..::La hejmpagho estas renovigata::..
FONDAĴO IVO LAPENNA
Groendalsvej 30,  DK-2000 Kopenhago F.,  Danio   -  
Bonvenon al la hejmpaĝo de Fondaĵo Ivo Lapenna!

Foto: Torben Kehlet


Pliaj biografiaj informoj
PROF. D-RO IVO LAPENNA (1909-1987)

Mondfama sciencisto. Eksperto pri Internacia Juro ĉe la Packonferenco en Parizo, 1946. En 1947/48 advokato-konsilisto, Albanio kontraŭ Britio, antaŭ la Internacia Kortumo en Hago. Membro de pluraj gravaj jursciencaj institutoj de la mondo. "Profesoro de Kompara Sovetia kaj Orienteŭropa Juro" ĉe la mondfama kaj prestiĝa The London School of Economics and Political Science, Universitato de Londono. Invitita kiel gastprofesoro en multnombraj aliaj universitatoj aŭ jursciencaj institutoj, i.a. Harvard kaj Yale. Unu el la plej grandaj humanistoj de la mondo. Konata kiel "la arkitekto kaj la konstruinto de la moderna Esperanto-Movado". Dum preskaŭ 60 jaroj la plej grava kaj meritplena akcelanto de la Internacia Lingvo kaj ties kulturo depost D-ro L. L. Zamenhof. Iniciatinto kaj kunfondinto de "Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED)”, ĝia Honorofica Direktoro. 1952-1954: Grandaj kampanjoj lige kun la Peticio al UN/Unesko, kronitaj per la gravaj konsultaj rilatoj inter UEA kaj Unesko kaj per la fama Rezolucio de Unesko de la 10-a de decembro 1954 en Montevideo. Tiu rezulto estas ŝuldita nur de liaj eksterordinaraj talentoj. I.a. li estis la plej elokventa kaj karisma oratoro de la Esperanto-Movado kaj en pluraj aliaj lingvoj unu el la plej grandaj de la mondo. Lige al tiu unika sensacio ĉe Unesko miloj da artikoloj en la monda gazetaro. Dum 9 jaroj ĝenerala sekretario de UEA kaj dum 10 jaroj ĝia prezidanto (1955-1974). En 1974, pro politikaj kaŭzoj, li libervole forlasis UEA kaj ĉiujn funkciojn en ĝi, inkluzive la honorajn membrecojn de UEA kaj TEJO, kaj firme malakceptis la Honoran Prezidantecon de UEA.

Fondaĵo Ivo Lapenna  (FIL)

Fondita en Kopenhago la 15-an de decembro 1984 de la tiama vicprezidanto de Akademio de Esperanto, D-ro Paul Neergaard, kaj mezgrada instruisto kaj eldonisto, Peter Zacho (la bopatro de I. L.), okaze  de la 75-jara datreveno de Ivo Lapenna.

Celoj: a) Daŭre gardi la memoron pri Ivo Lapenna, la plej grava kaj meritplena akcelanto de la Internacia Lingvo, Esperanto, kaj ties kulturo post Zamenhof;
b) subteni la disvastigon de la Internacia Lingvo surbaze de la idearo de Humaneca Internaciismo kaj Aktiva Neŭtraleco;
c) kontribui al la respektigo ĉie en la mondo de la Homaj Rajtoj kaj fundamentaj liberecoj surbaze de la principo "Por Paco en Libereco - Por Libereco en Paco".

Rimedoj: a) Eldonado de publikaĵoj; b) subvenciado de publikaĵoj konformaj al la celoj de la Fondaĵo.
En 1988 la Fondaĵo starigis Stipendio-n Ivo Lapenna (SIL).
En 1997 la Fondaĵo fondis la institucion Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna (ISIIL).

Kontaktoj

Fondaĵo Ivo Lapenna (FIL):
Vicprezidanto, Birthe Lapenna:
Sekretario-Kasisto, Mantha Christou:
Bankkonto: IBAN: DK9630004180892648 SWIFT-kodo: DABADKKK

Stipendio Ivo Lapenna (SIL):
Prezidanto de FIL: D-ro Klaus Perko, Lendkai 111, AT-8020, Graz, Aŭstrio.
Prof. D-ro Carlo Minnaja:

Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna (ISIIL)
Prezidanto: Prof. D-ro Carlo Minnaja:
 

© Fondaĵo Ivo Lapenna, 2006