Tre konata figuro de prestiĝa
oratoro rigardas nin sur la kovrila paĝo de la meneiita verko, kiu tuj alloge
kaptas la atenton jam dum la unua foliumado de la libro aperinta sursojle de la
somero 2001-a en Kopenhago. Ĝia redaktoro Carlo Minnaja kompilis
interesan, multfacetan kaj proksimume 400-paĝan eldonaĵon pri
profesoro, doktoro Ivo Lapenna (1909-1987). Trideko da konataj movadaj korifeoj
lumigas lian vivovojon kaj atingaĵojn el tre diversaj vidpunktoj. Vere ĉarme
estis resti trankvile ĉe personaj rememoroj de profesoro C. Wells pri lvo
Lapenna. Koincidas miaj spertoj kun liaj
koncerne la iaman gramofondiskon "La kultura valoro de Esperanto",
kiu - enhavas la festparoladon prezentitan dum la 39-a UK en Haarlem,
Nederlando 1954. Tre multaj esperantistoj parkere scipovas iujn fragmentojn
ekzemple jene: "La fundamento sur kiu kuŝas la tuta konstruaĵo
de la esperantismo, estas la lingvo mem. Surbaze de la genia verko de d-ro
Zamenhof"kaj karesas la orelojn de ĉiuj aŭskultantoj la majstra
elokucio, kiun nun ankaŭ novaj generacioj povas konstati, ĉar sekvas
la eldonaĵon kompaktdisko kun tri festparoladoj de nia iama UEA-prezidanto
dum la jaroj 1964-1974.
Estas tiom da indaj
artikoloj, ke eblas mencii ĉi tie nur erojn. Verŝajne ion diras al
vi, se mi citas kelkajn nomojn el la reputacia kontribuantaro: Ralph Harry,
Marianne Vermaas, Werner Bormann, lstvan Szerdahelyi, Marjorie Boulton kaj
multaj aliaj. Koran gratulon meritas vere formikdiligenta dana laborduopo
Birthe Lapenna kaj Torben Kehlet, el kiuj la lastemenciitan ne plu atingas nia
dankesprimo. Li ja mortis neatendite kaj subite la 31-an de majo 200l dum
preparlaboroj de la verko ĉi tie prezentata.
D-ro Tyblewski (1933-1998)
el Pollando faris en Varsovio 1995 prelegon, kies tekston pene deĉifritan
el magnetofona bendo ni nun povas legi sur la paĝoj de la freŝbakita
esearo. Jam la titolo "Ivo Lapenna: Homo minaca, ĉar efektive
libera" cerbumigas, des pli la enhavo de la parolado.- Kiel jam dirite: ĉiu
devas mem trankvile resti ĉe la libro sub la vespera legolampo en propra,
hejma fotelo. Agrablajn momentojn tiucele. Indas aldoni, ke sur la lastaj 25 paĝoj
estas interesa fotoaro pri la privata albumo, kies perloj supozeble estas tute
novaj al plej multaj legontoj.
"Eseoj
memore al Ivo Lapenna" havas 417 paĝojn kaj ĝi kostas en
Rotterdam ĉe UEA-libroservo 45 eŭrojn. Nepre leginda kaj vera plezuro
por konatiĝi. "Jam temp' esta" mendi la publikaĵon rete,
fakse aŭ helikpoŝte.
jorma.ahomaki@pp.inet.fi
26. julio 2001