D-ro Ante Ramljak

(16.04.1893 - 21.04.1972)

La Paperoj

.........

 

"La 25-an de julio 1941 mi definitive forlasis por ĉiam la ejojn en strato Frankopanska - mian loĝejon kaj kancelarion kun ĉiuj aĵoj, same la advokatecon, kaj forkuris kun unu malgranda valizo.

 

Kaj kion diri pri mia advokateco? Ĝi ne estis ia kutima advokateco; ĝi estis batalo kaj dekdujara lukto kontraŭ la sama malamiko - faŝismo kaj naziismo, ties maljustaĵoj kaj la Kvina kolono; ĝi estis defendbatalo, al kiu en la jaro 1941 aliĝis ĉiuj popoloj de Jugoslavio. Advokateco estis mia armilo en tiu batalo. La humoro kaj vivelano vivtenis mian psikan kondiĉaron dum la tuta batalo.

 

Pretere mi mencias, ke en mia advokatejo laboris Ivo Lapenna, kiu tiutempe okupiĝis pri la Internacia Lingvo, pri tiu kultura kaj lingva problemo. Ĝi estis lia preferata kromokupo tiam, same kiel ĝi estas nun. Pro defendo de kulturo antaŭ la perforto d-ro Lapenna kaj mi devis forkuri el Zagreb kaj rifuĝi en Split.

 

La klopodoj de Lapenna en solvado de internacia lingvoproblemo estas pli gravaj por la homaro ol la muziko de Beethoven aŭ la politiko de Churchil. Ja, se troviĝus iu kultura ŝtatestro kiu el budĝeto destinita por superraketoj por hommortigado disponigus kelkajn milionojn da dolaroj al budĝeto por lanĉo de esperantaj superraketoj, kiuj ne mortigas sed spirite konkeras kaj alproksimigas la homojn, tiel ke al d-ro Lapenna kaj al liaj kunlaborantoj tiu laboro fariĝu ilia ĉefa kaj sola okupo, kaj ne la akcesora - tiu ŝtatestro enirus la kulturan homarhistorion anstataŭ resti inter la murdistoj."

..........