..::La hejmpagho estas renovigata::..
FONDAĴO IVO LAPENNA
Groendalsvej 30,  DK-2000 Kopenhago F.,  Danio   -  
Stipendio Ivo Lapenna


Regularo de Stipendio Ivo Lapenna

1.
Fondaĵo Ivo Lapenna FIL) subvenciados el la interezoj de sia kapitalo, en formo de stipendio, disertaciojn je universitata nivelo (doktoriĝoj, magistriĝoj, licencioj), kiuj temas pri esperantologio kaj/aŭ pri Esperanto en rilato kun interlingvistiko kaj estas ellaboritaj en la spirito de L.L. Zamenhof kaj Ivo Lapenna.
2.
Por ricevi eventualan stipendion la aŭtoro de la disertacio devas mem kandidatiĝi, sendante al la adreso indikota de FIL du ekzemplerojn de sia faklaboraĵo. Anekse, la aŭtoro devas liveri biografion kaj la precizajn daton kaj noton de akcepto de la disertacio: nur efektive defendita disertacio estas konsiderata de FIL. Disertacioj antaŭ 1990 ne estos subvencieblaj.
3.
FIL submetos la disertacion al la ekzameno de almenaŭ du fakuloj kun akademia titolo (sed ne necese katedraj), scipovantaj la lingvon en kiu la disertacio estas verkita.

Surbaze de ilia juĝo FIL asignos la stipendion, maksimume ses monatojn post la livero.
4.
La stipendio varios laŭ disponeblo de la kapitalo, la nombro de la ekzamenitaj disertacioj kaj la efektiva scienca nivelo de la de la disertacio mem. La minimuma sumo estos cent svisaj frankoj, la maksimuma kvincent.
5.
La stipendiulo havos la moralan devon mencii en la disertacia frontispico la asignon de Stipendio Ivo Lapenna.
6.
La ricevitaj ekzempleroj restos posedaĵo de FIL: unu restos en la arkivo de FIL, la alia estos deponita ĉe CDELI en Svislando (Urba Biblioteko de La Chaux-de-Fonds).
7.
Kandidatiĝo al la Stipendio implicas la kompletan akcepton de ĉi tiu Regularo.

Ĝis nun "Stipendio Ivo Lapenna" estis aljuĝita al jenaj faklaboraĵoj:

1992
"Sprachwandel bei einer Plansprache am Beispiel des Esperanto" (Lingvoŝanĝiĝo ĉe planlingvo je ekzemplo de Esperanto), disertacio akceptita de la Universitato de Konstanz (Germanio); autoro: D-ro Benoĩ Philippe

"Le lingue nella Comunità Europea con particolare riguardo all' inglese" (La lingvoj en la Eŭropa Komunaĵo, kun aparta atento pri la angla), disertacio akceptita de la Universitato de Torino (Italio); aŭtoro: D-rino Marina Màzzero

"Interlinguistik und Esperanto im Zarenreich und in der Sowjet-union" (Interlingvistiko kaj Esperanto en la cara regno kaj en Sovet-Unio), licencia verkaĵo akceptita de la Universitato de Zürich Svislando; aŭtoro: S-ro Andĝ E. Künzli

1993
"Lingue naturali e lingue artificiali: La sintassi dell' inglese e dell' Esperanto" (Naturaj kaj artefaritaj lingvoj: Sintakso de la angla lingvo kaj de Esperanto), disertacio akceptita de la Universitato de Pavia (Italio); D-rino Paola Pruzzi

1996
"Skautowej Ligi Esperanto 1918 - 1995" (Monografio de Skolta Esperanto-Ligo), magistra disertacio akceptita de la Jagiellona Universitato de Krakovo (Pollando); aŭtoro: S-ro Jarosław. A. Fotyga

1997
"Az eszperantó nyelv propedeutikus szerepe az olasz nyelvet tanuló magyar gyerekek képzében" (La propedeútika valoro de Esperanto en la formado de hungaraj infanoj, lernontaj la italan lingvon), disertacio akceptita de la Universitato Eötvös Loránd en Budapeŝto (Hungario); aŭtoro: D-rino Katalin Smidéliusz

1998
"Historio de la Esperanto-periodaĵoj en Koreo", disertacio akceptita de la Universitato Eötvös Loránd en Budapeŝto (Hungario); aŭtoro: S-ro CHOI Daesuk

1999
"Il dilemma dell' Esperanto" (La dilemo de Esperanto), disertacio akceptita de Ŝtata Torina Universitato (Italio); aŭtoro: S-ro Federico Gobbo

"Plansprache und Phraseologie: Empirische Untersuchungen zu reproduziertem Sprachmaterial im Esperanto" (Planlingvo kaj frazeologio: empiriaj esploroj pri reproduktita lingvomaterialo en Esperanto), habilitiĝa disertacio akceptita de la Universitato de Leipzig (Germanio); aŭtoro: Sabine Fiedler

1998 (suplemente)
"SEMO: Sistema de ense!!!!!!!anza del idioma internacional ESPERANTO asistido por computadora" (SEMO: Sistemo de instruado de la Internacia Lingvo ESPERANTO helpita per komputilo), tezo akceptita de la Universitato La Salle en Meksikurbo (Meksikio); aŭtoro: S-ino Ana Luisa Velasco Gonzaga Rodriguez

© Fondaĵo Ivo Lapenna, 2006