El la revuo
”Eventoj”, 2000
”Opinioj
Damaĝaj Mis-Mitoj
Antaŭ 1-2 jaroj aperis la
libreto ”Esperanto sen mitoj”, verkita de Zico Marcus
Sikosek, kiu vekis fortan reeĥon. Iuj laŭdis ĝin pro la kuraĝo
disbati kelkajn misajn mitojn, sed multaj aliaj tre
forte kritikis ĝin pro la fuŝa kaj duonklera enhavo. La libreto entute kaŭzis multe pli da damaĝo
ol utilo por la movado. Jen sube artikolo, kritikanta la prekonceptan kaj fiŝan
starpunkton de la aŭtoro. Mi aldonu, ke en la redakcio de Eventoj sur la
muroj pendas nur 2 fotoj. Tiu de Zamenhof, kaj tiu de Lapenna…-
L. Szilvási.
Mitoj kaj Mito
Mi profunde ŝokiĝis
kiam mi, en la libro Esperanto sen Mitoj de Ziko Marcus Sikosek, ZMS legis la
paĝojn dediĉitajn al Ivo Lapenna. Ŝajnas ke ZMS ŝatus krei
novan miton laŭ kiu Lapenna iel estis adepto de marksismo-leninismo sur
komunista fono! Por konstrui tiun miton ZMS utiligis aludojn, misinterpretojn
kaj prisilentojn kaj preterlasas prezenti pasintajn eventojn en la kadro de
iliaj tiatempaj cirkonstancoj, kio ja devus esti devo por studento de historio.
Tiu sinteno estas des pli bedaŭrinda,
ĉar mortinto ja ne povas respondi.
Jen kelkaj ekzemploj: ZMS asertas, ke Lapenna
dum la
Sur la sama paĝo
ZMS ripetas la misinformon, ke Lapenna forlasis Jugoslavion en 1949 “neniam dironte la kialon”. Sed Lapenna
siatempe klare komprenigis, ke li tiris la konsekvencon de la malrespekto de la
homrajtoj en tiu komunista lando kaj tiel rompis ĉiajn
ĝistiamajn ligitecojn kun sia patrujo.
P. 251 ZMS citas esprimojn el la verko Retoriko
Laŭ ZMS la Principaro de Frostavallen
estis paŝo antaŭen (nu, tamen!), sed kritikinde estas ke la principoj
baziĝis sur projekto ellaborita de Lapenna (p. 244-246). Kial do? Estas
konate, ke kolektivaj diskutado kaj decidado estas senfruktaj, se ili baziĝas
nur sur ĝeneralaj ideoj kaj ne sur antaŭe tekstigitaj formuloj.
Ekzemple la unuaj diskutoj pri la traktato de la Eŭropa Komunaĵo por
Karbo kaj Ŝtato (1951) baziĝis sur teksto verkita de du eminentaj
francoj, la ekonomisto Jean Monnet (1888-1979) kaj la juristo Paul Reuter
(1910-1990).
La sola kritiko pri la enhavo de la Principaro, kiun formulas ZMS, koncernas la rekomendon, ke oni ĉiam portu la insignon. Denove kial? La du plej grandaj internaciaj organizaĵoj, Rotary International kaj Lions, ĉiu kun pli ol 1.200.000 membroj mondskale, faras precize la saman rekomendon al siaj respektivaj anoj.
Laŭ ZMS la Madridaj Tezoj de Lapenna, unuanime akceptitaj de la Komitato en 1968 (p. 248-250), havas komunistan fonon, ĉar Lapenna deklaris, ke laŭ sciencaj analizoj objektivaj faktoj necese alkondukas al daŭra komplikiĝo de la lingva problemo, kaj ĉar li malrekomendis la kreadon de asocioj paralelaj al UEA (li neniam diris ke tio signifas agi kontraŭ Esperanto). Sed ĉu ni ne ĉiutage observas la pliakriĝon de la lingva problemo kaj kreskantan malegalecon inter la lingvoj? Kaj ĉu ne ĉiuj homoj scias ke unueco donas forton? Jam La Fontaine instruis nin pri tio.
Signife tamen estas, ke ZMS tute preteratentas la unuan frazon de tezo n-ro 7: “UEA kiel tia estas politike neŭtrala, sed tio neniel implicas, ke ĝiaj membroj estus en iu ajn senco senigitaj de sia rajto havi proprajn politikajn, filozofiajn, religiajn aŭ aliajn konvinkojn.” Ĉu tiel parolas homo kun komunista aŭ totalisma sinteno?
Pri la eventoj dum la UK en Hamburgo en 1974 ZMS skribas 10 liniojn (p. 88) kaj ”rekomendas silenti en informado”. Ŝajnas, ke li ĉiam silentas kiam la faktoj ne apogas la de li kreitan miton.
Sed kial silentu? Enkonduke estas necese iom skizi la historian fonon, ĉar eble ne estas facile enprofundiĝi en la tiaman politikan atmosferon por homoj kiuj plenkreskiĝis nur post la disfalo de la soveta komunista sistemo en Eŭropo.
En la 1960-aj jaroj la interesoj kaj moralaj sentoj de la junularo plivastiĝis sur fono de ŝanĝantaj sociaj cirkonstancoj kaj oni ofte memoras 1968, precipe en Francio, kiel la jaron de la t.n. junulara ribelo. Tamen pli grave estas, ke 1968 estis la jaro kiam la studentoj en Polio faris kontraŭtotalecan ribelon en marto, kaj la jaro kiam en aŭgusto la armeoj de la socialismaj landoj (kun la escepto de Rumanio) invadis Ĉeĥoslovakion por strangoli “la printempon de Prago”. Timante infektadon kaj disvastigadon de liberecaj ideoj, la soveta diktatoro Leonid Breĵnev, ordonis ideologian kaj politikan ofensivon en la socialisma bloko kaj sur eksteraj frontoj. Strange, multaj okcidentaj junuloj ne konsciis la danĝeron de la soveta koncepto pri libereco, t.e. ke intelektaj kaj kulturaj interŝanĝoj estas permeseblaj nur se oficiale aprobitaj kaj kontrolitaj de unupartia ŝtato.
Do la komunistaj landoj intensigis siajn partipolitikajn agadojn kaj sisteme kunordigis siajn unudirektajn kampanjojn, ekzemple por la paco, por la solidareco de ĉiuj pacamaj popoloj, kontraŭ la imperiismo ktp. Diversaj kulturaj movadoj en la orienteŭropaj landoj, inkluzive Esperanto-asocioj, ricevis indikojn pri ”korektaj” opinioj kaj rilatoj, aŭ ili mem sciis konfirmiĝi al la partiaj gvidlinioj. La gvidantoj de sendependaj kaj politike neŭtralaj organizaĵoj, kiuj ne intencis kompromiti sin per submetiĝo al tia unuflanka politika agado, devis se eble esti forigitaj. Tial lige al la UK en Hamburgo (1974) ”iom heterogena rondo”, laŭ la vortoj de Ulrich Lins, kiu konsistis i.a. el ĉiuj komitatanoj el orienta Eŭropo kaj aktivuloj laŭmode maldekstremaj, elpensis planon por malsukcesigi la reelekton de Lapenna kiel prezidanto de UEA tial, ĉar li firme defendis la laŭstatutan neŭtralecon de la organizaĵo. Suspektante plimulton kontraŭ li en tiel enfiltrita komitato, Lapenna retiriĝis kiel kandidato, ne ĉar li timis malgajni elekton lojale faritan, sed ĉar li ne volis akcepti malvenkon kiu rezultis el sistemaj ”personaj atakoj, ofendoj, insultoj kaj kalumnioj” kiujn poste UEA forte bedaŭris laŭ la festparolado de ĝia tiama prezidanto John Wells dum la UK en Tampere, 1995.
Post la foriro de Lapenna UEA devojiĝis de sia ĝistiama neŭtraleco laŭ kiu la organizaĵo kiel tia ne ligas sin al iu ajn politika aŭ ideologia koncepto. Mi menciu nur du ekzemplojn: En decembro 1985 la oficiala organo de UEA Esperanto aperigis akran atakon kontraŭ Usono kaj Britio pro tio, ke tiuj du landoj (kaj Singapuro) forlasis UNESKO-n, ĉar ili trovis aron da politikaj kaj administradaj evoluoj treege kritikinda. Sed poste ankoraŭ pli trista okazintaĵo konfirmis la bedaŭrindan ŝanĝiĝon: en decembro 1987, simbole en la monato mem kiam mortis Ivo Lapenna, la tiama UEA fiere anoncis, ke ĝi subskribis interkonsenton pri kunlaboro kun la Monda Pac-Konsilio. Tiel UEA fariĝis pledanto por organizaĵo kun difinita politika orientiĝo, ĉar MPK ja estis instrumento de la eksterlanda politiko de Sovetunio, kiel atestas Ulrich Lins en La danĝera lingvo.
Do Ivo Lapenna estis prava. Sed
ofte praveco ne estas pardonebla.
Eskil Svane”