Recenzoj
Sub Dokumentoj estas la plena teksto de la esperanto-verkoj.
EKTITAJ
PAROLADOJ KAJ PRELEGOJ
(Suplemento al Retoriko)
de Ivo Lapenna
Rotterdam. 1966. Eld. de la aŭtoro.
Kun enkonduko de G. Waringhien. 14,5 x 21 cm. 152 p. bindita.
Rekomendi la
aŭtoron estas preskaŭ superflue. Preskaŭ ĉiuj, vizitintaj
Universalan Kongreson, kaj multaj aliaj, devas lin koni kiel la plej grandan
oratoron en la Esperantomovado. Lia stilo, pro kompleta uzado de la eblecoj de
Esperanto kun ĝia libera vortordo, memorigas tiun de Cicero. Estus
interesa eksperimento traduki kelkajn liajn paroladojn, ekz. la unuan, en
Latinon.
La paroladoj kaj
prelegoj ĉiuj temas pri Esperanto. Pro la gvidanta pozicio, kiun la
aŭtoro okupis en la Esperantomovado, la libro estas ankaŭ grava fonto
pri la historio de la Esperantomovado, precipe post la dua mondmilito. La
ideojn gvidantajn la gvidantojn de la Esperantomovado oni trovas nenie
esprimitaj pli bone ol ĉi tie. Tre trafa komparo estas tiu de p. 56 de la
Esperantomovado kun homo, kiu trenas ĉaron supren sur monto kaj devas
streĉi la fortojn, nur por ke ĝi ne subenglitu. Kiel gvidantojn la
Esperantomovado bezonas ne homojn, kontentajn teni la aferon funkcianta, sed
homojn daŭre strebantajn progresigi la aferon, kaj tia persono estas
Lapenna!
Ankaŭ pri la
ideologia fono de Esperanto, egalrajta kunlaborado de ĉiuj homoj, li
parolas multe. Estas frapante, kiel profunde Zamenhof influis homojn multrilate
pli talentajn ol li mem!
D-ro W. A. Verloren
van Themaat.
OP A V A kaj eirkaiiajo.
IIustrita fald folio kun multaj informoj pri la eel1a urbo, kie okazos eijare
Esperantista Kultura Festivalo honore al Petr Bezrue (vidu p. 16 de tiu ei
numero).
La faldfolio estas
senpage (se eble kontrau l rpk.) havebla .ce: Esperanto-rondeto de UK Ostroj,
OP A V A, Na rybnicku 27, Cenoslovak
LAPENNA PRI
LA HOMAJ RAJTOJ
Petro Levy
Ivo Lapenna, iama eminenta prezidanto de
UEA, estis ankaŭ,
interalie, eminenta fakulo pri internacia juro. Li publikigis en 1952
interesan verkon "Aktualaj problemoj de la nuntempa internacia vivo",
Roterdamo 19521. Lia demonstro pri la valideco kaj deviga karaktero
de la Universala Deklaracio de UN pri Homaj rajtoj estas en la nuna
cinike malhumana mondo aparte aktuala kaj atentinda. Lia libro
konvinkis min, ke kvankam la Universala Deklaracio de UN pri Homaj
Rajtoj nur estas deklaracio, kiun multaj personoj asertas nedeviga,
tamen kiel anekso de la Ĉarto de UN ĝi evidente estas deviga por ĉiuj
registaroj. Ĝi ne estas la sola sed estas fundamento de internacia
juro, ankaŭ per tio, ke ĝi ne kreas la homajn rajtojn, sed konstatas ilin.
Alivorte ĝi konstatas, ke la rajtoj, kiujn ĝi listigas, ekzistus kaj
ilia respekto estus internacie deviga eĉ se la Deklaracio ne ekzistus,
kaj ĝi ne limigas ilin. Plie kontraŭe al tio, kion atence al la internacia juro, la plej grandaj potencoj faris, ili ne estas disigeblaj, nek kontraŭmeteblaj unuj al la aliaj.
Tiu studo de prezidanto de UEA donas okulfrapan forton al rimarko legebla en la
"Manifesto de la sennaciistoj" de
E. Lanti (fondinto kaj unua prezidanto de
SAT): "La batalo por la rajto povas do esti tre uzebla batalvorto."
La enhavo de la libro de Ivo Lapenna havas por ĉiam
universalan aktualecon, kiu koncernas ĉiun civitanon de ĉiu lando kaj
de la tuta mondo. Kvankam tiu konstato aplikiĝas al la tuta libro, ni
ekzamenos pli detale la sekcion 6-an de la ĉapitro VIII, pri "La jura
signifo kaj la atingopovo de la Universala Deklaracio" (de UNo pri
Homaj Rajtoj). Tiu ĉi formale nur estas rekomendo, kiu tial havas ŝajne neniun karakteron de jura devigo. El tiu sola vidpunkto, ĝi jam havus neneglektindan signifon.
La problemo aperas sub tute alia lumo, laŭ Lapenna,
se oni analizas la enhavon de la Deklaracio kun konsidero pri kaj en
ligo kun la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĉi tiu klarvorte agnoskas la ekziston de la rajtoj kaj liberecoj de la homo. Ĝi ne kreas ilin sed uzas la jam ekzistantan koncepton.
Ke la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj havas devigan karakteron, pri tio ne povas esti ia dubo. Tial ĉiuj partoj de la Ĉarto, kiuj rilatas al la homaj rajtoj kaj al la fundamentaj liberecoj tute same estas jure devigaj. Ili konsistigas parton de la nuna internacia juro. Oni do povas aserti, sen timo erari, ke la internacia juro agnoskas la ekziston de la homaj rajtoj kaj ke la nerespekto de tiuj samaj rajtoj estas rompo de la internacia juro.
Tamen la Ĉarto ne precizigas la homajn rajtojn. Tion
faras por ĝi la Universala Deklaracio. Tiu ĉi nur tion detaligas, kio
jam laŭ la Ĉarto nedisigeble apartenas al la internacia juro. Ĉar kion
oni povus kompreni sub la esprimo "fundamentaj rajtoj kaj liberecoj de
la homo", se ne ĝuste tion, kion la oficialaj reprezentantoj de 48
ŝtatoj deklaris esti la universalaj rajtoj de la homo, dum 10 aliaj sin
detenis? Eĉ ne unu voĉo esprimiĝis kontraŭ la Deklaracio!
La juraj aktoj povas havi deklaran aŭ starigan
karakteron. La unuaj tion nur konstatas, kio jam ekzistas. La aliaj
kreas la juron. La Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj evidente
posedas la unuan karakteron. Tion diras ĝia nomo mem. La Deklaracio,
sekve, same kiel la Ĉarto, kreas neniujn novajn homajn rajtojn. Ĝi nur listigas tiujn el la homaj rajtoj, kies ekziston oni povas konsideri universala.
Tial, kvankam ĝi nur estas rekomendo, ĝia enhavo tamen estas fakte deviga.
Tiu enhavo estus deviga eĉ se tute ne ekzistus Deklaracio: ilin jam
solene agnoskis la internacia juro per la Ĉarto de UNo. Ne povas esti
eĉ la plej malgranda dubo, ke en la esprimoj "homaj rajtoj" kaj
"fundamentaj liberecoj" oni devas kompreni ĝuste la rajtojn kaj
liberecojn difinitajn en la Deklaracio. Kvankam ĝi nur estas rekomendo,
la Deklaracio estas evidenta pruvo, ke la civilizitaj nacioj
agnoskas la liberecojn kaj rajtojn, kiujn ĝi enhavas, kiel ĝeneralajn
jurajn principojn. Tiu enhavo estus deviga, eĉ se la Ĉarto dirus
absolute nenion pri la homaj rajtoj, eĉ se ĝi ne rekonus ilin plurfoje.
Tiuokaze ĝi estus deviga kiel ĝenerala jura principo.
Fine, se la internacia jura jurisprudenco povas
konstante uzi la teorian verkon de konata fakulo por ĝuste interpreti
juran punkton, des pli prave ĝi povas apogi sin sur tiel grava
dokumento, kiel estas la Universala Deklaracio, kiu ne estas la verko
de nur unu sola fakulo, sed estas la verko de multaj oficialaj
reprezentantoj de ŝtatoj kaj de fakuloj apartenantaj al ĉiuj juraj
sistemoj de la tuta mondo.
Oni ankaŭ vidas, ke laŭ tiu vojo, la enhavo de la Universala Deklaracio montriĝas deviga.
Surbaze de ĉiuj menciitaj argumentoj, la aŭtoro
opinias, ke la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj, kvankam ĝi
estas formale nur rekomendo, tamen laŭ sia enhavo estas deviga. Sekve,
ĉiu atako kontraŭ la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj, farita kie
ajn en la mondo kaj fare de kiu ajn, devas esti konsiderata kaj
efektive estas malatento kaj malobeo al la internacia leĝo.
Alia demando estas tiu de la efektiva internacia protekto
de la homaj rajtoj. Pluraj proponoj estis faritaj, sed neniu estis
akceptita. La Deklaracio mem parolas nur tre singarde pri la rajto je
ribelo, se la homaj liberecoj kaj rajtoj ne estas observataj. En la
Enkonduko al la Deklaracio estas, nome, dirite, ke la homaj rajtoj
devas esti protektataj de reĝimo de juro, "por ke la homo ne estu
devigata turni sin al ribelo". Tio estas paŝo malantaŭen, kompare al la
franca Deklaracio, kiu klarvorte agnoskas rajton je ribelo. Tamen en la
nunaj cirkonstancoj, pro la manko de efektiva internacia protekto de
ĉiuj homaj rajtoj kaj liberecoj, la ribelo evidente estas la ĉefa rimedo por lukti kontraŭ tiraneco kaj subpremo.
Alia kun la tempo potenca rimedo estas la eduko, sed
ĝi havas nur moralan karakteron. Sur tiu ĉi kampo la aktiveco de UNESKO
estas konsiderinda kun la helpo de multaj Neregistaraj Organizoj (NRO).
Ĉiuj rajtoj estas gravaj por ĉiuj en la tuta mondo.
Inter ili, iuj prezentas apartan gravecon por la laboristaro kaj sekve
por la agado de la Laborista Esperanto-Movado.
Tiuj rajtoj estas difinitaj precipe sed ne nur, ĉar
evidente tiuj specifaj rajtoj nur povas esti respektataj kune kun la
aliaj, en la artikoloj 22 ĝis 28. Temas pri modernaj liberecoj kaj
rajtoj. Ili detaligas la devon kaj rajton de socia solidareco, kies
konsekvenco devas esti la efektivigo de certaj ekonomiaj, sociaj kaj
kulturaj rajtoj, necesaj al la homa digno kaj al la libera evoluo de la
homa personeco. Laŭ la Deklaracio, ili estas: 1) la rajtoj al laboro,
al egala kompenso por egala laboro, al organiziĝo en laboristaj
sindikatoj, 2) la rajto al ripozo, 3) la rajto al socia asekuro kaj al
vivnivelo sufiĉa por certigi la bonfarton kaj sanon de la persono kaj
de ĉi ties familianoj. 4) la rajto al senpaga elementa edukiĝo kaj al
egala atingeblo de la supera edukiĝo, 5) la rajto al libera partopreno
en la kultura vivo, al ĝuado de la artaj valoroj kaj al profitado de la
sciencprogreso.
Tiuj rajtoj neniel estas limigaj. Male, ili klarvorte inkluzivas la rajton kaj devon plibonigi kaj plivastigi ilin cele al konstanta progreso de la tuta homaro en la respekto de la planeda natura medio.
Estas rimarkinde, ke la rajtojn ĉi supre difinitajn
sisteme kaj eĉ pli kaj pli ofte malrespektas la modernaj ŝtatoj
konsiderataj kiel la plej demokrataj, fakte eĉ la plej ordoneme
arogante leciondonemaj pri homaj rajtoj. Oni ekzemple povas edife ilin
kontraŭmeti al la "principo de merkata ekonomio, en kiu la konkurenco
estas libera kaj ne falsita", kiu saturas la projekton de "traktato pri
Eŭropa Konstitucio". Ili pravigas, ke nepartipolitika sed kultura
tutmonda asocio, kia estas SAT, publike alprenu pozicion pri, ekzemple,
ĉi tiu rajtodetrua traktato.
Oni do vidas, ke restas multo farota sur la tereno
de la agado de NeRegistaraj Organizoj favore al la homaj rajtoj, je
ĉiuj niveloj, de la loka ĝis la universale tutmonda. Temas pri leĝa, do
nepartipolitika, kvankam socie orientita agado sur kampo, kiun
flankelasas, ekzemple, "Amnestio Internacia". Tia agado okulfrape
kongruas kun la nuna statuto de SAT. Tiu ĉi povas do proponi al la
organizoj, kiuj konsentas kunlabori kun ĝi, en la respekto de ĉies
sendependeco kaj propraj celoj, kiel bazon de komuna agado, la
tutmondan defendon de la homaj rajtoj.
NOTO: La verko principe estas havebla ĉe la
Libroservo de UEA,
sed se ĝi estas elĉerpita, reeldono estus dezirinda. La libro
pritraktas krom la homaj rajtoj ankaŭ aliajn temojn. Jen la ĉefaj
titoloj de ĝia enhavo:
-
Antaŭparolo
-
UNUA PARTO: Fundamentaj nocioj -
Ĉapitro I: Nacio kaj ŝtato
-
Ĉapitro II: Interŝtataj rilatoj kaj internacia juro
-
Ĉapitro III: Pri la koncepto de diplomatio
-
Ĉapitro IV: La federalisma principo
-
DUA PARTO: Lukto por la paco per juraj rimedoj -
Ĉapitro V: Metodoj por solvado de internaciaj konfliktoj
-
Ĉapitro VI: La internacia kortumo kaj ĝia rolo
-
Ĉapitro VII: La internacia krimo
-
Ĉapitro VIII: La fundamentaj homaj rajtoj kaj ilia jura protekto
-
TRIA PARTO: Interŝtataj organizaĵoj -
Ĉapitro IX: La bazo kaj la formiĝo de Unuiĝintaj Nacioj
-
Ĉapitro X: La funkciado de Unuiĝintaj Nacioj
-
Ĉapitro XI: Aliaj interŝtataj organizaĵoj
-
Ĉapitro XII: Konkludo
ALDONO: La signifo de la vortoj "Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj" en la art. 36/I de la statuto de la Internacia Kortumo.
Antaŭparolo de Retoriko
al
la dua eldono
Elokvento kaj poezio estas la du artoj, kiujn
generacioj de belamantoj florigis el tiu mirinda apartaĵo de la homa raso,
la parolo. Ambaŭ estis longatempe kunligitaj kaj kunmiksitaj: en la
larĝafluaj deklamoj de la Hemeraj herooj aŭ en la pasiaj
incitaĵoj de la Hebreaj profetoj, oni ne scias, kio plej frapis nin,
aŭ la magio en la vortoj aŭ la persvadivo de la argumentoj, sed, je
la kvina jarcento antaŭ nia erao, areto da Helenaj pensistoj aplikis sian
genion al la konsidero kaj analizo de tiuj du fenomenoj, kaj ili provis difini
iliajn principojn kaj formuli por ili regulojn: tiel naskiĝis kaj la
retoriko kaj la poetiko. De tiam la du frataj artoj disiris en du malsamaj
direktoj: dum la poezio celis atingi, per raciaj rimadoj, elvokon de la
neraciaj potencoj en la animo kaj kontentigon de la subkonsciaj urĝoj de
nia profunda memo, la elokvento pretendis alian, same altan, sed pli socian
rolon.
Oni ne povas sufiĉe diri, kiom ni
ŝuldas al tiuj antikvaj instruistoj pri retoriko kaj filozofio, al kiuj
oni donis la belan nomon “sophistaj”, t.e. saĝuloj. Ili estis la unuaj,
kiuj esploris la lingvajn problemojn, ili estis ankaŭ la unuaj, kiuj
malkovris la belecon kaj potencon de taŭge ordigitaj argumentoj, ili estis
fine la unuaj, kiuj opiniis kaj deklaris laŭte, ke ĉiuj homaj
konfliktoj povas esti pace diskutataj, kaj solvataj per rezonado, ne per
trudforto. Strebon al harmonia dispozicio de la vortoj en la periodo, de la
pensoj en la parolado, de la homaj interesoj en la socio, jen kion heredigis al
ni tiuj Helenaj mastroj pri la arto bele paroli. Kaj la tuta klera mondo venis
eksidi ĉe iliaj piedoj.
Ĉar la retoriko ne estas tiu kolekto da
senhontaj artifikoj, da ruzaj trukoj, helpe de kiu demagogo aŭ diktatoro
ekscitas la plej malnoblajn pasiojn de la homamasoj kaj fajrigas en ili la
malamon kaj la frenezon. La vera elokvento floras nur en la libereco, ĝi
estas denaskiĝa demokrato. Tre prave D-ro Lapenna dediĉis tutan
ĉapitron de sia libro al la moralaj ecoj de la oratoro. Kaj pri tio certe
rajtas paroli homo, kiu dufoje en sia vivo havis la kuraĝon rompi jam
brilan karieron, forlasi la kaj
komfortaĵon de la hejmo, por sekvi nur sian idealon, eĉ se en la
subtera batalado, eĉ se en la ekzileco. Mi riproĉas neniun, kiu ne
estus same aginta: ĉu mi mem kapablus tion fari? Sed, se oni ne spertis
tiajn foroferojn, oni almenaŭ rilatu al ili kun respekto.
Retoriko supozigas, ĉe la instruanto, ne
nur tiujn moralajn ecojn kaj spiritan honestecon; ĝi postulas de li
ankaŭ la amon de la parolo, ekde la fizika plezuro ludi per sonoj kaj
sonoroj, la konsonantoj kaj vokaloj, per la aliteracioj kaj per la kadencoj,
ĝis la intelekta ĝuo pri ŝprucado de ĝuste ĉenitaj
argumentoj kaj solide konstruitaj rezonadoj. Nu, ĉiuj, kiuj havis la
ŝancon aŭskulti D-ron Lapenna, povis konstati, ĝis kia grado li
estas la tipo mem de la oratoro. Al siaj naturaj donitaĵoj, fortiko de la
brusto, potenco kaj koloro de la voĉo, li sciis almeti ĉion, kion
senlace studanto povas profiti el la teorio kaj el la abundaj personaj spertoj
ne nur de instruanto en universitato, sed ankaŭ de praktika
juristo-advokato, kiu estis vokita pledi eĉ antaŭ la plej supera jura
instanco en la mondo, la Internacia Kortumo en Hago. Malantaŭ lia varma
elokventeco oni ĉiam sentas precizan informitecon kaj riĉan kulturon.
Fine, D-ro Lapenna estas homo, kiu dediĉis
decideme sian talenton al la Esperanta afero. Kaj estas ne mirinde, se, same
kiel la unuaj “sophistaj” pri la helena, li scivolis kaj esploradis pri la
Esperanta lingvo. De kie ĝi venas, kial ĝi prezentas la finan
ŝtupon de la lingvoevoluo, kiel ĝi povas ekzistadi sen nacia
subportanto, jen la ĉefaj problemoj, kiujn metas al si ĉiu iom serioa
persono, kaj kiujn li volis klarigi. Kvankam li ne faris lingvistikan karieron,
lia scipovo de pluraj naciaj lingvoj, tre malsimilaj inter si, la kroata, la
rusa, la germana, la franca, la angla, la itala, kiel ankaŭ la pasiva scio
de ses pliaj, jam donis al li ĝustan orientiĝon en la ĥaoso da
teorioj kaj sistemoj. Krome li, kun la sama konscienco, kiun li metus en la
preparado de jura enketo, havigis al si abundan kaj valoran dokumentaron,
esploris ĝin detale kaj tiel povis liveri al la Esperanta publiko
ĝisdatigitan prezenton de la demandoj pri la origino kaj evoluo de la lingvoj.
Li sciis kribri la gravajn faktojn, pesi ilian ĝustan signifon kaj rilati
al ĉiuj sistemoj kun klarvida senpartieco, zorganta nur pri la vero, ne
pri ia ajn ortodokseco. Kaj tio ja donas plian valoron al tiu parto de lia
verko, kiun oni legos ĉi-poste sub plibonigita kaj konsiderinde
kompletigita formo.
En ne multaj naciaj literaturoj estas
trovebla libro tiel science redaktita, tiel oportune utiligebla, tiel pense
riĉiga, kiel ĉi tiu verko. Tial mi volas ĉi tie danki al la
aŭtoro, ke li, por fari al siaj kunhomoj tian servon, preferis al ĉiu
ajn nacia lingvo, Esperanton. Nur per tiaj seriozaj kaj fruktoplenaj
kontribuaĵoj ni povas esperi konkeri iam la oficialan rekonon, al kiu la
unua paŝo estis tiu venko de Montevideo, la plej brila kaj sukcesa apliko
de la ĉi-poste formulita arto.
G. Waringhien
La 28-an de Marto 1958
|