al li multajn pliajn sanajn kaj kvietajn jarojn.