..::La hejmpagho estas renovigata::..
FONDAĴO IVO LAPENNA
Groendalsvej 30,  DK-2000 Kopenhago F.,  Danio   -  
La Arkivo de Prof. D-ro Ivo Lapenna


La Arkivo de
Prof. D-ro Ivo Lapenna
nun en la
Dana Ŝtata Arkivo

La 19-an de novembro 2003 mi transdonis la Arkivon de Prof. D-ro Ivo Lapenna, mia edzo, al la Dana Ŝtata Arkivo, kiu situas en la koro de Kopenhago ĉe la Dana Parlamentejo en Kastelo Christiansborg.

Antaŭ 11 jaroj mi kontaktis la Direktoron de la Dana Ŝtata Arkivo kaj pensis, ke nun mi devas peti tiun institucion akcepti la arkivon de eksterlandano. Kutime oni akceptas materialon nur de danoj. La tiam juna direktoro demandis, pri kiu persono temas. Kiam li aŭdis la nomon, li tuj diris, ke Prof. Ivo Lapenna ja estas mondkonata sciencisto, kaj, kompreneble, kun plezuro ni akceptas lian Arkivon. Tiam mi diris, ke temas ne nur pri materialo, kiu koncernas la juron, sed ankaŭ pri materialo, kiu koncernas la Internacian Lingvon, Esperanto. La Direktoro respondis, ke Esperanto ja estas monda kultur-historio. Kiom da spaco vi bezonas, li demandis. Mi respondis, ke mi ne scias, sed temas pri sufiĉe multe da materialo. Li diris: Vi povas havi tiom da spaco, kiom vi bezonas, kaj ekde nun vi ne plu demandu nin, sed de tempo al tempo ni petos vin liveri la Arkivon. Dum proksimume unu hora interbabilado ni trinkis kafon en lia granda, bela salono sidante sur bluaj apogseĝoj. Mi estis tre feliĉa pro tiu ĉi bela akcepto.

La jaroj pasis ... kaj de tempo al tempo la ĉefo de la departemento de la Dana Ŝtata Arkivo telefonis al mi por demandi, kiam mi intencas liveri la Arkivon de Prof. Lapenna. Ĉiufoje mi devis informi, ke mi ankoraŭ bezonas ĝin pro la multaj sciencistoj el la tuta mondo (ekster la Esperanto-Movado) kaj ankaŭ pro la "Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna", kiuj ĉiuj daŭre bezonas informojn. Malgrau tio, ke oni ankoraŭ petas informojn, mi tamen fine pretigis la Arkivon kaj vokis la ĉefon por diri, ke nun 16 grandegaj kestoj estas pretaj. Efektive oni estis tre kontentaj kaj tuj sendis ŝarĝaŭton de la Dana Ŝtata Arkivo por preni ilin.

Tuj post la akcepto de la Arkivo de Ivo Lapenna la ĉefo, kiu estas d-ro pri filozofio, sendis al mi belan dankleteron.

Kiam seriozaj historiistoj kaj aliaj personoj deziras konsulti la Arkivon de Ivo Lapenna, oni vokos min de la Dana Ŝtata Arkivo por aŭdi, ĉu mi permesas, ke tiuj personoj studu lian Arkivon.

Do, la Arkivo de Ivo Lapenna nun estas por eterne perfekte prizorgata. Mi antaŭĝojas al la momento, kiam aperos kompetenta kaj sincera historiisto, kiu kapablos verki aŭtentikan historion pri la Internacia Lingvo. Sendiskute la Arkivo de Ivo Lapenna estas vera trezoro, kiu - pro la abunda dokumentaro - facile povas "rebati" la daŭre multajn misprezentojn, kiujn de tempo al tempo oni povas legi en la Esperanto-gazetaro.

La fakto estas, ke la verko de Ivo Lapenna parolas per si mem kaj estas avide studata ne nur nun, sed ankaŭ - kaj tutcerte eĉ pli - en la estonteco.

Birthe Lapenna


La Dana Ŝtata Arkivo

© Fondaĵo Ivo Lapenna, 2006