KOMUNIKO AL LA
ESPERANTISTARO
eldirita dum la UK de UEA en Prago 1996
de Birthe Lapenna
Eble multaj el vi miras, ke hodiaŭ mi staras
ĉi tie. La kaŭzo estas, ke dum la UK en Tampere, 1995, okazis io
preskaŭ ne plu atendite, nome ke UEA pardonpetis al mia edzo, Ivo Lapenna.
En sia Festparolado, la antaŭa prezidanto,
prof. d-ro John Wells, cetere mia amiko, komunikis, ke "UEA forte
bedaŭras la personajn atakojn, ofendojn, insultojn kaj kalumniojn kontraŭ
prof. d-ro Ivo Lapenna faritajn en ligo kun la elekto de nova Estraro de UEA en
1974." - Tiu pardonpeto multe ĝojigis min. Tamen, poste, leginte la
tutan paroladon, mi konstatis, ke ĝi havis rimarkindajn makulojn. En la
intereso de la historio de Esperanto estas senkompromisa neceso atentigi pri
tiu fakto.
Kompreneble, tio, kion mi ĉi tie diras,
estas nur por limigita nombro da esperantistoj, sed dum mia pasintjara,
novembra vizito al la C.O. de UEA la tiama ĝenerala direktoro, Simo
Milojevic, kaj la redaktoro, Istvan Ertl, promesis al mi, ke mia interveno dum
tiu ĉi kunveno laŭvorte estos publikigita en la Kongresa Raporto en
la revuo "Esperanto" - kompreneble sen ellasoj, mallongigoj aŭ
korektoj.
Mi publike deziras esprimi miajn dankojn al UEA
kaj tute speciale al John Wells pro la senprecedenta pardonpeto. Ankaŭ al
la ĉeestintoj mi dankas pro ilia varmega aplaŭdo. Ĝin mi
akceptas kiel signon de tiu grandega simpatio, kiun mia edzo konstante
ĝuis - kaj ankoraŭ ĝuas - dum sia preskaŭ 60-jara
esperantista vivo.
Mi ne deziras komenti la malkorektajn alineojn de
la Festparolado. Ili ne estas ĝustaj nek rilate al mia edzo nek rilate al
la skismo en Hamburgo, 1974. Mi nur deziras akcenti, ke la verajn faktojn pri
la eventoj vi povas legi en la verko de Ivo Lapenna, "Hamburgo en
Retrospektivo" (H en R), kiu estas bazita sur originalaj dokumentoj. Estas
grave emfazi, ke la libro estas necesa suplemento al lia verko "Esperanto
en Perspektivo" (i.a. laŭ H en R).
Ivo
Lapenna forlasis UEA en 1975, sed absolute ne la Esperanto-Movadon. Krom sia
universitata laboro li daŭrigis ankaŭ sian laboregon por Esperanto
laŭ la Zamenhofa linio ĝis sia forpaso la 15-an de decembro 1987. Li
gvidis la Centron "Internacia Centro de la Neŭtrala
Esperanto-Movado" kaj redaktis la revuon "Horizonto", financita
kaj eldonita de mia patro, Peter Zacho ("Eldonejo Perspektivo"). Jam
ekde 1981 Ivo Lapenna strebis okazigi komunan agadon renkonte al la centjara
datreveno de Esperanto. Lia intenco estis, ke la tuta 1987 devus fariĝi la
Jaro de la Internacia Lingvo kun ĉiuflanka pritrakto de la lingva problemo
en la nuntempa mondo kaj altnivela argumentado por radikala solvo pere de
Esperanto. Tio samtempe devus kaŭzi plian, eble eĉ amasan disvastigon
de la lingvo kaj de ĝia uzado en internaciaj rilatoj. Bedaŭrinde, ke
la Esperanto-Movado ne estis sufiĉe matura por kompreni la gravecon de tiu
lia propono, lian senfinan amon al Esperanto, liajn altruismon kaj
grandanimecon entute. Pro tio oni rifuzis lian proponon pri komuna agado - kaj
nun la plej unika okazo estas preterpasita, tre bedaŭrinde!...
La lasta organiza laboro de Ivo Lapenna por
Esperanto estis la okazigo de la Internacia Jubilea Esperanto-Konferenco en
Graz, 1987: "Cent Jaroj de la Esperanto-Kulturo" kun la plej impona
Internacia Honora Komitato iam ajn, konsistanta el la plej famaj
esperantistoj-sciencistoj; kun same impona Aŭstria Patrona Komitato; kun
prelegoj kaj lekcioj de la plej konataj kaj kompetentaj fakuloj en la
Esperanto-Movado kaj kun la starigo de la bela monumento "La Espero"
farita de la mondkonata skulptisto, Jesper Neergaard, kaj donacita al Esperanto
pere de Ivo Lapenna (v. "Memorlibro Graz 1987").
Fine, la fakto estas, ke Ivo Lapenna estas la
plej lerta kaj la plej inspira ideologo, kiu iam ekzistis en la
Esperanto-Movado. Mi esperas, ke la junaj generacioj kapablos kompreni kaj
utiligi lian unikan verkon. Al ili mi deziras emfazi, ke por la sciencisto kaj
la humanisto, Ivo Lapenna, nenio estis pli serioza kaj pli grava ol la laboro
por kaj la disvastigo de la Internacia Lingvo, Esperanto - la portanto de la
"Humaneca Internaciismo".
(Aplaŭdego - longdaŭra!)