..::La hejmpagho estas renovigata::..
FONDAĴO IVO LAPENNA
Groendalsvej 30,  DK-2000 Kopenhago F.,  Danio   -  
Biografiaj Notoj pri Ivo Lapenna


Biografiaj Notoj estas publikigita en la internacia kultura kaj informa revu Horizonto n-ro 6/1984

Kun la celo havi aŭtentikajn informojn ni petis Profesoron Doktoron Ivo Lapenna sciigi al ni detalajn aŭtobiografiajn notojn. Red.: D-ro Paul Neergaard

IVO LAPENNA naskiĝis en Split (Dalmatio, Jugoslavio) la 5-an de novembro 1909 en malnova dalmata, aristokrata familio. La patro, Petar, estis akademia konstruinĝeniero kaj univ. profesoro, la patrino, Amelia, pianistino. Li studis klasikan gimnazion en Split, poste en Zagreb, kie li abiturientiĝis kun bonega sukceso. Juron li studis en la Jura Fakultato de la Universitato de Zagreb, diplomiĝis kun eminenta rezulto en 1932 kaj doktoriĝis la 31-an de oktobro 1933. En la sama jaro li finis la okjaran mezgradan lernejon de la Muzika Akademio en Zagreb (violonŝelo) kaj diplomiĝis kiel mezgrada instruisto de muziko. Post la deviga soldatservo en la lernejo por la rezervaj oficiroj en Tuzla (Bosnio) en 1933/34, kiun li finis kiel la unua en la rango kaj fariĝis rezerva leŭtenanto, li praktikis kiel juĝista-advokata kandidato en kortumoj kaj en advokataj oficejoj, laste kaj plej longe en tiu de la konata progresema advokato, D-ro Ante Ramljak. Li faris la t.n. praktikan juĝistan-advokatan ekzamenon en 1938 en la Apelacia Kortumo de Zagreb. D-ro Ramljak ofte defendis akuzitojn en politikaj kazoj kun la helpo de D-ro Lapenna. Ili fariĝis bonaj amikoj. Ramljak poste ellernis Esperanton.

La 10-an de aprilo 1941 la naziaj kaj ustaŝaj trupoj okupis Zagreb. D-ro Lapenna, kiu pro siaj demokrataj, progresemaj ideoj kaj aktivadoj, inkluzive la laboron por Esperanto, troviĝis sur la listo de arestotoj kaj deportotoj, tuj "subteriĝis" kaj fine de julio 1941 per falsa pasporto sukcesis fuĝi en Split, tiutempe sub itala-faŝista okupiteco. Li aliĝis al la Naciliberiga Movado kaj en 1943 al la Naciliberiga Armeo. Li plenumadis diversajn taskojn sur la teritorioj liberigitaj de la partizanoj en Bosnio, Norda Dalmatio kaj sur la insuloj Braĉ, Hvar kaj Vis, ĉefe korespondanto de Slobodna Dalmacija (Libera Dalmatio). Komence de 1944 li estis sendita en Bari (Italio) por fariĝi redaktoro de Dnevne Vijesti (Tagnovaĵoj) de la Jugoslavia Milita Misio en Bari kaj, iom poste, de Glasnik Ujedinjenih Nacija (Heroldo de Unuiĝintaj Nacioj), kiun la aliancana aviadilaro ĵetadis en 10 milionoj da ekzempleroj sur la okupitan teritorion de Jugoslavio tri fojojn semajne.

Ekde aprilo 1944 ĝis la fino de la milito en majo 1945 li estis ĉefredaktoro de Libera Dalmatio (Slobodna Dalmacija) unue semajna en kavo sur la insulo Vis, kaj poste ĉiutaga en liberigita Split. En novembro 1943 li sukcesis organizi konferenceton de dekkvino da esperantistoj en la urbeto Livno (Bosnio), ĉirkaŭita de la malamikaj trupoj. Oni aŭdadis la tondradon de kanonoj. En 1945 li estis demobilizita kaj fariĝis rezerva oficiro de la Jugoslavia Armeo kun la grado de majoro.

Post la milito li unue estis ĉefo de la Departemento pri Hejma Preso de PR Kroatio kaj iom poste redaktoro de Narodne Novine (Oficiala Gazeto) de PR Kroatio. Sekvis laŭvice: docento, iom poste profesoro pri Internacia Juro kaj Internaciaj Rilatoj en la Jura Fakultato de la Universitato en Zagreb; samtempe lekciisto pri Historio de Diplomatiaj Rilatoj kaj Historio de Politikaj Doktrinoj; paralele honoraria lekciisto pri Internaciaj Rilatoj en la Ekonomika Fakultato; eksperto pri Internacia Juro en la Delegacio de Jugoslavio ĉe la Packonferenco en Parizo en 1946; advokato-konsilisto de Albanio en la proceso kontraŭ Britio pro la incidentoj en la Markolo de Korfuo antaŭ la Internacia Kortumo en Hago en 1947/48; ekde 1948 Membro-Korespondanto de la Jugoslavia Akademio de Sciencoj kaj Artoj en Zagreb. Krome, partoprenis en la redaktado kaj verkado de Zbornik Pravnog Fakulteta u Zagrebu (Kolekto de la Jura Fakultato en Zagreb) kaj estis membro de la redakta komitato de la ĉefa jugoslavia jura periodaĵo Arhiv za Pravne i Druŝtvene Nauke (Arkivo por la Juraj kaj Sociaj Sciencoj) en Beograd. Inter 1946 kaj 1949 ĉeestis plurajn landajn kaj internaciajn jursciencajn konferencojn en Beograd, Parizo, Bruselo kaj en la Akademio de Internacia Juro en Hago.

Ekde la fino de 1949 Ivo Lapenna rezidas ekster Jugoslavio. Unue li estis en Parizo kaj ekde la mezo de 1951 en Londono, kie li poste fariĝis brita ŝtatano. Li estis kontrakta kunlaboranto de la franca Centre National de la Recherche Scientifique(Nacia Centro por Sciencaj Esploroj), por kiu li verkis sian Conceptions Soviétiques de Droit International Public (Sovetiaj Konceptoj de Internacia Publika Juro). En Londono li estis laŭvice: Ekde 1956 "research fellow" (esplorkolego), lekciisto, docento kaj mallonge post tio profesoro pri Kompara Sovetia kaj Orienteŭropa Juro en la mondfama The London School of Economics and Political Science de la Universitato de Londono, per kio li atingis sian duan profesorecon.

Post sia pensiiĝo en oktobro 1977 li ricevis la titolon de "Em. Profesoro de Kompara Sovetia kaj Orienteŭropa Juro de la Universitato de Londono", sed, laŭ la peto de la universitataj aŭtoritatoj, daŭrigas sian kutiman universitatan laboron. En 1972 li ricevis de la Universitato en Fort Lauderdale (Usono) la titolon de "Doktoro honoris causa pri Internaciaj Rilatoj". Li fariĝis membro de pluraj jursciencaj institutoj kaj societoj, el kiuj la plej grava estas la Instituto pri Mondaj Aferoj (Institute of World Affairs) en Londono.

Aldone al sia instrua kaj jurscienca laboro en la Universitato de Londono, Prof. Lapenna lekciis kiel invitito aŭ gastprofesoro en multaj aliaj universitatoj aŭ jursciencaj institutoj, ekz. en tiuj de Beograd, Uppsala, Stockholm, Hamburg, Köln, München, Venezia, Paris, Strasbourg, New York, Washington, Harvard, Yale, Sydney, Camberra.

Ivo Lapenna forpasis la 15-an de decembro 1987 en Kopenhago kaj estas entombigita tie.

Funkcioj kaj laboro en la Esperanto-Movado

Ellernis Esperanton kiel memlernanto en 1928. Kunfondinto de Studenta Esperanto-Klubo (poste Akademia Esperanto-Klubo) en la Universitato de Zagreb en 1929, kaj ĝia prezidanto ĝis aprilo 1941; fondinto de Studenta Tutmonda Esperanto-Ligo (STELO) dum la la UK en Budape×to en 1929, kaj ĝia prezidanto ĝis la komenciĝo de la Dua Mondmilito; prezidanto de Jugoslavia Esperanto-Ligo de 1937-1950; komitatano kaj estrarano de IEL (ekde 1947 UEA) de 1938 -1974; ĝenerala sekretario de UEA de 1955-1964; prezidanto de UEA de 1964-1974; fondinto de Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj (IEAJ) en 1957 kaj ekde tiam ĝia prezidanto, iniciatinto kaj dum pluraj jaroj redaktoro de ĝia organo Internacia Jura Revuo; membro de la Akademio de Esperanto ekde 1952; kunfondinto de Internacia Centro de la Neŭtrala Esperanto-Movado (ICNEM) en 1980 ekde tiam ĝia prezidanto; membro de la redakta komitato de Horizonto kaj ĝia ĉefa kunlaboranto.

Ĉefaj etapoj en la konstruado de la moderna internacia Esperanto-Movado

1949:
Iniciatis la fondon kaj ellaboris la regularojn de Internacia Somera Universitato,
Belartaj Konkursoj (propono de R. Rosetti) kaj Oratoraj Konkursoj.

1950:
Organizo de la unua Kongresa Gazetara Servo por ebligi kontaktojn kun la publiko.

1950-1951:
Prelegvojaĝo dum kiu li faris pli ol 300 prelegojn en 108 urboj en ses landoj de Okcidenta Eŭropo, pluraj miloj da aŭskultantoj. Vigligo de la Movado en tre multaj lokoj

1952:
Fondis la Centron de Esploro kaj Dokumentado (CED), fariĝis ĝia Honorofica Direktoro kaj restis en tiu pozicio ĝis 1975.

1952-1954:
Grandaj kampanjoj lige kun la Peticio al UN/Unesko, kronitaj per la konsultaj rilatoj inter UEA kaj Unesko kaj per la Rezolucio de Unesko de la 10-a de decembro 1954. Miloj da artikoloj en la monda gazetaro.

1955:
Ellaboro de projekto de nova, moderna Statuto de UEA, ellaboro de la Unua Baza Programo de UEA, organizo de la informa laboro, kreo de informaj fakoj kaj amasa aktivigo de la informado pri Esperanto.

1956:
Ellaboro de la bazaj Principoj de Informado kaj akcepto de tiuj principoj en Frostavallen post plurtagaj diskutoj (Principaro de Frostavallen).

1957:
Fondo de Koresponda Servo kaj Magnetofona Servo laŭ iniciato de R. Eichholz. Fondo de Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj (IEAJ).

1958:
50-jara datreveno de la fondiĝo de UEA, granda publikeco donita al tiu evento.

1959:
Impona Zamenhof-Jaro kun amaso da artikoloj en nacilingvaj periodaĵoj, ekspozicioj, prelegoj, informoj en radio kaj televido, festoj okaze de plia rondvojaĝo de Ivo Lapenna en kelkaj landoj kun kulmina, altnivela festo en Kopenhago. Zamenhof deklarita unu el la grandaj personecoj de la homaro fare de Unesko.

1960:
Ellaborita la Regularo pri Internaciaj Ekzamenoj, unuaj ekzamenoj.

1961:
Arta Festivalo en Harrogate, aĉeto de la domo de UEA en Rotterdam per rimedoj havigitaj ĉefe dank'al jura argumentado kaj negocado de Ivo Lapenna. Post sukcesaj intervenoj UEA ricevis la prestiĝan pozicion B en la rilatoj kun Unesko.

1962:
Plenumo de la Unua Baza Programo preskaŭ komplete kaj akcepto de la Dua Baza Laborprogramo.

1963-1964:
Grava lerneja konferenco, Dua Arta Festivalo, ekeldono de Monda Kulturo (post longaj preparlaboroj), komenciĝo de la preparlaboroj por la Jaro de Internacia Kunlaboro laŭ aparta multdirekta programo.

1965-1966:
Realigado de la Programo por IJK, amasa kolektado de subskriboj je la Propono al UN, transdono de la Propono en ceremonio de la 6-a de oktobro 1966 en la Sekretariato de UN en New York (pri detaloj v. ĉap. 22.4 de Esperanto en Perspektivo ). La Proponon entute subskribis preskaŭ unu miliono da unuopuloj kaj 3846 organizaĵoj kun preskaŭ 73 milionoj da membroj.

1967-1968:
Preparlaboroj kaj realigo de la programo por la Jaro de Homaj Rajtoj; kolekto de financa bazo, preparlaboroj kaj aperigo de la prestiĝa La Monda Lingvo-Problemo en 1968.

1969-1970:
Ellaboro de speciala plano por la Internacia Jaro de Edukado; prelegvojaĝo kun lekcioj pri fakaj-juraj temoj en la finnaj universitatoj en Esperanto kun nacilingvaj tradukoj.

1971:
Forumo dum la UK en Londono kun partopreno de reprezentantoj de British Council, Goethe Societo kaj aliaj; la tuta materialo eldonita en 1971 ankaŭ kiel aparta broŝuro sub la titolo La Problemo de Lingva Komunikado en la Mondo. Plenumo de la Dua Baza Laborprogramo kaj ellaboro de la Tria.

1972-1973:
Reviziado de la projekto de la Tria Baza Programo kontraŭe al la konceptoj de Ivo Lapenna, akcepto de la reviziita teksto en 1973, poste neniam realigita.

1974-1984:
Multnombraj artikoloj, prelegoj kaj paroladoj kun la celo revenigi UEA sur la vojon de aktiva neŭtraleco, sendependeco kaj plua laŭplana laboro surbaze de la principoj montriĝintaj korektaj ĝis 1974. En 1974 publikigo de Esperanto en Perspektivo: Faktoj kaj Analizoj pri la Internacia Lingvo. Krome: ellaboro de Programo por agado de Eŭropa Klubo en Eŭropo; iniciato de komunaj agadoj por la Jubilea Jaro 1987 kaj Projekto de Baza Programo por tiuj agadoj (ambaŭ, bedaŭrinde, ne realigataj).

Instruado de Esperanto

Lernolibro Esperanto u Deset Lekcija (Esperanto en Dek Lecionoj), tri eldonoj, la lasta en 1945, kaj 77 kursoj por komencantoj, progresintoj kaj pri parolarto inter 1929 kaj 1949.

Ĉefaj verkoj en Esperanto

Retoriko. parto 1 (pdf -10.2 Mb)   parto 2 (pdf - 11.3 Mb)
Unua eldono: Les Presses de l’Imprimerie Moderne B Langres (Hte-Marne), Paris 1950. Dua eldono, reverkita kaj kompletigita: Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam 1958. Tria eldono, korektita: Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam 1971. Publikigita ankaŭ en japana traduko, 1974.

Aktualaj Problemoj de la Nuntempa Internacia Vivo. (pdf - 6.1 Mb)
Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam 1952.

La Internacia Lingvo. (pdf - 6 Mb)
Universala Esperanto-Asocio, Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED), London 1954.

Memorlibro pri la Zamenhof-Jaro. (pdf - 9 Mb)
Redaktoro 1969. Universala Esperanto-Asocio, Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED), London 1960.

Elektitaj Paroladoj kaj Prelegoj. (pdf - 6.5 Mb)
Publikigita de la aŭtoro, Rotterdam 1966.


Por Pli Efika Informado. (pdf - 4 Mb)
Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam 1974.


Esperanto en Perspektivo: Faktoj kaj Analizoj pri la Internacia Lingvo. (pdf - 87 Mb)
Ĉefredaktoro kaj ĉefaŭtoro. Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo, London-Rotterdam1974.


Hamburgo en Retrospektivo: Dokumentoj kaj Materialoj pri la Kontraŭneŭtraleca Politika Konspiro en Universala Esperanto-Asocio. (pdf - 7 Mb)
Unua eldono: Sarlanda Esperanto-Ligo, Saarbrücken 1975. Dua Kompletigita Eldono: Eldonejo “Horizonto” (poste “Eldonejo Perspektivo”), Kopenhago 1977.


Kritikaj Studoj Defende de Esperanto. (pdf - 4 Mb)
Internacia Centro de la Neŭtrala Esperanto-Movado (ICNEM), (Eldonejo ”Perspektivo”) Kopenhago 1987.


Juraj Terminologiaj Problemoj kun Aparta Konsidero al Esperantlingva Jura Terminologio. (pdf - 3 Mb)
Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj (IEAJ), (Eldonejo “Perspektivo”), London-Kopenhago 1987.


CED-Dokumentaro
Ĉ. 300 dokumentoj en Esperanto kaj en la angla, multaj ankaŭ en la franca kaj en aliaj lingvoj, verkitaj de Ivo Lapenna.

Krome:
Ĉ. 1500 artikoloj kaj amaso da noticoj, recenzoj kaj similaj tekstoj en Esperanto kaj en diversaj naciaj lingvoj pri Esperanto aŭ lige kun ĝi.

Tiu poresperanta aktivado proporcie dividita inter la bazaj agadsferoj - scienca dokumentado, informado, instruado, praktikaj servoj en la plej vasta senco de la vorto - postulis minimume 65.000 efektivajn laborhorojn inter 1929 kaj 1984.

Ĉefaj jursciencaj verkoj en naciaj lingvoj

Ujedinjene Nacije
(Unuiĝintaj Nacioj) en la kroata. Tisak Nakladnog Zavoda Hrvatske u Zagrebu, Zagreb 1949.

Historija Diplomacije I kaj Historija Diplomacije II
(Historio de Diplomatio I kaj II) en la kroata. Tisak Sveu…iliÓne Litografija, Zagreb 1949.

Conceptions Soviétiques de Droit International Public
(Sovetiaj Konceptoj de Internacia Publika Juro) en la franca. Eldonejo A. Pedone, Librairie de la Cour d’Appel et del’Ordre des Avocats, 13, rue Soufflot, 13, Paris 1954.

State and Law:
Soviet and Yugoslav Theory (Ŝtato kaj Juro: Sovetia kaj Jugoslavia Teorioj) en la angla. The London School of Economics and Political Science, University of London, and Yale University Press, London-New Haven 1964.

Soviet Penal Policy
(Sovetia Punjura Politiko) en la angla. The London School of Economics and Political Science, University of London, London 1968. Reeldonita de Greenwood Press, Westport, Connecticut 1980.

Krome:
Ĉ. 150 jursciencaj monografoj, studoj kaj artikoloj en la kroata, angla, franca, itala, germana kaj Espera

Scio de lingvoj

Pasive kaj aktive: kroata, Esperanto, angla, franca, itala, germana, rusa; nur pasive pli aŭ malpli bone: slovena, makedona, bulgara, ĉeĥa, slovaka, hispana, latina kaj antikva greka (nur tre malmulte)

Sporto

Kiel juna homo: biciklado, naĝado, skiado, atletiko, precipe mezdistanca kurado (mallongdaŭraj jugoslaviaj rekordoj je 400 kaj 800 metroj).

Por Paco en Libereco - Por Libereco en Paco

© Fondaĵo Ivo Lapenna, 2006